1katastrof/o PV

katastrofo

Subita malfeliĉega okazaĵo: Li […] cindriginte la urbojn Sodom kaj Gomora, kondamnis ilin per katastrofo [1]; la maro okupis parton de teroj norde, kaj la dezerto oriente, estis kelke da senfruktaj jaroj, unuvorte katastrofo post katastrofo [2]; senbaza estas la optimismo [konfrontite de] de kruelaj kaj stultaj militoj, de tertremoj, de epidemioj kaj plej diversspecaj katastrofoj Kandid ; pro la ekonomia katastrofo en Germanio Paul Hübner devis ĉesigi ĉiun agadon por Esperanto kaj por KELI en 1924 EeP ; interhelpo en okazoj de naturaj katastrofoj FSp ; la tertremo mem kaj ĝia sekvanta cunamo estis la granda katastrofo, kiu mortigis 14 mil homojn Kon11 . VD:kolapso2, krizo1, perei2
angle:
catastrophe, disaster, calamity
beloruse:
катастрофа
bulgare:
катастрофа
ĉeĥe:
katastrofa, neštěstí, pohroma
ĉine:
災害 [zāihài], 浩劫 [hàojié], 祸 [huò], 大祸 [dàhuò], 災難 [zāinàn], 災 [zāi], 自然災害 [zìránzāihài], 災厄 [zāiè], 災禍 [zāihuò], 劫 [jié], 难 [nàn], 祸患 [huòhuàn]
france:
catastrophe, désastre, drame (catastrophe), fléau, malheur (désastre), tragédie
germane:
Katastrophe, schweres Unglück, tragisches Unglück, Zusammenbruch, Untergang
hispane:
catástrofe, desastre
hungare:
katasztrófa, szerencsétlenség
japane:
大災害 [だいさいがい], 大惨事 [だいさんじ], 大事故 [だいじこ], 破局 [はきょく], 大詰め [おおづめ]
katalune:
catàstrofe
nederlande:
ramp (grote), catastrofe, cataclysme
perse:
فاجعه، مصیبت
pole:
katastrofa
rumane:
catastrofe, dezastru
ruse:
катастрофа
slovake:
katastrofa, nešťastie, pohroma
svede:
katastrof
tokipone:
pakala
ukraine:
катастрофа

katastrofa

Havanta la ecojn de katastrofo: la katastrofa teruro donis al ŝi pli ol homan forton LGA ; malplekti la misteron, kiu ĉirkaŭas la katastrofan malfeliĉon de Ijob Iŝtar ; la fama katastrofa erupcio de Vezuvio komenciĝis la 24-an de aŭgusto de la jaro 79 Kon11 ; por eviti negativajn, aŭ kelkfoje eĉ katastrofajn sekvojn, la organizantoj de diversaj aranĝoj, kiuj postulas interpretadon, nepre devus transdoni tiun delikatan taskon al efektive kompetentaj personoj [3].
3. I. Lapenna: Por pli efika informado, 9. Interpretado
angle:
catastrophic, disastrous, calamitous
beloruse:
катастрафічны
bulgare:
катастрофален
ĉine:
惨重 [cǎnzhòng], 災難性 [zāinànxìng], 惨 [cǎn], 災難 [zāinàn]
france:
catastrophique, désastreux
germane:
katastrophal
japane:
大災害の [だいさいがいの], 破滅的な [はめつてきな], 悲惨な [ひさんな]
pole:
katastrofalny
rumane:
catastrofic, dezastruos
ukraine:
катастрофічний

katastrofismo

SCI Doktrino laŭ kiu naturaĵoj evoluas precipe pro katastrofoj, subitaĵoj, renversoj, kontrasta al evoluismo: plej fama subtenanto de katastrofisma teorio estis Georges Cuvier (1769–1832) [4]; multaj el ili estas subtenantoj de lamarkismo, nomogenezo, katastrofismo kaj aliaj, kvankam la plejparto estas partianoj de la darvina teorio de evolucio [5].
4. Vikipedio, katastrofismo, 2010-04-01
5. Monato, Vladimir Lemelev: Supervivo de plej taŭga teorio, 2009
beloruse:
катастрафізм, тэорыя катастрофаў
bulgare:
катастрофизъм
ĉeĥe:
katastrofizmus
ĉine:
災變論 [zāibiànlùn]
france:
catastrophisme (théorie)
japane:
天変地異説 [てんぺんちいせつ]
pole:
katastrofizm
rumane:
catastrofism
slovake:
katastrofizmus
ukraine:
катастрофізм, теорія катастроф

kontraŭkatastrofa

POL Antaŭmalhelpa aŭ helpoproviza por okazoj de katastrofo: unu el miaj laboroj estis deĵorado en kontraŭkatastrofa hospitalo [6]. VD:homsava, humanitara
6. Emil: Decidema mi ĉiam estas, en: Vivprotokoloj, 2009
beloruse:
накіраваны на прадухіленьне наступстваў катастроф

naturkatastrofo

GEOLMETSCI Subita okazaĵo en la naturo kaŭzanta tre gravajn difektojn kaj ŝanĝojn: superakvo, tertremo...; kataklismo: en la plej[ ]granda naturkatastrofo ekde la hommemoro, saviĝas naturpopolo de iu malgranda insulo en la oceano, sed cent miloj da homoj mortis [7]; la belga leĝo devigas asekurojn de loĝejoj repagi la kostojn de naturkatastrofoj, do ankaŭ de inundoj [8]; (figure) ŝi kun la forto de nekontraŭstarebla naturkatastrofo ŝovis rapide Gabrielon en la alian ĉambron KKr .
beloruse:
прыроднае бедства, навала
bulgare:
природно бедствие
ĉeĥe:
přírodní katastrofa
ĉine:
自然災害 [zìránzāihài], 天災 [tiānzāi], 天災人禍 [tiānzāirénhuò]
france:
calamité, catastrophe naturelle, cataclysme
germane:
Naturkatastrophe
japane:
自然災害 [しぜんさいがい]
pole:
klęska żywiołowa
rumane:
catastrofă naturală, dezastru natural
slovake:
pohroma, prírodná katastrofa

administraj notoj