dramo
- 1.
- Teatraĵo, precipe tia, en kia alternas sentoj, ne nur amuza (komedia) aŭ serioza (tragedia): la dramoj de Ŝekspiro; Calderon kantis siajn dramojn en belritmaj versoj [1]; jen komenciĝis la prezentado, kaj tio estis tre bela dramo kun reĝo kaj reĝino [2]; nenia dramo donis eĉ iajn enspezojn, se la aŭtoro kaj aktoroj ne atakadis en ĝi siajn kontraŭulojn Hamlet ; kiam estis ludata ekzemple la dramo de Vilhelmo Tell, mi estis en la unua akto la soldato, kiu arestis Vilhelmon [3]. klimakso1, peripetio, elnodiĝo1
- 2.
- (figure) Terura okazo: pri kio ŝi pensas? dramo el la vivo preterportiĝas antaŭ ŝia spirito [4]; aŭskultu la daŭrigon de la dramo de mia vivo Marta ; se vi rakontus, laŭ ĉiuj ĝiaj detaloj, la dramon tiel, kiel ĝi okazis inter vi, eble la juĝantaro vidos en tio nur akcidenton [5]. fatalo, katastrofo, tragedio2
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
3. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, El fenestro en Vartou
5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
3. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, El fenestro en Vartou
5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara
- angle:
- drama
- beloruse:
- драма
- bulgare:
- драма
- ĉeĥe:
- drama, napínavá situace, tragédie
- ĉine:
- 戏剧 [xìjù], 戱 [xì], 戏 [xì], 剧 [jù]
- france:
- drame
- germane:
- Drama
- hispane:
- drama
- japane:
- 正劇 [せいげき], , 演劇 [えんげき], 戯曲 [ぎきょく], 劇的事件 [げきてきじけん], ドラマ [どらま]
- katalune:
- 1. drama 2. desastre
- pole:
- 1. dramat 2. dramat
- portugale:
- drama
- ruse:
- драма
- slovake:
- dráma, tragédia
- svede:
- drama
- ukraine:
- драма
drama
- 1.
- Teatra, rilata al dramo: la drama verkisto […] pere de la aktoro prezentiĝas al la publiko [6]; Shakespeare uzis en ĉiuj siaj dramaj verkoj ĉ. 15 000 vortojn [7]; el tiu historio ne nur mankis la restarigo de la drama ekvilibro, sed ankaŭ ĝi renversis mian ĝeneralan moralsenton [8].
- 2.
- (figure) Tre emociiga: li rakontis sian draman vojaĝon [9]; li parolis per tono tiel drama, ke Matildo kaj ŝia patrino estis konvinkitaj [10]; mi jam priskribis pri lia drama eniro en la oficejon [11]; vi imagis ion draman, dum temas pri […] tute natura okazaĵo [12].
6.
Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
8. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro
9. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
10. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sesa
11. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 10
12. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 5a
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
8. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro
9. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
10. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sesa
11. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 10
12. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 5a
- angle:
- dramatic
- beloruse:
- драматычны
- ĉeĥe:
- dramatický, tragický
- ĉine:
- 2. 戏剧性 [xìjùxìng], 扣人心弦 [kòurénxīnxián]
- france:
- dramatique
- germane:
- 1. Theater- 2. dramatisch
- hebree:
- דרמטי
- hispane:
- dramático
- japane:
- 演劇の [えんげきの], 劇的な [げきてきな]
- katalune:
- dramàtic
- pole:
- 1. dramatyczny 2. dramatyczny
- ruse:
- 2. драматический
- slovake:
- dramatický
- svede:
- 1. teatrisk 2. dramatisk
- ukraine:
- драматичний
dramigi
- Igi drama: ĉi tiu verko dramigas tiun historian murdon [13]; li eĉ ne troe dramigus, se la registaro postulus malkonstrui la kontraŭleĝan kreaĵon [14]; oni nenion dramigu, sed trankvile alfrontu la danĝeron [15]. panikigi, troigi
13.
Monato, Donald Broadribb: Bone prezentita dramo malkvietiga, 2004
14. Monato, Laimius Stražnickas: Sur propra tereno propra preĝejo, 2003
15. Monato, Marko Naoki Lins: Judaj premgrupoj en Bruselo, 2004
14. Monato, Laimius Stražnickas: Sur propra tereno propra preĝejo, 2003
15. Monato, Marko Naoki Lins: Judaj premgrupoj en Bruselo, 2004
- angle:
- dramatize
- beloruse:
- драматызаваць
- ĉeĥe:
- zdramatizovat
- ĉine:
- 改編為劇本 [gǎibiānwéijùběn]
- france:
- dramatiser
- germane:
- dramatisieren
- hebree:
- לְהַמחִיז
- japane:
- 劇化する [げきかする], 脚色する [きゃくしょくする]
- katalune:
- dramatitzar
- pole:
- dramatyzować
- ruse:
- инсценировать
- slovake:
- zdramatizovať
- svede:
- dramatisera
- ukraine:
- драматизувати
legodramo Viki
- angle:
- closet drama
- beloruse:
- п’еса для чытаньня
- germane:
- Lesedrama
- ruse:
- пьеса для чтения