1dram/o JED dramoserĉi 'dramo' [dram.0o] en: 1.[dram.0o.TEA] en: Teatraĵo, precipe tia, en kia alternas sentoj, ne nur amuza (komedia) aŭ serioza (tragedia): la dramoj de Ŝekspiro; Calderon kantis siajn dramojn en belritmaj versoj [1]; jen komenciĝis la prezentado, kaj tio estis tre bela dramo kun reĝo kaj reĝino [2]; nenia dramo donis eĉ iajn enspezojn, se la aŭtoro kaj aktoroj ne atakadis en ĝi siajn kontraŭulojn [3]; kiam estis ludata ekzemple la dramo de Vilhelmo Tell, mi estis en la unua akto la soldato, kiu arestis Vilhelmon [4]. klimakso1, peripetio, elnodiĝo1 2.[dram.0o.FIG] en: (figure) Terura okazo: pri kio ŝi pensas? dramo el la vivo preterportiĝas antaŭ ŝia spirito [5]; aŭskultu la daŭrigon de la dramo de mia vivo Marta ; se vi rakontus, laŭ ĉiuj ĝiaj detaloj, la dramon tiel, kiel ĝi okazis inter vi, eble la juĝantaro vidos en tio nur akcidenton [6]. fatalo, katastrofo, tragedio2 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado3. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto4. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, El fenestro en Vartou6. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara angle: drama beloruse: драма bulgare: драма ĉeĥe: drama, napínavá situace, tragédie ĉine: 戏剧 [xìjù], 戱 [xì], 戏 [xì], 剧 [jù] france: drame germane: Drama hispane: drama japane: 正劇 [せいげき], , 演劇 [えんげき], 戯曲 [ぎきょく], 劇的事件 [げきてきじけん], ドラマ [どらま] katalune: 1. drama 2. desastre pole: 1. dramat 2. dramat portugale: drama ruse: драма slovake: dráma, tragédia svede: drama ukraine: драма dramaserĉi 'drama' [dram.0a] en: 1.[dram.0a.teatra] en: Teatra, rilata al dramo: la drama verkisto […] pere de la aktoro prezentiĝas al la publiko [7]; Shakespeare uzis en ĉiuj siaj dramaj verkoj ĉ. 15 000 vortojn [8]; el tiu historio ne nur mankis la restarigo de la drama ekvilibro, sed ankaŭ ĝi renversis mian ĝeneralan moralsenton [9]. 2.[dram.0a.FIG] en: (figure) Tre emociiga: li rakontis sian draman vojaĝon [10]; li parolis per tono tiel drama, ke Matildo kaj ŝia patrino estis konvinkitaj [11]; mi jam priskribis pri lia drama eniro en la oficejon [12]; vi imagis ion draman, dum temas pri […] tute natura okazaĵo [13]. 7. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto8. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto9. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro10. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua11. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sesa12. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 1013. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 5a angle: dramatic beloruse: драматычны ĉeĥe: dramatický, tragický ĉine: 2. 戏剧性 [xìjùxìng], 扣人心弦 [kòurénxīnxián] france: dramatique germane: 1. Theater- 2. dramatisch hebree: דרמטי hispane: dramático japane: 演劇の [えんげきの], 劇的な [げきてきな] katalune: dramàtic pole: 1. dramatyczny 2. dramatyczny ruse: 2. драматический slovake: dramatický svede: 1. teatrisk 2. dramatisk ukraine: драматичний dramigiserĉi 'dramigi' [dram.0igi] en: Igi drama: ĉi tiu verko dramigas tiun historian murdon [14]; li eĉ ne troe dramigus, se la registaro postulus malkonstrui la kontraŭleĝan kreaĵon [15]; oni nenion dramigu, sed trankvile alfrontu la danĝeron [16]. panikigi, troigi 14. Monato, Donald Broadribb: Bone prezentita dramo malkvietiga, 200415. Monato, Laimius Stražnickas: Sur propra tereno propra preĝejo, 200316. Monato, Marko Naoki Lins: Judaj premgrupoj en Bruselo, 2004 angle: dramatize beloruse: драматызаваць ĉeĥe: zdramatizovat ĉine: 改編為劇本 [gǎibiānwéijùběn] france: dramatiser germane: dramatisieren hebree: לְהַמחִיז japane: 劇化する [げきかする], 脚色する [きゃくしょくする] katalune: dramatitzar pole: dramatyzować ruse: драматизировать slovake: zdramatizovať svede: dramatisera ukraine: драматизувати administraj notoj