*rond/o

*rondo

VdE
1.
Io pli-malpli samforma1 kiel cirklo: danci en rondoj [1]; niaj dancrondoj aliformiĝis en funebron [2]; la aranĝo de radoj de veturilo, iliaj aksoj kaj aksingoj kaj radradioj kaj radrondoj, ĉio estis fandita [3]; super [la marĉo] ili ŝvebis en grandaj rondoj [4]; ĝi turniĝadis en rondo [5]; la rabistoj sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro [6]; la senplumaj birdidoj stariĝas en rondo ĉirkaŭ la rondo de la nesto [7]; sur la herbo malantaŭ la dikaj trunkoj brilis la oraj strioj de la sunaj radioj, sur la tero, en la aleo tremis oraj rondoj kaj rondetoj IK ; magia rondo PrV ; karusel' […] centrifuga rondo [8]; (figure) miaj ĝisnunaj provoj ne ampleksis ja ankoraŭ la tutan rondon (kampon1.d) da diversaj homaj laboroj Marta . VD:rondiri.
2.
Ciklo1: la rondo de la festenaj tagoj estis finita [9]; formiĝas rondo da eraroj, kiu kondukas al ĉiam plua malleviĝo FK ; la senĉesa rondo de nasko kaj morto [10]; (figure) ĝi ne apartenis al la rondo de liaj pensoj [11].
3.
Revena vojo, laŭ kiu iu iras, aparte gardistoj; rundo: policistoj rondiris sur la stratoj kriegante dulingve „Danĝero! Febrorisko!” [12]; rondvojaĝo [13].
4.
MAT(arkaismo) Cirklo (linio)cirklo (surfaco).
5.
Aparta aro da homoj, medio, kunvenantaro, societo: li multe klopodis por favorigi al Esperanto la oficialajn kaj sciencajn rondojn; kuraĝe, ho nia rondo [14]! tio havas intereson nur por limigita rondo el niaj legantoj; en rondo de piuloj kaj en kunveno [15]; mi havos ĉirkaŭ mi familian rondon [16]; kion havas por fari la pasero en la rondo de la gruoj (inter la gruoj) [17]; ŝi aperis en la rondo de viroj [18]; la kantista rondo de Wartburg [19]; drinkorondoj [20]; Hus akiris subtenon de la tiamaj influaj rondoj [21].
6.
Rundo1: la SMS-tekstomesaĝoj, […] laŭ pluraj analizoj, grave influis elektontojn inter la du voĉdonaj rondoj [22]; antaŭ la unua balotrondo okazis debatoj dissenditaj en radio- kaj televidaj kanaloj [23].
VD:raŭndo
angle:
circle
beloruse:
круг, кола
ĉeĥe:
kolo, kroužek, kruh, kruhový tvar, okruh, sdružení
france:
1. rond (subst.) 5. cercle (de personne)
germane:
Kreis, Rund 1. Rondell 2. Zyklus, Reihe 3. Runde 5. Runde
hungare:
kör
japane:
[まる], 円形 [えんけい], 輪 [わ], 仲間 [なかま], 集まり [あつまり], サークル [さーくる]
nederlande:
kring 5. gezelschap
pole:
1. koło, krąg 5. koło, kółko, krąg
ruse:
круг
slovake:
kruh, kruhový tvar, okruh, združenie
taje:
วงกลม 5. วงการ, กลุ่มคน
ukraine:
коло, круг, круглий предмет, оточення, середовище

ronda

1.
Havanta formon, kiu similas al tiu de cirklosfero: ronda turo, fenestro, tablo, buŝeto; ronda pilko, kapo, kuglo; via umbiliko estas kiel ronda pokalo [24]; la reĝo Arturo kaj […] la herooj de lia ronda tablo [25]; abundaj bukloj ondiĝadis ĉirkaŭ la rondaj ŝultroj [26]; bela knabino kun blondaj bukloj, kun ruĝaj rondaj vangoj [27]; stranga ronda objekto, […] tio estis malnova pilko [28]; ĉarma milda vizaĝo, kiu estis ronda kaj floris kiel rozo [29]; li estis vigla kaj bone nutrita, grasa kaj ronda [30]; rondaj kiel ovoj de birdoj [31].
2.
MAT Prezentanta kvanton rigardatan kiel simplan, senmankan: Jes! Jes! — kriadis la grupanoj el ĉiu direkto – ni estu tridekope, tridek estas ronda nombro [32].
afrikanse:
ronde
albane:
rreth
amhare:
ክብ
arabe:
جولة
armene:
կլոր
azerbajĝane:
dəyirmi
beloruse:
круглы
bengale:
বৃত্তাকার
birme:
လှည့်လည်
bosne:
okrugli
ĉeĥe:
kruhový, okrouhlý 1. kulatý
dane:
runde
estone:
ringi
eŭske:
txandan
filipine:
pag-ikot
france:
rond (adj.)
galege:
rolda
germane:
rund
guĝarate:
રાઉન્ડ
haitie:
wonn
haŭse:
zagaye
hinde:
दौर
hungare:
1. kerek, kör alakú
igbe:
gburugburu
irlande:
bhabhta
islande:
umferð
japane:
ラウンド
jave:
babak
jide:
קייַלעכיק
jorube:
yika
kanare:
ಸುತ್ತಿನಲ್ಲಿ
kartvele:
რაუნდი
kazaĥe:
дөңгелек
kimre:
rownd
kirgize:
тегерек
kmere:
ជុំ
koree:
둥근
korsike:
intornu
kose:
ngqukuva
kroate:
okrugli
kurde:
girrover
latine:
per
latve:
kārta
laŭe:
ໄດ້ຕະຫຼອດ
litove:
turas
makedone:
круг
malagase:
manodidina
malaje:
pusingan
malajalame:
ചുറ്റും
malte:
rawnd
maorie:
tawhio
marate:
गोल
monge:
puag ncig
mongole:
дугуй
nepale:
गोल
njanĝe:
wozungulira
okcidentfrise:
rûn
panĝabe:
ਦੌਰ
paŝtue:
پړاو
pole:
okrągły 1. okrągły
ruande:
kuzenguruka
ruse:
1. круглый
samoe:
faataamilo
sinde:
لکين
sinhale:
වටයේ
skotgaele:
timcheall
slovake:
kruhovitý, okrúhly
slovene:
krog
somale:
wareega
ŝone:
denderedzwa
sote:
pota
sunde:
buleud
svahile:
pande zote
taĝike:
гирд
taje:
1. ทรงกลม, กลม
tamile:
சுற்று
tatare:
түгәрәк
telugue:
రౌండ్
tibete:
སྒོར་སྒོར་
ukraine:
круглий
urdue:
گول
uzbeke:
dumaloq
vjetname:
chung quanh
zulue:
nxazonke

rondigi

(tr)
1.
Igi ronda: la ondoj de la maro iom post iom rondigas la angulecan pecon da roko [33]; li […] metis ilin en la tornilon kaj rondigis [34]; rondigi sian dorson antaŭ altestimataj sinjoroj [35]; (figure) rondigi la tuton (perfektigi) [36].
2.
MATMatVort (nombron) Aproksimi ĝin per alia nombro kun malpli da decimaloj aŭ, por entjero, malpli da nenulaj ciferoj en la dekstra parto: rondigante `pi` je 2 decimaloj, oni ricevas 3,14; rondigita al 24 bitoj en duuma unuobla precizeca glitkoma aranĝo [37]; rondigu vian pagon ĝis la supera deko (ekz-e: pagu 40 anstataŭ 32); la rondigo enkondukis tro altan eraron.
angle:
round ~igo: rounding.
beloruse:
акругляць ~igo: акругленьне.
ĉeĥe:
zaokrouhlovat
france:
arrondir ~igo: arrondi.
germane:
runden ~igo: Rundung.
hungare:
1. lekerekít 2. kerekít ~igo: kerekítés.
japane:
丸くする [まるくする], 丸める [まるめる]
pole:
zaokrąglić ~igo: zaokrąglanie.
ruse:
округлять, округлить ~igo: округление.
slovake:
zaguľacovať
ukraine:
округляти, заокруглювати

trafikrondo

TRA Loko, kie vojoj renkontiĝas, kaj veturiloj ronde ĉirkaŭiras centran pecon por transiri al alia vojo: SIN:trafikcirklo; VD:vojkruciĝo, vojnodo
angle:
roundabout, traffic circle
beloruse:
кольцавае скрыжаваньне
dane:
rundkørsel
france:
rond-point, giratoire, carrefour giratoire
germane:
Kreisverkehr
hispane:
glorieta, rotonda
hungare:
körforgalom, körforgalmi csomópont
itale:
isola rotazionale, rotatoria
nederlande:
rotonde, rondpunt, verkeersplein
pole:
rondo
portugale:
rotatória, rótula (tráfego)
taje:
วงเวียน

trafikrondeto

TRA Trafikrondo simpla, kun malgranda, malalta centraĵo. SIN:trafikcirkleto
beloruse:
кольцавае скрыжаваньне
france:
rond-point
pole:
rondo
portugale:
minirrotatória

administraj notoj

trafik~o: Mankas fontindiko.
trafik~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
trafik~eto: Mankas fontindiko.
trafik~eto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.