*perfekta
- 1.
- Havanta ĉiujn kvalitojn kaj neniun mankon: via ĉiela Patro estas perfekta [1]; la plej perfekta esto estas la neesto VaK .
- 2.
- Havanta ĉiujn kvalitojn necesajn en sia speco, ne plibonigebla: tiel perfekta simileco ne estas akceptebla ChL ; la perfekta feliĉeco regas en la hejmo de tiuj duoblaj geedzoj, kiuj faras unu kaj solan familion ChL ; perfekta kavaliro, kun la plej bonegaj distingiĝoj, kun brilanta teniĝo kaj eksteraĵo Hamlet ; perfekta kanajlo MkM ; (protokanajlo), akiri perfektan stilon Ifigenio ; tio, kion li verkis, estas efektive perfekta QuV ; plori ĉe kelkaj scenoj perfekte ludataj Kandid ; alfabeto, perfekta kaj plena [2]; vere perfekta oratoro devas samtempe esti perfekta homo Ret ; laŭ mia opinio tute perfekta socialisto devus samtempe esti malriĉulo kaj kapitalisto, idealisto kaj materialisto Tor ; tian perfektan solecon li ne trovis eĉ en la arbaroj Tor ; mi primiris la perfektan plastikecon de la figuroj kaj la odoron VaK ; la pli perfekta maŝino devas pli produkti per la sama hejtmaterialo VaK . definitiva, ideala, modela, optimuma, senmanka, sendifekta, senpeka, senmakula, senerara
- 3.
- MatVort (p.p. natura entjero) Tia, ke ĝi egalas al la sumo de ĉiuj ĝiaj divizoroj (krom ĝi): `28=2^2*7=1+2+4+7+14`.
- angle:
- perfect 3. perfect (number)
- beloruse:
- дасканалы, бездакорны, беззаганны
- bretone:
- peurvat 3. (niver) parfet
- ĉeĥe:
- dokonalý, mistrný, perfektní
- ĉine:
- 十全十美 [shíquánshíměi], 完備 [wánbèi], 完备 [wánbèi], 完美 [wánměi], 理想 [lǐxiǎng], 十全 [shíquán], 完善 [wánshàn], 完美无缺 [wánměiwúquē], 完美無缺 [wánměiwúquē], 大備 [dàbèi], 大备 [dàbèi]
- france:
- parfait 3. (nombre) parfait
- germane:
- vollkommen 2. perfekt 3. vollkommen (-e Zahl)
- hispane:
- perfecto
- hungare:
- tökéletes, hiánytalan, perfekt
- japane:
- 完全な [かんぜんな], 完璧な [かんぺきな], 申し分のない [もうしぶんのない]
- nederlande:
- volmaakt, perfect
- pole:
- doskonały, perfekcyjny 3. (liczba) doskonała
- portugale:
- perfeito
- rumane:
- perfect
- ruse:
- совершенный, безупречный 3. совершенное (число)
- slovake:
- dokonalý
- tibete:
- སྐྱོན་རྩ་ནས་མེད་པ་
- ukraine:
- досконалий, бездоганний, доконаний
perfektigi
- Peni por igi perfekta: Li perfektigas mian vojon [3]; la leĝo nenion perfektigis [4]; ili deziras perfektigi la morojn kaj purigi ilin de ĉio mensoga kaj hipokrita [5]; ŝanĝi kaj perfektigi siajn dogmojn [6]; mi volus utiligi miajn konojn en ĥemio […] por perfektigi la nunajn procedojn KPr ; [la] teksto estas nur provizora kaj poste perfektigota KZG ; Petro […] kiel moderna perfektigita servisto anstataŭ veni kisi la manon de la juna sinjoro, nur salutis lin de malproksime PatrojFiloj . optimumigi, plibonigi
3.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:33
4. La Nova Testamento, Hebreoj 7:19
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
6. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
4. La Nova Testamento, Hebreoj 7:19
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
6. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
- angle:
- to perfect
- beloruse:
- удасканаліць
- bretone:
- peurwellaat
- ĉeĥe:
- zdokonalit
- france:
- perfectionner
- germane:
- vervollkommnen, perfektionieren
- hungare:
- tökéletesít
- japane:
- 完全にする [かんぜんにする], 完成する [かんせいする]
- nederlande:
- vervolmaken
- pole:
- udoskonalać, doskonalić
- rumane:
- îmbunătăți
- ruse:
- совершенствовать, усовершенствовать
- slovake:
- cibriť, zdokonaľovať
- ukraine:
- удосконалювати, робити бездоганним