sfero
- 1.
- a)
- [1] Tridimensia surfaco, konsistanta el ĉiuj punktoj, kies distanco al iu punkto (ĝia centro) egalas al iu valoro (ĝia radiuso): la areo de sfero havanta la radiuson `r` estas `4 pi r^2`; globo2.b estas solido limata de sfero. centro, diametro, radiuso; zono, vertoĉapo, kaloto.
- b)
- VdE Globo2.b. segmento, globtavolo, sferdisko.
- 2.
- Ĉia objekto pli-malpli samforma kiel sfero 1.a aŭ 1.b: la sfero ĉiela FK . bulo, globo, rondo
- 3.
- (figure) Medio; kampo de agado: mia konanto estas en la altaj sferoj [2]; ilia voĉo estis kiel sonorado de (ĉielaj) sferoj, sed tiel spirita, ke nenia homa orelo povis ĝin aŭdi, kiel ankaŭ nenia tera okulo povis vidi tiujn ĉi ĉielajn estaĵojn [3]; ĉiuj sferoj de la homa societo EE DL ; bone konata en sferoj pedagogaj lingvisto FK ; malleviĝo al tiel malaltaj sferoj estu ŝia sorto Marta ; detranĉite de la patro kaj de la hejma sfero, ŝi per si mem faris ion plian kaj transloĝiĝis al Istanbulo [4]. regiono, rondo, tereno
1.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 30
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 16:19
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
4. B. Strauß, trad. V. Lutermano: La virino sur la pramo, 2001
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 16:19
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
4. B. Strauß, trad. V. Lutermano: La virino sur la pramo, 2001
- angle:
- sphere 1.b sphere, ball (solid)
- beloruse:
- 1.a сфэра 1.b шар, куля 2. сфэра, шар, куля 3. сфэра, поле (дзейнасьці)
- ĉeĥe:
- koule, kulová plocha, okruh, sféra
- ĉine:
- 圆球 [yuánqiú], 圓球 [yuánqiú]
- france:
- sphère 1.b sphère, boule (volume sphérique)
- germane:
- 1.a Kugeloberfläche, Sphäre 1.b Kugel 3. Sphäre
- hispane:
- esfera ~o ĉiela: esfera celeste.
- hungare:
- 1.a gömbhéj, gömbfelület 1.b gömb 2. gömb, glóbusz 3. szféra
- itale:
- sfera
- japane:
- 球 [たま], 球面 [きゅうめん], , 軌道 [きどう], 領域 [りょういき], 範囲 [はんい], 圏 [けん]
- katalune:
- esfera 2. bola 3. camp, àrea
- nederlande:
- sfeer
- pole:
- 1.a sfera 1.b kula
- portugale:
- esfera
- ruse:
- 1.a сфера 1.b шар 2. сфера, шар 3. сфера, поле деятельности
- slovake:
- guľa, okruh, sféra
- ukraine:
- сфера, середовище, поле діяльності, куля
sfera
- 1.
- Rilata al sfero: la situacio sfera de la suno FK ; sferaj koordinatoj.
- 2.
- Havanta formon de sfero: sfera kapo; duonsfera kupolo.
- beloruse:
- сфэрычны
- ĉeĥe:
- kulový, sférický
- ĉine:
- 球体 [qiútǐ], 球體 [qiútǐ]
- france:
- sphérique
- germane:
- sphärisch
- hispane:
- esférico ~aj koordinatoj: coordenadas esféricas.
- hungare:
- gömb-, gömbölyű, gömb alakú duon~a kupolo: félgömb kupola.
- itale:
- sferico
- japane:
- 球面の [たまおもての], 球の [たまの], 球状の [たまじょうの]
- katalune:
- esfèric
- nederlande:
- sferisch, bolvormig
- pole:
- kulisty, okrągły, sferyczny
- portugale:
- esférico
- ruse:
- сферический
- slovake:
- guľový, sférický
- ukraine:
- сферичний, кулястий
duonsfero
PIV1
- 1.
- Ĉiu el la du partoj de sfero1.a, apartigitaj per ebeno trapasanta ĝian centron. hemisfero
- 2.
- Ĉiu el la du partoj de la tersurfaco, dividitaj per la ekvatoro aŭ meridiano: la tera ekvatoro dividas la teron en du duonsferojn: la nordan kaj la sudanVdE ; la Ekvatoro de Tero estas imaga ronda linio, egaldistanca al la norda kaj suda polusoj, kiu dividas la tersurfacon en nordan kaj sudan duonsferojn [5]; [San-Paŭlo] estas la plej grava ekonomia centro kaj plej granda urbo kaj de Brazilo kaj de la suda duonsfero entute [6]; bondezirojn por la nova jaro ankaŭ el la okcidenta duonsfero! [7]. duonglobo
- 3.
- Ĉiu el la du partoj de la ĉielosfero, apartigitaj per la ekvatora ebeno: kelkaj steloj komencis lumi, kaj se la inĝeniero estus kun siaj kamaradoj, li certe rimarkus, ke tiuj ĉi steloj ne apartenis al la norda duonsfero [8].
- 4.
- Duonglobo: la du cerbaj duonsferoj: [9] nia dekstra cerba duonsfero enhavas, en sia paradiza parto, grandegan potencialon da plezuro [10].
5.
Vikipedio,
Ekvatoro, 2013-04-03
6. San-Paŭlo
7. D. Harlow: NovJarajn salutojn al ĉiuj!, 2002-01-01
8. J. Verne, trad. J. Wałaszek: La mistera insulo, Ĉapitro 3a
9. Claude Piron: La bona lingvo, ĉapitro 2a
10. Claude Piron: Esperanto kaj ties perspektivoj in 2005
6. San-Paŭlo
7. D. Harlow: NovJarajn salutojn al ĉiuj!, 2002-01-01
8. J. Verne, trad. J. Wałaszek: La mistera insulo, Ĉapitro 3a
9. Claude Piron: La bona lingvo, ĉapitro 2a
10. Claude Piron: Esperanto kaj ties perspektivoj in 2005
- angle:
- hemisphere, half sphere
- beloruse:
- паўсфэра, паўшар'е, паўкуля
- ĉeĥe:
- hemisféra, polosféra
- ĉine:
- 半球 [bànqiú]
- france:
- hémisphère
- germane:
- Halbkugel
- greke:
- ημισφαίριο
- hispane:
- semiesfera
- japane:
- 半球 [はんきゅう]
- katalune:
- semiesfera, hemisferi
- pole:
- półsfera
- portugale:
- semi-esfera
- ruse:
- 1. полусфера 2. полушарие 3. полушарие 4. полушарие
- slovake:
- pologuľa
- ukraine:
- півкуля
duonsfera
- 1.
- Havanta la formon de duonsfero: kupolo [estas] duonsfera konstruo en formo de renversita kaliko [11].
- 2.
- Iel rilata al duonsfero: li iniciatis kelkajn projektojn de duonsfera skalo (t.e. koncernantajn la tutan orientan aŭ sudan aŭ alian duonsferon).
11.
La Nova Plena Ilustrita Vortaro, art. «kupolo»
- angle:
- hemispheric, hemispherical
- beloruse:
- паўсфэрычны
- ĉine:
- 半球形 [bànqiúxíng]
- france:
- hémisphérique
- germane:
- halbkugelförmig
- greke:
- ημισφαιρικός
- japane:
- 半球の [はんきゅうの], 半球状の [はんきゅうじょうの]
- katalune:
- semiesfèric, hemisfèric
- nederlande:
- 1. half rond
- pole:
- półkulisty
- portugale:
- 1. hemisférico
- ruse:
- 1. полусферический
influsfero
- Spaco, teritorio, tra kiu regas iu influo: interesoj de grandaj ŝtatoj Usono, Rusio kaj Ĉinio, kiuj luktas por plivastigi sian influsferon, ĝis nun bremsas la reformprojekton [12]; Francio perforte okupis la Guangĝoŭ-an Golfon kaj prenis la provincojn Junnan, Guangdong kaj Guanghi kiel sian influsferon [13].
12.
Monato, Stefan Maul: Jubileo sen pompo, 2005
13. Liu Caisheng, Niu Xueqin: La moderniga movado de 1898, El Popola Ĉinio, 2013-09-23
13. Liu Caisheng, Niu Xueqin: La moderniga movado de 1898, El Popola Ĉinio, 2013-09-23
- beloruse:
- сфэра ўплыву
- ĉine:
- 地盘 [dìpán], 地盤 [dìpán], 作用範圍 [zuòyòngfànwéi], 作用范围 [zuòyòngfànwéi], 影响范围 [yǐngxiǎngfànwéi], 影響範圍 [yǐngxiǎngfànwéi]
- france:
- pré carré (fig.), zone d'influence
- germane:
- Einflusssphäre, Einflussgebiet
- japane:
- 勢力圏 [せいりょくけん], 勢力範囲 [せいりょくはんい]
- pole:
- sfera wpływów
- ukraine:
- сфера впливу
pensosfero
- Amplekso, tuto de la pensoj aŭ pensotemoj atingeblaj de spirito: nun […] li havas okazon multe pensi kaj disetendi la pensosferon [14].
14.
J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
- beloruse:
- сфэра думкі
- ĉine:
- 思想境界 [sīxiǎngjìngjiè]
- france:
- domaine de la pensée, noosphère
- germane:
- Geistessphäre, Gedankenwelt
- pole:
- sfera myśli
vidosfero
15.
C. Alves, trad. L. H. Knoedt:
Elektitaj Poemoj, 1959
- beloruse:
- поле зроку
- ĉine:
- 視野 [shìyě], 视野 [shìyě], 視界 [shìjiè], 视界 [shìjiè], 眼界 [yǎnjiè]
- france:
- champ de vision, vue (champ de vision)
- germane:
- Sichtfeld, Horizont
- pole:
- pole widzenia