*zon/o PV

*zono

1.
TEKS Strio el ŝtofo, ledo ktp por ĉirkaŭigi la talion: tradicia longa blua mantelo kun zono ĉirkaŭ la talio VojaĝImp ; ledan zonon li havas ĉirkaŭ siaj lumboj [1]; ĝi ne dormos, ne deliberiĝos la zono de ĝia lumbo [2]; jen estas la vestoj […]: surbrustaĵo, efodo, tuniko, ĥitono teksita, cidaro, kaj zono [3]; li ordonis, ke ili portu nenion por la vojo krom nur bastono ― nek panon, nek saketon, nek monon en sia zono [4]; kun pistoloj en la zono [5]; alligu vin per via zono [6]; baniĝanta en akvo ĝis la zono (talio) ChL . VD:rubando, vindo
2.
GEOG Areo pli malpli striforma aŭ cirkloforma laŭ kiu oni dividas pli grandan areon per apartiga kriterio: la eŭro-zono [7]; oni trapasas la tro sekan terenon de Puno ― […] malvarmaj kaj sekaj zonoj en Andoj, situantaj je alteco inter 3000 kaj 5000 m [8]; Bosnio-Hercegovino situas sur la rompolinio kiu iam disigis la okcidentan kaj orientan branĉojn de la Romia Imperio kaj lastatempe dislimis la interes-zonojn de Rusio kaj de la okcidentaj potencoj [9]; [ili dum] urba planado fiksas zonojn ekzemple por industrio, agrikulturo, loĝado [10]; la zono ĉirkaŭanta la ĉefurbon [11]; la malnova parto de la urbo estas piedira zono kaj oni povas trankvile ekkoni la mallarĝajn stratojn, la mezepokajn domojn [12]; sub grandega kupolo troviĝas preskaŭ dudek allogaĵoj, kiujn oni nomas „zonoj“ [13].
a)
GEOD Iu el la teraj regionoj, proksimume situantaj inter du ebenoj paralalelaj al la ekvatora ebeno: la glaciaj, mezvarmaj, tropikaj zonoj; [li] efektivigis serion da eksperimentoj […] en ĉiuj klimatozonoj [14]. SIN:terzono2VD:cirklo de latitudo
VD:regiono, tereno
3.
MAT[15] Parto de sfero 1.a, situanta inter du paralelaj ebenoj, sekcantaj la sferon: la areo de zono sur sfero kun radiuso `R` inter du ebenoj distancaj je `h` egalas al `2piRh`.
angle:
1. belt (noun, clothing) 2. zone 3. (spherical) zone
beloruse:
пояс, зона, паласа 1. дзяга, рамень, пас, пасак, матуз
bretone:
1. gouriz 3. zonenn (sferek)
bulgare:
1. колан
ĉeĥe:
pas (střed těla| kde se nosí opasek)
france:
ceinture (vêtement, taille, fig.), ceinturon, taille (ceinture), zone (géog.), zone sphérique 1. ceinture 3. zone (sphérique)
germane:
1. Gürtel 2.a Breite 2. Zone 3. Zone (einer Kugel)
hebree:
1. חℷורה 2.a קו רוחב
hispane:
cintura (ropa, talla, fig.), cinturón, talla (cintura), zona (geog.), zona esférica 1. cinturón 3. zona (esférica)
hungare:
1. öv, deréköv 2.a övezet, zóna 3. gömböv
indonezie:
1. gesper, ikat pinggang, sabuk 2.a zona
itale:
1. cintura, cinto 2.a zona, fascia 3. zona
japane:
[たい], ベルト, バンド [ばんど], 帯状に取り巻くもの [おびじょうにとりまくもの], 地帯 [ちたい], 圏 [けん], 区域 [くいき]
katalune:
1. cinyell, cinturó 3. zona
nederlande:
gordel 1. gordel 2.a gordel 3. zone (v.e.kogel)
pole:
1. pas 2.a strefa 3. pas (sferyczny)
portugale:
1. cinta, cinto 2.a zona 3. zona (esférica)
ruse:
пояс, зона 1. пояс 2.a пояс, зона, полоса 3. шаровой пояс
slovake:
oblasť, opasok, pruh, pásmo
svede:
1. bälte, gördel
tibete:
སྐེ་རགས་
ukraine:
пояс, ремінь, пас

zoni

(tr)
1.
Ĉirkaŭigi per zono: via lumbo estu zonita, viaj ŝuoj sur viaj piedoj [16]; li metis sur lin la ĥitonon kaj zonis lin per zono kaj vestis lin per la tuniko [17]; la knabo estis zonita per lina efodo [18]; vestite per linaĵo […] kaj zonite ĉirkaŭ la brusto per ora zono [19]; [Dio] zonis min per ĝojo [20]. VD:vesti.
2.
(figure) Ĉirkaŭi kiel zono: [li] ekvidis antaŭ si vicon da neĝaj suproj, zonantaj la horizonton IKr ; per virga ruĝo trifolio flamas kaj ĉion zonas, kvazaŭ per verda rubando [21]; ladurboj kaj provizoraj tendaroj […] zonas nun la grandajn urbojn [22]; jam nenio vin zonas (vi estas nuda) [23].
3.
Fiksi per zono: zonu ĉiu sian glavon! [24]! [la] glavon [li] zonis […] sub sia vesto al sia dekstra femuro [25]; ĉiu el vi zonis sin per siaj bataliloj [26]; [li] zonis la sabron al sia flanko [27].
angle:
belt (vt, encircle)
beloruse:
апаясваць, апярэзваць
bretone:
gourizañ
ĉeĥe:
opásat, přepásat, připevnit opaskem
france:
ceindre, entourer
germane:
gürten
hebree:
להקיף \הקף\, לאפוף \אפף\
hispane:
ceñir
hungare:
1. felövez 2. övez 3. derekára köt
itale:
cingere
japane:
帯をしめる [おびをしめる], 取り囲む [とりかこむ], 帯びる [おびる]
nederlande:
omgordelen
pole:
opasywać, przypasywać
portugale:
cingir, rodear
ruse:
опоясывать
slovake:
opásať
tibete:
ཁ་སྒྲོག་རྒྱག་
ukraine:
підперізувати, оперізувати

ĉirkaŭzoni

(tr)
Zoni1: sur siaj stratoj ili ĉirkaŭzonis sin per sakaĵoj [28]; (figure) Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito [29].
angle:
gird
beloruse:
апаясваць, апярэзваць
france:
ceinturer
germane:
umgürten
hispane:
rodear, cercar
hungare:
körbevesz (vmivel)
itale:
circondare, cingere
pole:
opasywać, otaczać
portugale:
cingir, rodear
ukraine:
оперізувати

horzono

KAL Terparto en kiu oni kalkulas la samajn horojn samtempe, teorie sub sama meridiano, praktike laŭ konvencio aŭ administra decido: Ĝenerala Konsilantaro […] konsistas el po unu membro el ĉiu sektoro (t.e. ĉiu meridiana horzono, senkonsidere al ŝtataj limoj) EeP ; en Eŭropo la ĉefa horzono estas GMT+1 kaj ĝi ampleksas ekde Hispanujo […] ĝis Pollando [30]; horzonoj estas la kosto, kiun ni pagas por loĝi sur sfera planedo [31].
Rim.: La lacecon post flugo trans horzonoj kelkaj nomas ŝerce „horzonozo“: melatonino [efikas] post longaj vojaĝoj, por solvi la t.n. horzonozon, horŝanĝan misfarton [32].
30. M. Pancorbo Castro: bitakoro, 2003-12-05
31. Lune: Esperantujo en Dua Vivo, 2009-05-26
32. Monato, R. Pigro: Dormu bone, vivu bone (per melatonino), 2012
angle:
timezone horzonozo: jet lag.
beloruse:
часавы пояс
bulgare:
часова зона
ĉeĥe:
hodinové pásmo
france:
fuseau horaire
germane:
Zeitzone horzonozo: Jetlag.
hispane:
zona horaria
indonezie:
zona waktu
itale:
fuso orario
japane:
時間帯 [じかんたい]
slovake:
hodinové pásmo
ukraine:
часовий пояс

kapzono

TEKS Ŝtofa aŭ alisubstanca strio, per kiu oni ĉirkaŭas la kapon: sian vizaĝon per ungvento ŝi ŝmiris, siajn harojn per kapzono ŝi ligis [33].
33. -, trad. G. Berveling: Libro de Judit, [2011]
angle:
headband
beloruse:
павязка на галаве, стужка на галаве
france:
serre-tête

kolzono

Zono per kiu oni ĉirkaŭas la kolon de besto por ligi ĝin: [li] ligis ŝnuron al la kolzono, farita de li el naztuko, kaj kondukis la katon al la frizejo [34]. VD:ĉirkaŭkolo1, jungaĵo1
34. Fjodor Sologub: La eta demono, XXIV, La Ondo de Esperanto, 2019. No 2
angle:
collar (noun, animal)
beloruse:
ашыйнік
germane:
Halsband
ruse:
ошейник

mamzono

TEKS Subvesto uzata de virinoj, kiu ĉirkaŭas la bruston, subtenante la mamojn: la servistino metas ĉiutage mamzonon en la lesivotajn tolaĵojn KrB ; afiŝoj kun reklamo de sportistinaj mamzonoj [35].
35. S. Śmigielski: Belulinoj en tenisejoj, Monato, 2002:2, p. 21a
angle:
bra, brassiere
beloruse:
станік
bretone:
brennidenn
bulgare:
сутиен
ĉeĥe:
podprsenka
france:
soutien-gorge
germane:
Büstenhalter, BH
hebree:
חזיה
hispane:
sujetador, sostén
hungare:
melltartó
indonezie:
BH, bra, kutang
itale:
reggiseno
japane:
ブラジャー
katalune:
sostenidors
nederlande:
bh, bustenhouder
pole:
stanik, biustonosz
portugale:
porta-seios, sutiã
ruse:
лиф, лифчик, бюстгальтер
slovake:
podprsenka
svede:
bysthållare, bh
tibete:
འོ་རས་
ukraine:
ліфчик, бюстгальтер

savzono

MAR Ringo el flosa materialo, metebla ĉirkaŭ la ventro por teni sin senpene sur akvosurfaco: maristo ankoraŭ ĵetis post ni en la savboaton kelkajn savzonojn, alia sukcesis enĵeti ĉirkaŭ kvardek funtojn da konservaĵoj VaK ; blank-ruĝaj savzonoj pendis sur la barieroj [36].
36. I. Nemere: Sur Kampo Granita, 1983
angle:
life belt
beloruse:
ратавальны пас, ратаўнічы пас
bulgare:
спасителен пояс
ĉeĥe:
záchranný pás
france:
bouée (de nage), ceinture de sauvetage
germane:
Schwimmgürtel, Rettungsring
hispane:
flotador (para nadar), cinturón salvavidas
indonezie:
baju pelampung
japane:
救命帯 [きゅうめいおび], 救命胴衣 [きゅうめいどうい]
slovake:
záchranný pás
ukraine:
рятувальний пояс

sekurzono

TRA Sekurrimeno: Zajd Azzuz malbukis la sekurzonon kaj etendis siajn longajn krurojn […], li malfermis sian vojaĝsakon CKv ; ŝi estintus pli feliĉa, malpli turmentita ... kaj ne estus krevinta (stulte: ne uzanta sekur-zonon), kontraŭ la betono de Pariza ŝoseo-tunelo [37].
37. P. Gubbins: Diana... ĉu diino?, Monato, 1997:9, p. 16a
angle:
seat belt, safety belt
beloruse:
пас бясьпекі
bretone:
gouriz-surentez
bulgare:
предпазен колан
ĉeĥe:
bezpečnostní pás
france:
ceinture de sécurité
germane:
Sicherheitsgurt
hebree:
חℷורתבטיחות
hispane:
cinturón de seguridad
hungare:
biztonsági öv
indonezie:
sabuk pengaman
itale:
cintura di sicurezza
japane:
シートベルト
katalune:
cinyell de seguretat, cinturó de seguretat
nederlande:
veiligheidsgordel
pole:
pas bezpieczeństwa
portugale:
cinto de segurança
ruse:
ремень безопасности
slovake:
bezpečnostný pás
svede:
säkerhetsbälte, bilbälte
ukraine:
ремінь/пас безпеки

ŝultrozono

TEKS Rimeno oblikve metita de sur ŝultro al subbrako: vaganta kantisto kun malgrasa vizaĝo, cigaredo inter la lipoj kaj gitaro ĉe la ŝultrozono [38].
38. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, Muziko ― Guthrie, la heroldo kun gitaro
angle:
shoulder belt
beloruse:
партупэя, папруга
france:
bandoulière
germane:
Schärpe
hispane:
bandolera
hungare:
vállszíj, antantszíj
itale:
tracolla, spallaccio
japane:
負い革 [おいかわ], 肩帯 [けんたい]
nederlande:
schouderriem
ruse:
портупея, перевязь
ukraine:
портупея, перев’яз

ŝelkozono ItEsp

1.
SPO Plekto de rimenoj, kiu ĉirkaŭas ŝultrojn, buston kaj femurojn, por sekurigi grimpiston aŭ skafaldiston aŭ por hoki sportiston al ekipaĵo.
2.
AGRSPO Plekto de rimenoj, kiu ĉirkaŭas bruston, buston kaj femurojn, por alligi ĉevalon al kaleŝo. SIN:harniso, jungilaro
angle:
harness (noun)
france:
harnais
germane:
1. Klettergurt, Brustgurt 2. Geschirr (Pferd)
hispane:
arnés
itale:
imbracatura completa KON,SPO, imbracatura SPO
pole:
1. uprząż 2. uprząż
svede:
sele

terzono

1.
Mallarĝa areo de tero: Evian kuŝas sur mallarĝa terzono enŝlosita inter la Alpoj kaj la lago [39]; usonaj urboj havas striktajn terzonajn regulojn kiuj malpermesas la situigon de moveblaj domoj sur privata tero krom en precize difinitaj lokoj [40].
2.
GEOG Ĉiu el la kvin grandaj dividoj de la terglobo, inter la tropikoj kaj la polusoj: varmega, mezvarma, glacia terzono.
39. Monato, C. Piron: Francio invitas, Svislando suferas, 2003
40. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Dudek milionoj da usonanoj ekzilitaj el la urboj
angle:
geographical zone
beloruse:
кліматычная зона
ĉeĥe:
zemské pásmo, zeměpisné pásmo, zóna
germane:
1. Landstrich 2. Klimazone
hungare:
égtáj
japane:
地帯 [ちたい]
nederlande:
aardgordel
pole:
strefa (klimatyczna)
ruse:
климатический пояс
slovake:
zemský pás (klimatický)
ukraine:
пояс

administraj notoj

ŝelko~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.