Aldoni tradukojn al ReVo:

*konserv/i

*konservi

serĉi 'konservi'
[konser.0i]
(tr)
1.
[konser.0i.protekti]
Zorgi, ke io ne difektiĝu aŭ ne perdiĝu; malebligi pereon de io: [ili] sukcesis konservi de putriĝo la kadavron [1]; nepovantaj konservi sian animon viva [2]; [li] donos […] ŝafon […], por konservi [3]; eble ni trovos herbon, por ke ni povu konservi la vivon al la ĉevaloj [4]; jen li estas transdonata en vian manon, nur lian vivon konservu [5]; konservu honestecon [6]; Maria konservis ĉiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro [7]; penante konservi la unuecon [8]; konservu vin ĉasta [9]; la malgranda knabino prenis de sia brusto sambukan floraĵon kaj donis al li por konservi [10]; konservu min en viaj pensoj [11]; estas rimarkinde, kiel bone vi povoscias konservi ĉiujn viajn dentojn [12]; oni kunkunmetis la paperon en paketon kaj konservis ĝin en libroŝranko [13]; konservu bone la donitan semon, konservu ĝin ĝis la tempo de matureco [14]! konservi la ekvilibron [15]; konservi la pacon [16]; promesu konservi la sekreton [17]; parko bela kaj zorge konservata, sed sen promenantoj IK ; konservi [dokumenton] en la arĥivo [18]; malproksima antikveco […], pri kiu nenia historio konservis al ni eĉ la plej malgrandan dokumenton [19]; [ili] konservas en siaj glaciejoj grandajn provizojn da vivaj fiŝoj FK . VD:protekti2, gardi2.b, ŝirmi2ANT:detrui
2.
[konser.0i.pluhavi]
Ne perdi; daŭrigi posedi; havi ankoraŭ: konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo PrV ; neniam laciĝante kaj ĉiam konservante gajan humoron [20]; kiu kaptas tro vaste, malmulte konservas PrV ; lia patro konservis en la memoro la aferon [21]; konservanta la fidelecon [22]; mi konservos al li mian favoron [23]; ĉu vi […] konservos la koleron por ĉiam [24]? konservu klarecon de la kapo kaj prudenton [25]; li povoscias konservi la ideojn kaj sentojn, ĝis ili klare kaj precize ricevas la formon de vortoj [26]; la ĝardeno […] konservis sian […] tutan belegecon [27]; ni konservu niajn ŝercojn por ni solaj [28]; ĉiu el ni konservos sian havon [29]; tiuj junaj arbetoj […] konservis siajn branĉojn [30]; ĉiu spegulpeceto konservis la saman kvaliton, kiun havis la tuta spegulo [31]; ĝi estas malbela historio, mi ne volas konservi ĝin por mi, kurigu ĝin pluen [32]; finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon FK . VD:reteni1, ŝpari1ANT:fordoni, rezigni
3.
[konser.0i.KOMP]
KOMP En dialogo kun aplikprogramo, skribi ŝanĝitan datumaron en ĝian dosieron: necesas unue konservi tiun tekston kiel dosieron, kaj poste importi ĝin [33]; se oni ne uzas la diskon, oni devas trovi alian manieron konservi sian laboron [34]; oni konsilas konservi la dokumenton en la dosieroformo TIFF [35]. VD:savi2, persisti2
SUP:gardi
Rim.: Konservi estas ŝirmi kontraŭ la naturaj detrufortoj (morto, ruino, forgeso); gardi estas ŝirmi kontraŭ ĉiuspecaj danĝeroj. Krome oni konservas ion, oni gardas ion aŭ iun.
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 22:29
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 22:10
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 18:5
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 2:6
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 37:3
7. La Nova Testamento, Luko 2:19
8. La Nova Testamento, Efesanoj 4:3
9. La Nova Testamento, I. Timoteo 5:22
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Malnova tomba ŝtono
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro V
18. L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista).
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aÅ­gusto 1905
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 37:11
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 26:2
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 89:28
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 3:5
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:21
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe
33. B. Wennergren: Esperanto en Vindozo
34. Edmund Grimley Evans: Knoppix, Monato, 2010/05, p. 17
35. Roland Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj, Monato, 2012/03, p. 12
afrikanse:
hou
albane:
mbaj
amhare:
ጠብቅ
angle:
conserve conserve (vt), keep (vt) (conserve) 3. save (a file)
arabe:
احتفظ
armene:
ÕºÕ¡Õ°Õ¥Õ¬
azerbajĝane:
saxlamaq
beloruse:
захоўваць
bengale:
রাখা
birme:
သိုထား
bosne:
zadržati
ĉeĥe:
zachovat chránit, konzervovat, uchovat, udržet, udržovat, zachovávat
ĉine:
保存 [bǎocún], 保持 [bǎochí], 保全 [bǎoquán], 存 [cún], 保管 [bǎoguǎn], 保住 [bǎozhù]
dane:
holde
estone:
hoida
eÅ­ske:
mantentzeko
filipine:
panatilihin
france:
conserver, garder, préserver 1. conserver 3. sauver (informatique)
galege:
manter
germane:
1. bewahren, erhalten 2. behalten, aufheben, aufbewahren 3. ablegen (Daten), speichern (Datei), abspeichern (Datei), persistieren (Daten)
guĝarate:
રાખો
haitie:
kenbe
haÅ­se:
ci gaba
hinde:
रखना
hungare:
1. megőriz, megóv, konzervál 2. megőriz, megtart 3. elment
igbe:
na-
irlande:
choinneáil
islande:
halda
japane:
キープ
jave:
tetep
jide:
האַלטן
jorube:
pa
kanare:
ಇರಿಸಿಕೊಳ್ಳಲು
kartvele:
შენარჩუნება
kazaĥe:
ұстау
kimre:
cadw
kirgize:
кармоо
kmere:
រក្សា
koree:
유지
korsike:
teniri
kose:
gcina
kroate:
zadržati
kurde:
didesthiştin
latine:
custodi
latve:
glabāt
laÅ­e:
ຮັກສາ
litove:
išlaikyti
makedone:
задржи
malagase:
foana
malaje:
menjaga
malajalame:
സൂക്ഷിക്കുക
malte:
iżommu
maorie:
kia mau
marate:
ठेवा
monge:
kom
mongole:
байлгах
nederlande:
bewaren
nepale:
राखन
njanĝe:
kusunga
okcidentfrise:
hâlde
panĝabe:
ਰੱਖਣ
paŝtue:
وساتي
pole:
chować, dochować, dotrzymać, konserwować, przechowywać, zapisywać
portugale:
1. conservar, guardar, manter, entreter, armazenar 2. conservar, guardar, manter, entreter, armazenar 3. salvar
ruande:
komeza
rumane:
conserva, păstra
ruse:
сохранить, сохранять, хранить 3. ÑÐ¾Ñ…ранить (изменения в файле), запомнить (изменения в файле), записать (в файл)
samoe:
tausia
sinde:
رکيو
sinhale:
තබා
skotgaele:
a chumail
slovake:
konzervovať, udržať, uschovať, zachovať
slovene:
hraniti
somale:
hayn
ŝone:
chengeta
sote:
‘ne
sunde:
neundeun
svahile:
kuweka
taĝike:
доштан
taje:
เก็บ, เก็บรักษา 3. à¸šà¸±à¸™à¸—ึก
tamile:
வைத்து
tatare:
саклагыз
telugue:
ఉంచేందుకు
tibete:
ཉར་
ukraine:
тримати
urdue:
رکھنے کے
uzbeke:
saqlamoq
vjetname:
giữ
zulue:
qhubeka

konserviĝi

serĉi 'konserviĝi'
[konser.0igxi]
(ntr)
[konser.0igxi.persisti]
Esti konservata aŭ konservita, resti: prenu ĉi tiujn dokumentojn […] kaj metu ilin en argilan vazon, por ke ili konserviĝu dum longa tempo [36]; el la du plej antikvaj kaj plej longaj fabeloj, kiuj konserviĝis ĉe la cikonioj, unu estas konata de ni ĉiuj [37]; en la centro de la ĉefurbo konserviĝis kelkaj preĝejoj [38].
angle:
keep (vi) (from spoiling), be kept
beloruse:
захоўвацца
france:
se conserver
japane:
保存される [ほぞんされる], 維持される [いじされる]
pole:
dochować się, zachować się, przetrwać
rumane:
purta, ține pasul, supraviețui
ruse:
сохраниться, сохраняться, храниться

konservo, konservado

serĉi 'konservo'
serĉi 'konservado'
[konser.0o]
[konser.0o.ago]
Ago konservi: arkitektoj zorgis pri la konservo de urba aspekto per respektado de la historiaj heredaĵoj [39]; registara instanco respondeca pri konservado kaj riparado de la kanaloj kaj riveroj [40]; konservo de la plurlingva reĝimo reganta en la Eŭropa Parlamento estas eble eĉ admirinda [41]; la Komisiono por Konservo de Eŭropaj Judaj Tombejoj en Londono [42]; Komitato por Konservado de la Usona Heredaĵo en Eksterlando [43].
39. Jean-Yves Santerre: Fortikaĵurbo Gerando, Monato, 2009/11, p. 17
40. Garbhan MacAoidh: Babel-insulo, Monato, 2003/09, p. 17
41. Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en EÅ­ropa Unio, Monato, 2003/02, p. 20
42. Jiři Patera: La mezepokaj judaj mortintoj fine trankvilaj, Monato, 2001/01, p. 14
43. Jiři Patera: La mezepokaj judaj mortintoj fine trankvilaj, Monato, 2001/01, p. 14
angle:
conservation, keeping, saving
beloruse:
захоўваньне
ĉeĥe:
ochrana, péče, uchovávání, udržování, zachovávání, údržba
ĉine:
貯藏 [zhùcáng], 守恆 [shǒuhéng], 看守 [kànshǒu], 保养 [bǎoyǎng], 守恆 [shǒuhéng], 看守 [kànshǒu], 保养 [bǎoyǎng]
france:
conservation, préservation
germane:
Bewahrung, Erhalt
hungare:
fenntartás, megőrzés, konzerválás
japane:
保存 [ほぞん], 保管 [ほかん], 貯蔵 [ちょぞう], 保持 [ほじ], 維持 [いじ]
nederlande:
bewaren
pole:
zachowanie, przechowanie
rumane:
păstrarea
ruse:
сохранение, консервация
slovake:
konzervácia, zachovanie
taje:
การเก็บรักษา

konservaĵo

serĉi 'konservaĵo'
[konser.0ajxo]
[konser.0ajxo.KUI]
KUI Io, ĝenerale manĝaĵo, kion oni konservis: oni faris konservaĵojn el fiŝoj kaj viando [44]; entreprenoj komencis [produktadon] de konservaĵoj, nutraĵoj, ktp [45].
beloruse:
кансэрва
ĉine:
罐头 [guàntou], 罐头食品 [guàntoushípǐn]
france:
conserve
germane:
Konserve
hungare:
konzerv
japane:
保存食 [ほぞんしょく], 貯蔵品 [ちょぞうひん]
pole:
konserwa
rumane:
conservă
ruse:
консервы

konservismo

serĉi 'konservismo'
[konser.0ismo]
[konser.0ismo.POL]
POL Konservativismo: nobeloj kaj religiuloj, kiuj nun estas ĉie plej fortaj bastionoj de ĉiaj politikaj kaj sociaj konservismoj, estis tiam tipaj revoluciuloj [46]; registaro estas sinonimo de „starigita ordo“, konservismo, tenado de la ekzistantaj institucioj [47].
46. J. Régulo Pérez: Enciklopediistoj en Kanariaj Insuloj, La nica literatura revuo, 1:2
47. Piotr Kropotkin: Revolucia Registaro
angle:
conservatism
beloruse:
кансэрватызм
ĉine:
保守主义 [bǎoshǒuzhǔyì]
france:
conservatisme (politique)
germane:
Konservativismus
hispane:
conservadurismo
pole:
konserwatyzm
rumane:
conservatorism
ruse:
консерватизм

konservisma

serĉi 'konservisma'
[konser.0isma]
[konser.0isma.POL]
POL Konservativa: la Kimra Konservisma Partio [48]; fidela al sia bildo konservisma […] la nova papo Benedikto la 16a, kun korvarmo sed firme rememoris la tradiciajn principojn de katolikismo [49].
48. Vikipedio, Kimrio
49. R. Platteau: Benedicto 16-a: fidele al la mesaĝo..., Raporto.info
angle:
conservative
beloruse:
кансэрватыўны
ĉine:
保守 [bǎoshǒu], 守旧 [shǒujiù], 保残守缺 [bǎocánshǒuquē], 迂拘 [yūjū], 不时髦 [bùshímáo]
france:
conservateur (adj., politique)
germane:
konservativ, altmodisch
hispane:
conservador
nederlande:
conservatief
pole:
konserwatywny, zachowawczy
portugale:
conservador (adj.)
rumane:
conservator, conservatoare
ruse:
консервативный

konservisto

serĉi 'konservisto'
[konser.0isto]
1.
[konser.0isto.muzea]
Homo, kies profesio estas konservi gravajn aferojn (librojn, arĥivaĵojn kc): konservisto de la universitata biblioteko [50]; Geiringer, tiam konservisto de la kolektoj de la Viena Societo de Muzikŝatantoj, malkovris la manskribaĵon de Schumann en 1933 [51]. VD:kuratoro
2.
[konser.0isto.POL]
POL Konservismano, konservativulo, konservemulo.
angle:
conservator
beloruse:
1. Ð°Ñ…оўнік, захавальнік 2. ÐºÐ°Ð½ÑÑÑ€Ð²Ð°Ñ‚ар
ĉine:
保护者 [bǎohùzhě], 管理委员 [guǎnlǐwěiyuán]
france:
conservateur (subst.)
germane:
1. Konservator, Kustos, Verwalter
hungare:
konzervátor
japane:
保管係 [ほかんかかり], 管理者 [かんりしゃ]
nederlande:
conservator
pole:
kustosz
rumane:
curator, custode
ruse:
1. Ñ…ранитель

konservejo

serĉi 'konservejo'
[konser.0ejo]
[konser.0ejo.loko]
Loko, kie oni konservas diversajn aferojn: malgranda kvadrata korto […] ĉirkaŭita de […] lignaj staloj kaj konservejoj Marta ; la parto loĝata enhavas […] la provizejon aŭ konservejon de la manĝaĵo FK ; oni suprenpumpas akvon en malfermajn konservejojn [52]; la sakoj metitaj aŭ en la teron aŭ ĉe domo estos transportitaj al la provizoraj konservejoj […], poste […] al definitiva konservejo [53]; niaj cerboj estas nefidinda konservejo de niaj observadoj [54]; SUB:arkivo, doko, deponejo1, stokejo
angle:
storage area
beloruse:
месца для захоўваньня, сховішча
ĉeĥe:
konzervátorské pracoviště, údržbářská dílna
ĉine:
貯藏處 [zhǔcángchù]
france:
réserve (lieu)
germane:
Aufbewahrungsort, Schuppen, Speicher
hungare:
tárolóhely, őrzőhely
japane:
貯蔵所 [ちょぞうしょ], 貯蔵庫 [ちょぞうこ]
nederlande:
bewaarplaats
pole:
przechowalnia, spiżarnia
rumane:
dumpster, camera de bagaje, cămară
ruse:
хранилище
slovake:
konzervátorské pracovisko

konservema

serĉi 'konservema'
[konser.0ema]
[konser.0ema.nesxangxema]
Ne ŝatanta ŝanĝojn; evitanta riskojn: la konservema Eŭropa Popola Partio proponis adapti formulon el la pola konstitucio [55]; per sia konservema rolo ĝi nepre subtenas malprogresemajn fortojn kaj daŭre restas la plej radikala forto de la dekstro [56]; laŭ la plej konservema takso, nun en la tuta lando estas plantataj 230 milionoj da muoj da ordinara hibrida rizo [57].
55. Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj, Monato, 2003/05, p. 13
56. Zlatko Tišljar: Pastro-povo ekstremdekstra, Monato, 2005/05, p. 8
57. Mu Binghua: Superrizo vivtenos pli da ĉinoj, Monato, 2003/07, p. 10
angle:
conservative
beloruse:
кансэрватыўны
ĉeĥe:
konzervativní, zpátečnický
ĉine:
保守 [bǎoshǒu], 守旧 [shǒujiù], 保残守缺 [bǎocánshǒuquē], 迂拘 [yūjū]
france:
conservateur (adj.)
germane:
konservativ, bewahrend
hungare:
konzervatív
japane:
保守的な [ほしゅてきな]
nederlande:
conservatief
pole:
konserwatywny, zachowawczy
rumane:
conservator, conservatoare
ruse:
консервативный
slovake:
konzervatívny, spiatočnícky

konservujo

serĉi 'konservujo'
[konser.0ujo]
[konser.0ujo.skatolo]
Skatolo, kesto, en kiu oni konservas ion: konservi nutraĵojn, sterilizante ilin kaj vakuigante la konservujojn per varmegigo [58]; ladskatolo [estas] ankaŭ nomata lada konservujo [59]; ŝtelantoj elprenis hejtoleon el la eksterdoma hejtoleujo-konservujo [60]; urnoj estis uzataj kiel konservujo por la cindro de mortintoj [61]. SIN:kolektujo
angle:
storage container
beloruse:
кантэйнэр, бляшанка (для кансэрваў)
ĉine:
罐头食品 [guàntoushípǐn], 罐头 [guàntou], 储藏柜 [chǔcángguì], 貯藏處 [zhǔcángchù], 茶水間 [cháshuǐjiān], 罐身 [guànshēn]
germane:
Aufbewahrungsschachtel, Aufbewahrungskiste, Behälter (zum Aufbewahren), Konserve, Konservendose, Sammeldose, Schauglas
hungare:
konzerv(doboz)
japane:
保存用の容器 [ほぞんようのようき], 瓶 [へい]
pole:
paka, pojemnik, skrzynia, zbiornik
rumane:
vas, casoletă
ruse:
контейнер, консервная банка

memkonservo

serĉi 'memkonservo'
[konser.mem0o]
[konser.mem0o.KOMUNE]
Konservo de si mem, eltenado, sindefendo: instinkto de memkonservo Marta ; socio havas akcepteblan rajton je memkonservo, kiu superas la principon pri toleremo [62].
angle:
self-preservation
beloruse:
самазахаваньне
ĉeĥe:
sebezachování
ĉine:
自保 [zìbǎo], 防身 [fángshēn]
finne:
itsesäilytys
france:
autoconservation, survie
germane:
Selbsterhaltung, Selbstschutz
hispane:
autoconservación
hungare:
önfenntartás
japane:
自己保存 [じこほぞん]
nederlande:
zelfbehoud
pole:
samozachowawczość, instynkt samozachowawczy, przetrwanie
rumane:
autoconservare, supraviețuire, instinctul de autoconservare
ruse:
самосохранение
slovake:
sebazachovanie
svede:
självbevarelse
ukraine:
самозбереження

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.