doko
- 1.
- Konstruaĵo servanta por elakvigi ŝipon, ekzameni kaj ripari ĝian subakvan parton (doki ŝipon), aŭ eĉ por konstrui novan ŝipon: ni jam briligis la kanontubojn […] aspektis tiel timige, kvazaŭ ni estus ĵus venintaj el la doko VaK ; la dana kompanio decidis […] sendi siajn ŝipojn al doko en Hamburgo, por kompleta riparo MortulŜip ; oni maldungas per unu bato la tutan ŝipanaron […] se la kesto devas resti kelkajn monatojn en seka doko MortulŜip ; malseka doko; flosanta doko (granda pontono).
- 2.
- En la regionoj kun grandaj tajdoj, artefarita havena akvujo kun kluzoj, destinita por teni ŝipojn je la nivelo de la alta tajdo dum ŝarĝo kaj malŝarĝo: industria urbo, kiu havas grandegajn dokojn kaj ĝiaj sardinaj fabrikoj ludas gravan rolon [1].
- 3.
- (evitinde)
Apudkaja vartenejo por provizore konservi la
elŝipigitajn komercaĵojn.
arsenalo2,
tenejo,
staploRim.: Mi opinias ĉi tiun (francdevenan?) sencon evitinda, ĉar logike senrilata al la du ĉefaj. Mi dubas ke ĝi estas internacia (almenaŭ la rusa ĝin ne konas; nek la angla aŭ germana, kiom mi scias). [Sergio Pokrovskij]Rim.: En la angla „dock“ havas tiun signifon. Angle „dock company“ estas esperante „stapla kompanio“. En la senco de „doko“ oni en la angla ofte uzas la vorton „wharf“. [Felmano Ulriko]
1.
Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio, 2003
- angle:
- 1. dock seka ~o: dry dock. malseka ~o: wet dock. flosanta ~o: floating dock. 2. (yacht, boat, ship, ...) basin 3. warehouse
- beloruse:
- 1. док 2. док 3. пакгаўз
- ĉeĥe:
- dok
- ĉine:
- 乾塢 [gānwù]
- france:
- dock (bassin de chargement ou de réparations, entrepôt)
- germane:
- Dock seka ~o: Trockendock. malseka ~o: Dockhafen. flosanta ~o: Schwimmdock.
- hispane:
- 1. dique seka ~o: dique seco. flosanta ~o: dique flotante.
- hungare:
- dokk, kikötőmedence, hajókiemelő seka ~o: szárazdokk. malseka ~o: nedvesdokk. flosanta ~o: úszódokk.
- japane:
- ドック, 船渠 [せんきょ]
- nederlande:
- 1. dok seka ~o: droogdok. malseka ~o: havendok. flosanta ~o: vlottend dok. 2. haven (zoals in "jachthaven") 3. stapelplaats (ontr.)
- pole:
- 1. dok seka ~o: suchy dok. flosanta ~o: pływający dok. 2. dok portowy
- portugale:
- 1. doca seka ~o: dique seco. flosanta ~o: dique flutuante. 2. doca 3. docas
- ruse:
- 1. док seka ~o: сухой док. malseka ~o: мокрый док. flosanta ~o: плавучий док. 2. док 3. пакгауз
- slovake:
- dok, lodenica
- ukraine:
- док
dokisto
- Laboristo ĉe doko, kiu enŝipigas kaj elŝipigas transportaĵojn: striko de la liverpulaj dokistoj MD08 ; oni informis nin ke la Usonaj dokistoj strikas [2].
2.
Ralph Harry: La Diplomato
Kiu Ridis, 1997
- angle:
- docker, dockworker, longshoreman
- beloruse:
- докер
- ĉeĥe:
- dokař
- ĉine:
- 船坞工人 [chuánwùgōngrén]
- france:
- docker
- germane:
- Dockarbeiter
- hispane:
- estibador, trabajor de puerto
- hungare:
- dokkmunkás
- japane:
- 港湾労働者 [こうわんろうどうしゃ], ドック作業員 [ドックさぎょういん]
- nederlande:
- havenarbeider
- pole:
- doker
- portugale:
- estivador
- slovake:
- dokár
- ukraine:
- докер, портовий робітник, (портовий) вантажник