arsenalo
- 1.
- Armilejo: oni diras, ke la malamikaj trupoj okupis la arsenalon [1]. la statuo estas kava – samkiel la arsenaloj de la bagdada reĝimo [2]; la arsenalo de atom-armiloj kreskis [3].
- 2.
- Havena tenejo de armoj kaj aliaj provizaĵoj proksima al veturontaj ŝipoj, avioj...: benzinveturiloj urĝiĝis tien kaj reen inter la arsenalo kaj la dismetejoj [4].
- 3.
- (figure) Impona armilaro: la bandito kunportis kun si tutan arsenalon.
1.
Bakin (Li Yaotang), trad. Wei Yida: La Familio, ĉapitro 20a, p. 257a
2. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro, 2003
3. Monato, Ivo Durwael: Varmaj vortoj pri malvarma milito, 2010
4. J. Francis: La Tuŝo de Morto, en: Vitralo, 1960
2. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro, 2003
3. Monato, Ivo Durwael: Varmaj vortoj pri malvarma milito, 2010
4. J. Francis: La Tuŝo de Morto, en: Vitralo, 1960
- angle:
- arsenal
- beloruse:
- арсэнал
- ĉeĥe:
- arzenál, sklad zbraní, zbroj, zbrojnice
- ĉine:
- 1. 作战机械 [zuòzhànjīxiè], 作戰機械 [zuòzhànjīxiè]
- france:
- arsenal
- germane:
- 1. Arsenal, Waffenlager, Zeughaus, Rüstkammer 2. Speicher 3. Arsenal, Waffensammlung
- hebree:
- מַחסָן נֶשֶׁק
- hispane:
- arsenal
- hungare:
- 1. fegyvártár, fegyverraktár, arzenál 3. arzenál
- itale:
- arsenale
- japane:
- 兵器庫 [へいきこ], 軍需品倉庫 [ぐんじゅしなそうこ], 武器弾薬の集積 [ぶきだんやくのしゅうせき]
- ruse:
- арсенал
- slovake:
- arzenál arzenál, zbrojnica arzenál, zbrojnica
- ukraine:
- арсенал (тж перен.), склад зброї
administraj notoj
pri
~o:
PIV1 konas trian sencon: „fabriko de armiloj“, sen uz-ekzemploj. Ŝajnas al mi, ke mankas senco rilata al mararmeaj aferoj, (tuto de la instalaĵoj, kie oni preparas armilojn kaj aliajn provizaĵojn por militŝipoj), sed mi ne scias, ĉu tiu senco vere ekzistas en Eo. [MB]