Aldoni tradukojn al ReVo:

*klar/a PV

*klara

serĉi 'klara'
[klar.0a]
1.
[klar.0a.malkonfuza]
Tra kiu oni povas distinge vidi, malkonfuza, pura: klara, freŝa akvo [1]; klara vetero [2]; klara, kiel la plej pura vitro [3]; farita el blanka klara marmoro [4]; li sidas sola en la klara lumo de la luno [5]; glacia malvarmo iris tra la naturo, […] sed ĉirkaŭe la montoj ricevis belegan verdan tonon, tiel klaran, tiel brilantan [6]; klaraj (serenaj) mallongaj someraj vesperoj [7]; li vidis inter la folietoj […] malgrandan knabinon, rigardantan per siaj klaraj okuloj [8]; (figure) ŝi estis tiel delikata kaj klara, kiel lunlumo [9]; el klara ĉielo tondro ekbatis (t.e. tute neatendite) PrV . VD:diafana, hela 1, SUP:luma, neta, preciza
2.
[klar.0a.malrauxka]
(pri sono) Ne obtuza, malraŭka; sonanta distingeble por la orelo: eksonis neforta, sed klara voĉo [10]; voĉo klara kaj forta Marta ; li aŭdis la klaran sonon de martelo kontraŭ amboso HsT ; Niko havis violonon […] kaj [li] eĉ sukcesis, kvankam iom palpe, aperigi kelkajn sufiĉe klarajn tonojn HsT ; sonorilo arĝentosona, klara kaj laŭta eksonis en la aero Marta . VD:hela3.
3.
[klar.0a.komprenebla]
Facile komprenebla; distingebla por la spirito: ĉiu penso en nia animo estis klara por ni ambaŭ [11]; jen estas mia klara volo, kiun mi ne forlasos [12]; ne tute klaraj instinktoj Marta ; [tio estis] klara (senduba) rifuzo Marta ; neklara koncepto [13]; neklara demando [14]; konservu klarecon de la kapo [15]; pri [ties tago] graveco ŝi […] mem ne havis plenan klarecon Marta . VD:evidenta, preciza
Rim.: PV asertas, ke „klara ne povas kvalifiki personon“. Tio estas ne tute ĝusta ― almenaŭ ja ekzistas la esprimo „klara kapo“, kiu karakterizas personon: vi havos tian klaran kapon, ke ĉion, kio en via ĉeesto estos rakontata aŭ legata, vi ĉion vidos antaŭ vi kiel vivantan [16]; Ivano konstatis, […] ke Stravinskij estas klara kapo kaj famulo [17]. [Sergio Pokrovskij]
angle:
clear (adj)
beloruse:
ясны
ĉeĥe:
jasný, průhledný, srozumitelný, zřetelný, čirý
ĉine:
清晰 [qīngxī], 浏 [liú], 滢 [yíng], 清楚 [qīngchu], 鮮明 [xiānmíng], 澄 [chéng], 分明 [fēnmíng], 清亮 [qīngliàng], 清澈 [qīngchè], 晑 [xiǎng], 泚 [cǐ], 朗 [lǎng], 彰 [zhāng], 明白 [míngbai], 明了 [míngliǎo], 晴 [qíng], 玼 [cǐ]
france:
clair, compréhensible, intelligible, limpide, net el ~a ĉielo tondro ekbatis: un coup de tonnerre dans un ciel serein. ne~a: pas clair, manquant de clarté, obscur, confus, flou, vague (adj.). konservu ~econ de la kapo: conservez votre clairvoyance, gardez votre lucidité.
germane:
klar el ~a ĉielo tondro ekbatis: ein Blitz aus heiterem Himmel. ne~a: Unklarheit, offene Frage. konservu ~econ de la kapo: einen kühlen Kopf bewahren.
hebree:
ברור
hispane:
claro 1. nítido, diáfano 2. preciso, puro 3. sencillo, obvio ne~a: ambiguo, confuso. konservu ~econ de la kapo: conserva tu clarividencia, guarda tu lucidez.
hungare:
1. tiszta, világos, derült 2. csengő 3. világos, szabatos, érthető
indonezie:
1. bening 2. jernih 3. jelas
japane:
澄みきった [すみきった], 明るい [あかるい], 明瞭な [めいりょうな], 明白な [めいはくな]
katalune:
clar 1. nítid, diàfan 2. precís, pur 3. senzill, obvi ne~a: ambigu, incert.
nederlande:
1. klaar (helder) 2. helder 3. duidelijk
nepale:
स्पष्ट
okcitane:
clar
pole:
1. klarowny, czysty, wyraźny el ~a ĉielo tondro ekbatis: jak grom z jasnego nieba. 2. czysty, wyraźny 3. jasny, zrozumiały, wyraźny
rumane:
clar, limpede
ruse:
ясный, чёткий, отчётливый el ~a ĉielo tondro ekbatis: гром среди ясного неба.
slovake:
jasný, zreteľný, číry
svede:
klar
tibete:
གསལ་པོ་
ukraine:
ясний, світлий, чистий, чіткий, виразний, зрозумілий

klare

serĉi 'klare'
[klar.0e]
Distingeble:
1.
[klar.0e.malkonfuze]
por la okulo aŭ imago: skribu tre klare sur la ŝtonoj ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo [18]; la jura konsilisto ekvidis tute klare antaŭ si brulantan lanternon [19]; [en la] lumo de la steloj […] ni vidis klare la konturojn de ĉiuj montoj [20]; ankoraŭ unu aferon ŝi vidis klare kaj precize: la blankan vizaĝeton de Janjo kaj la grandajn nigrajn okulojn […] kiel senĉesa, trudiĝa rememoro Marta ; mi preskaŭ tute klare povas tion prezenti al mi [21]! mi memoras ankoraŭ klare lian vizaĝon [22].
2.
[klar.0e.SON]
por la orelo: oni klare aŭdis sonon de rompiĝo [23]; ili kantis kaj Johano rekonis tre klare ĉiujn belajn melodiojn, kiujn li lernis [24]; ĉion, kion ĝi sentis silente, la malgranda alaŭdo tiel klare kaj bele kantis [25];
3.
[klar.0e.kompreneble]
por la spirito: mi klare avertis viajn patrojn [26]; hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato [27]; li povoscias konservi la ideojn kaj sentojn, ĝis ili klare kaj precize ricevas la formon de vortoj [28]; vi povos klare kaj precize rememori [ĉ]ion, [29]; la unua sento, kiu klare vekiĝis en ŝi, estis ― envio Marta . VD:certe, kompreneble, evidente, precize, sendube
afrikanse:
duidelik
albane:
qartë
amhare:
ግልፅ
angle:
1. clearly 2. clearly 3. clearly, plainly, with clarity
arabe:
واضح
armene:
պարզ
azerbajĝane:
aydın
beloruse:
ясна
bengale:
স্পষ্ট
birme:
ရှင်းလင်းသော
bosne:
jasno
ĉine:
眼見得 [yǎnjiànde]
dane:
klar
estone:
selge
eŭske:
argi
filipine:
malinaw
france:
clairement, distinctement, nettement
galege:
claro
germane:
klar, eindeutig
guĝarate:
પારદર્શક
haitie:
klè
hebree:
בברור
hinde:
स्पष्ट
hispane:
claramente
hungare:
1. tisztán, világosan 2. tisztán 3. érthetően, szabatosan, világosan
igbe:
doro anya
irlande:
soiléir
islande:
ljóst
japane:
明確な [めいかくな]
jave:
cetha
jide:
קלאָר
jorube:
ko o
kanare:
ಸ್ಪಷ್ಟ
kartvele:
ნათელი
katalune:
clarament, manifestament
kazaĥe:
айқын
kimre:
glir
kirgize:
ачык
kmere:
ច្បាស់លាស់
koree:
명확한
korsike:
chjaru
kose:
ecacileyo
kroate:
jasno
kurde:
zelal
latine:
patet
latve:
skaidrs
laŭe:
ຈະແຈ້ງ
litove:
aišku,
makedone:
јасно
malagase:
mazava
malaje:
jelas
malajalame:
തെളിഞ്ഞ
malte:
ċara
maorie:
mᗑrama
marate:
स्पष्ट
monge:
ntshiab
mongole:
тодорхой
nederlande:
duidelijk
njanĝe:
momveka
okcidentfrise:
opklearje
panĝabe:
ਆਸਮਾਨ ਸਾਫ
paŝtue:
روښانه
pole:
jasno 1. klarownie, czysto, wyraźnie 2. czysto, wyraźnie 3. jasno, zrozumiale, wyraźnie
ruande:
bisobanutse
ruse:
ясно
samoe:
manino
sinde:
واضح
sinhale:
පැහැදිලි
skotgaele:
soilleir
slovene:
jasno
somale:
cad
ŝone:
pachena
sote:
hlakileng
sunde:
atra
svahile:
wazi
svede:
klart
taĝike:
равшан
taje:
ที่ชัดเจน
tamile:
தெளிவான
tatare:
чиста
telugue:
స్పష్టమైన
ukraine:
ясно
urdue:
واضح
uzbeke:
aniq
vjetname:
trong
zulue:
ecacile

klarigi

serĉi 'klarigi'
[klar.0igi]
Igi klara; malkonfuzi:
1:
Marta viŝis per la mano siajn okulojn, kvazaŭ ŝi volus klarigi sian rigardon Marta ; la azeno malklarigas ĝin per siaj piedoj, tamen la akvo fluas pluen kaj fariĝas denove klara [30].
2:
tusetante, por klarigi la voĉon, Kruko komencas KrB ; li klarigis sian voĉon kaj jene rakontis […] [31].
3:
klarigi la uzadon de la vortaro FK ; mi klarigos tion ĉi per ekzemplo FK ; mi turnas la atenton […] al la klarigita punkto FK ; li signifoklarigis al ni niajn sonĝojn, al ĉiu li klarigis laŭ lia sonĝo [32]; neklarigebla malamikeco FK ; ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas PrV . VD:ekspliki, komenti, komprenigi, malvolvi
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
31. J. Ribillard: Vagado sub palmoj, Rotterdam, 1956
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:12
angle:
1:  to clarify 1:  clarify 2:  to clear from impediment 3:  explain, clarify, make evident, elucidate
beloruse:
1:  прасьвятляць, праясьняць 2:  прачышчаць 3:  высьветліць, растлумачыць, патлумачыць
ĉeĥe:
klarifikovat, objasňovat, ujasňovat, vykládat, vysvětlovat
ĉine:
澄清 [dèngqīng], 查清 [cháqīng], 澄清 [chéngqīng], 交代 [jiāodài], 交待 [jiāodài]
france:
clarifier, éclaircir, éclairer (expliquer), expliquer
germane:
1:  klären 2:  klären 3:  erklären, erläutern
hebree:
1:  לנקות \נקה\ 2:  לכעכע, לכחכח, לחכך 3:  להסביר \סבר\, להבהיר \בהר\
hispane:
aclarar 1:  esclarecer 2:  aclarar 3:  explicar, clarificar, aclarar
hungare:
1:  derít, ülepít 2:  köszörüli (a torkát) 3:  tisztáz, magyaráz, felvilágosít
indonezie:
menjelaskan, mengklarifikasi
japane:
説明する [せつめいする], 明らかにする [あきらかにする], 澄ませる [すませる]
katalune:
aclarir
nederlande:
3:  verduidelijken, duidelijk maken
pole:
1:  rozjaśniać, klarować 3:  wyjaśniać, objaśniać
ruse:
1:  прояснить, осветлить, очистить 2:  прочистить 3:  объяснить, прояснить, выяснить
slovake:
objasňovať, vysvetľovať
svede:
förklara
ukraine:
з’ясовувати, проясняти, пояснювати, тлумачити, очищувати, очищати, освітлювати

klarigo

serĉi 'klarigo'
[klar.0igo]
Ago klarigi; io kio helpas komprenon: sur tri paĝoj kuŝas antaŭklarigo (kp antaŭparolo, enkonduko2) VivZam ; jen estas ĝia signifoklarigo: la tri branĉoj estas tri tagoj […] [33]; Jozefo krom la signifoklarigado de sonĝoj estas utiligebla ankaŭ por aliaj, pli gravaj aferoj Skandal Jozef ; ĉiu etikedo donu uz-klarigojn kaj listigu ingrediencojn [34]; se oni demandis, […] ŝi diris: „ĉio estas klarigita en la […] libro“, kvankam la libro efektive ne taŭgis, […] se kliento ne kontentiĝis per tiu evitklarigo, ŝi […] sendis la klienton al mi por klarigo KrM ; mi […] ankaŭ korektas la lingvaĵon de la leteroj laŭ vortklarigoj en PIV [35].
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 40:12
34. Marteno Ecott: Invadas la angla, Monato, 2001/02, p. 15
35. Aimo Rantanen: Monato sin prezentas, Monato, 2002/12, p. 6
angle:
explanation
beloruse:
тлумачэньне
ĉine:
解释 [jiěshì], 索解 [suǒjiě]
france:
explication
germane:
Erklärung signifo~igado de sonĝoj: Traumdeutung. uz-~igo: Gebrauchsanleitung, Hinweistext für die Benutzung. evit~igo: ausweichende Antwort, vorgeschobene Erklärung.
indonezie:
penjelasan, klarifikasi, keterangan
japane:
説明 [せつめい]
nederlande:
uz-~igo: gebruiksaanwijzing.
pole:
wyjaśnienie
ukraine:
з’ясування, пояснення, очищування

malklara

serĉi 'malklara'
[klar.mal0a]
[klar.mal0a.konfuza]
Konfuza por la okulo, orelo aŭ spirito: malklaraj okuloj [36]; [li] vidante lian palan vizaĝon kaj malklaran rigardon, ekkriis kun timo [37]; malklara fonto [38]; mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon [39]; anstataŭ vino li enverŝis en mian glason ian malagrablan acidaĵon, kaj tiun ĉi malklaran fluidaĵon li devigis min eltrinki DL ; akvaj fluegoj […] malklaraj pro glacio [40]; iliaj oreloj aŭdas malklare [41]; lingvo malklara kaj nedistingebla [42]; la maljunulino […] havis malklaran vidon [43]; de la centro de la urbo flugis malklara bruo, mutigata de la interspaco IK ; la voĉoj en la komenco malklaraj, fariĝis pli kaj pli fortaj, kaj oni povis jam aŭdi ĉiun vorton [44]; la ĉagreno malklarigis la prudenton de la elpelitaj soldatoj [45]; leteroj […] kun sufiĉe malklaraj adresoj FK ; en akvo malklara oni fiŝkaptas facile PrV ; malklarigi rivereton. VD:enigma, hieroglifa, mistera, nebula, nuba
angle:
obscure (adj), unclear (adj) mal~igi: to obscure, confound.
beloruse:
няясны, цьмяны, смутны
ĉeĥe:
kalný, nejasný, nezřetelný, temný
ĉine:
不淸楚 [bùqīngchǔ], 淟 [tiǎn], 浑然 [húnrán], 不明确 [bùmíngquè], 茫 [máng], 黮 [tán], 浑浊 [húnzhuó], 怳 [huǎng], 暧 [ài], 暗昧 [ànmèi]
france:
trouble (adj.), brumeux (embrouillé), confus, embrouillé, flou (adj.), vague (adj.) mal~igi: troubler (rendre trouble), brouiller.
germane:
unklar, trübe
hebree:
מעורפל, עכור, סתום
hispane:
oscuro, turbio, confuso mal~igi: enturbiar, oscurecer, obscurecer, enredar.
hungare:
zavaros, tisztázatlan, érthetetlen
indonezie:
kabur, samar
japane:
濁った [にごった], 曇った [くもった], 不明瞭な [ふめいりょうな], 漠然とした [ばくぜんとした]
katalune:
fosc, brut, difús, misteriós mal~igi: atorrollar, contorbar.
nederlande:
onduidelijk
pole:
niewyraźny, niejasny, mętny, nieczysty, zagmatwany, nieostry (fot.) mal~igi: zaciemniać, zaćmiewać, zakłócać, mącić.
rumane:
confuz
ruse:
неясный, мутный, смутный
slovake:
kalný, nejasný, neostrý (fot.)
svede:
oklar, otydlig
ukraine:
неясний, мутний, невиразний, нечіткий, туманний, незрозумілий

memklara

serĉi 'memklara'
[klar.mem0a]
[klar.mem0a.KOMUNE]
Evidenta, memkomprenebla: kelkaj el tiuj sintagmoj estas memklaraj, aliaj estas iom idiotismaj [46]; se la sekso de persono estas memklara, la in-sufikso superfluas [47]; kial grandskale okazas tia seksa aberacio inter pastroj? la kialo estas memklara, kaj la problemon povas solvi la papo [48].
46. J. Henry: Baza Lecionaro de Tokipono, 2005
47. Vilĉjo Simcock: Angie kaj Bush, Monato, 2006/03, p. 6
48. W. H. Simcock: Kial pastroj ne edziĝu?, Monato, 2007/12, p. 6
angle:
self-evident
beloruse:
відавочны, несумненны, яўны
ĉine:
不言自明 [bùyánzìmíng]
france:
transparent (évident)
germane:
selbsterklärend, offensichtlich, evident
hispane:
evidente, palmario, patente, manifiesto
katalune:
manifest, palmari
pole:
oczywisty

mapklarigo

serĉi 'mapklarigo'
[klar.map0igo]
[klar.map0igo.GEOG]
GEOG Parto de mapo kie estas klarigitaj la uzitaj simboloj kaj la skalo.
france:
légende
indonezie:
legenda (peta)
katalune:
llegenda
pole:
legenda (mapy)

administraj notoj

map~igo : Mankas dua fontindiko.
map~igo : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.