*raŭka
- Sonanta malklare, obtuze, kvazaŭ skrapante: la infano […] vekiĝis tre raŭka kaj kun sufoka tusado FK ; subite granda nigra korvo […] kriis per raŭka voĉo [1]; la anseroj revenis hejmen kaj kriis sian raŭkan krion [2]; „for, for!“ bojis la maljuna ĉenhundo, ĝi estis iom raŭka […] depost la tempo, kiam ĝi ĉesis esti ĉambra hundo [3]; la kapridoj rekonis la lupon per la raŭka voĉo [4]; ellasu min!... ― kriis li per raŭka voĉo, ― ellasu min, mi volas trinki [5]. malglata, malklara, malpura, obtuza2, raspa
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Neĝulo
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La sep kapridoj
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro 14a

- angle:
- hoarse, husky
- beloruse:
- хрыплы, хрыпаты, дзяркаты
- ĉine:
- 嗄 [shà], 嘶哑 [sīyǎ], 嘶啞 [sīyǎ], 沙哑 [shāyǎ], 沙啞 [shāyǎ], 粗哑 [cūyǎ], 粗啞 [cūyǎ], 嘶哑声 [sīyǎshēng], 嘶啞聲 [sīyǎshēng], 乾澀 [gānsè], 干涩 [gānsè], 岔調 [chàdiào], 岔调 [chàdiào]
- france:
- rauque
- germane:
- rau, heiser
- hungare:
- rekedt
- nederlande:
- hees, rauw, schor
- pole:
- chrypliwy, ochrypły, zachrypniety, chrypiący
- portugale:
- rouco
- ruse:
- хриплый, сиплый
- svede:
- hes
- tibete:
- རྩུབ་པོ་
- ukraine:
- хрипкий, хриплий, захриплий, сиплий