*rasp/i
*raspi
(tr)
- Skrapi per multdenteta ilo substancon ne tre malmolan, por ĝin dispecetigi, pulvorigi aŭ flokigi: raspi muskaton, fromaĝon, karoton; mia blua libreto riĉiĝis je recepto pri celeria saŭco […] mia malbela manskribo instrukciis kiel el radiko elraspi bongustaĵon [1]; kokosraspaĵoj [2]; grasigu la internon de la ladskatolo per iom da butero kaj surŝutu la panraspaĵon (vd panero, panerumi) [3]; lia barbo raspis min dum kisoj [4]; (figure) ‘kion vi volas?’ li raspis (diris raŭke), altigante kandelon por nin ekzameni KrM . fajli, mueli, raboti, skrapi, ŝlifi
1.
Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
2. Monato, Walter Klag: Bombo-bankroto, 2013
3. Kuirlibro:Poffert, Vikilibroj
4. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
2. Monato, Walter Klag: Bombo-bankroto, 2013
3. Kuirlibro:Poffert, Vikilibroj
4. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
- angle:
- to grate, rasp
- beloruse:
- церці на тарцы, апрацоўваць рашпілем
- ĉeĥe:
- nastrouhat, rašplovat, strouhat
- ĉine:
- 銼 [cuò], 锉 [cuò]
- france:
- raboter, râper
- germane:
- raspeln kokos~aĵoj: Kokosrapseln. pan~aĵo: Brösel, Semmelmehl, Panniermehl.
- hispane:
- rallar
- hungare:
- reszel pan~aĵo: kenyérmorzsa.
- japane:
- おろし金でおろす [おろしかねでおろす], すりおろす, やすりで削る [やすりでけずる]
- nederlande:
- raspen
- pole:
- piłować tarnikiem, raszplować, trzeć na tarce (kulin.)
- ruse:
- тереть на тёрке, обрабатывать рашпилем
- slovake:
- rašpľovať, strúhať
- ukraine:
- терти на тертці, обробляти рашпілем
raspilo
- Diversforma ilo, esence konsistanta el metala plato kun tranĉaj rondaj elstaraĵoj: raspilo de muskato BdV ; ĉe apuda stando oni vendis novforman specon de raspilo por erigi panon, fromaĝon ktp. KrM . fajlilo, rabotilo, ŝlifilo
5.
Tiesse, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Denti_raspa_e_lima.jpg
- angle:
- grater, file, rasp
- beloruse:
- тарка, рашпіль
- ĉeĥe:
- rašple, struhadlo
- ĉine:
- 銼 [cuò], 锉 [cuò], 擦子 [cāzi]
- france:
- rabot, râpe
- germane:
- Raspel
- hispane:
- rallador
- hungare:
- reszelő, ráspoly
- japane:
- 鬼目やすり [おにめやすり], おろし金 [おろしがね]
- nederlande:
- rasp
- pole:
- tarnik, raszpla, trocinnik, tarka
- ruse:
- тёрка, рашпиль
- slovake:
- rašpľa, strúhadlo
- ukraine:
- тертка, рашпіль, напилок
raspa
- Kiu raspas, kiu estas tre malglata, grata: la vosta naĝilo estas malrekta kun raspa ostoplato [6]; (figure) ni devos iri ankaŭ ĝis la raspa parto de la leĝoj Rsp ; (figure) la kanto de la Blankgorĝa silvio estas rapida kaj raspa (raŭka), kun plendema tono [7]; (figure) raspa (nefluanta kaj nepolurita) stilo. aspra1, kruda1.a
- angle:
- raspy, grating, scratchy
- beloruse:
- шурпаты, каструбаваты, жорсткі
- ĉeĥe:
- drsný, s drsným povrchem
- france:
- raboteux, râpeux, rugueux
- germane:
- rau
- hungare:
- érdes, reszelős
- japane:
- ざらざらした, きめの粗い [きめのあらい], しわがれた, ごつごつした
- nederlande:
- ruw
- pole:
- szorstki
- ruse:
- шершавый
- slovake:
- drapľavý, drsný
administraj notoj
~ilo:
Mankas verkindiko en fonto.