*rasp/i *raspi serĉi 'raspi' [rasp.0i] (tr) Skrapi per multdenteta ilo substancon ne tre malmolan, por ĝin dispecetigi, pulvorigi aŭ flokigi: raspi muskaton, fromaĝon, karoton; mia blua libreto riĉiĝis je recepto pri celeria saŭco […] mia malbela manskribo instrukciis kiel el radiko elraspi bongustaĵon [1]; kokosraspaĵoj [2]; grasigu la internon de la ladskatolo per iom da butero kaj surŝutu la panraspaĵon (vd panero, panerumi) [3]; lia barbo raspis min dum kisoj [4]; (figure) ‘kion vi volas?’ li raspis (diris raŭke), altigante kandelon por nin ekzameni KrM . fajli, mueli, raboti, skrapi, ŝlifi 1. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo2. Monato, Walter Klag: Bombo-bankroto, 20133. Kuirlibro:Poffert, Vikilibroj4. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo angle: to grate, rasp beloruse: церці на тарцы, апрацоўваць рашпілем ĉeĥe: nastrouhat, rašplovat, strouhat ĉine: 銼 [cuò], 锉 [cuò] france: raboter, râper germane: raspeln kokos~aĵoj: Kokosrapseln. pan~aĵo: Brösel, Semmelmehl, Panniermehl. hispane: rallar hungare: reszel pan~aĵo: kenyérmorzsa. japane: おろし金でおろす [おろしかねでおろす], すりおろす, やすりで削る [やすりでけずる] nederlande: raspen pole: piłować tarnikiem, raszplować, trzeć na tarce (kulin.) ruse: тереть на тёрке, обрабатывать рашпилем slovake: rašpľovať, strúhať ukraine: терти на тертці, обробляти рашпілем raspiloserĉi 'raspilo' [rasp.0ilo] Diversforma ilo, esence konsistanta el metala plato kun tranĉaj rondaj elstaraĵoj: raspilo de muskato BdV ; ĉe apuda stando oni vendis novforman specon de raspilo por erigi panon, fromaĝon ktp. KrM . fajlilo, rabotilo, ŝlifilo surfaco de raspilo (maldekstre) kaj fajlilo (dekstre) PD [5] 5. Tiesse, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Denti_raspa_e_lima.jpg angle: grater, file, rasp beloruse: тарка, рашпіль ĉeĥe: rašple, struhadlo ĉine: 銼 [cuò], 锉 [cuò], 擦子 [cāzi] france: rabot, râpe germane: Raspel hispane: rallador hungare: reszelő, ráspoly japane: 鬼目やすり [おにめやすり], おろし金 [おろしがね] nederlande: rasp pole: tarnik, raszpla, trocinnik, tarka ruse: тёрка, рашпиль slovake: rašpľa, strúhadlo ukraine: тертка, рашпіль, напилок raspaserĉi 'raspa' [rasp.0a] Kiu raspas, kiu estas tre malglata, grata: la vosta naĝilo estas malrekta kun raspa ostoplato [6]; (figure) ni devos iri ankaŭ ĝis la raspa parto de la leĝoj Rsp ; (figure) la kanto de la Blankgorĝa silvio estas rapida kaj raspa (raŭka), kun plendema tono [7]; (figure) raspa (nefluanta kaj nepolurita) stilo. aspra1, kruda1.a 6. Vikipedio, Ĉina acipensero7. Vikipedio, Blankgorĝa silvio angle: raspy, grating, scratchy beloruse: шурпаты, каструбаваты, жорсткі ĉeĥe: drsný, s drsným povrchem france: raboteux, râpeux, rugueux germane: rau hungare: érdes, reszelős japane: ざらざらした, きめの粗い [きめのあらい], しわがれた, ごつごつした nederlande: ruw pole: szorstki ruse: шершавый slovake: drapľavý, drsný administraj notoj ~ilo: Mankas verkindiko en fonto.