[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
montranta la instrumenton, aparaton aŭ organon servantan por
plenumi la agon esprimatan de la radiko:
per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo
ni
fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per
sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas
[1];
aglaj flugiloj
[2];
prenu ŝildon kaj armilojn
[3];
ŝia lumilo ne estingiĝas en la nokto
[4].
detruilo,
direktilo,
fajlilo,
gladilo,
haltigilo,
iluminilo,
klakilo,
ludilo,
pesilo,
pezilo,
pendigilo,
pikilo,
riglilo,
ŝprucigilo,
ŝraŭbturnilo,
viŝiloRim.:
Por kelkaj agoj taŭgas pluraj instrumentoj. La korespondaj
il-vortoj montras egale ĉiujn ajn el ili, kaj havas
sekve malprecizan sencon:
manĝilo
povas esti, laŭ Zamenhof, telero, kulero, tranĉilo,
forketo, glaseto aŭ telertuketo;
lumilo
estas torĉo, kandelo, gasbeko aŭ elektra lampo;
pafilo
montras jen karabenon, jen fusilon, jen revolveron, jen pistolon;
militilo
estas ĉio ajn, kio servas por militi, ktp. Estas do ofte necese
anstataŭigi la il-vorton per la propra nomo de la
instrumento.