*ŝpruc/i PV

*ŝpruci

(ntr)
1.
Elĵetiĝi plurdirekten fontane, multgute, mult-ere: ŝia sango ŝprucis sur la muron [1]; la akvo ŝprucas alte super nin [2]; la ŝtalo ekfrapis la fajroŝtonon tiel, ke fajreroj ekŝprucis [3]; purpurruĝaj angiloj, el kiuj ĉe ĉiu moviĝo ŝprucis bluaj fajreroj, ludis malsupre en la akvo [4]; la anasido […] en sia timego enflugis ĝuste en pladon kun lakto, tiel ke la lakto ŝprucis ĉirkaŭen [5]; mi turmentas min tiom, ke al mi preskaŭ la sango elŝprucas el sub la ungoj [6]; malgranda ĝardeno, en [kies] mezo ŝprucis fontano [7]; [li] almetis la torĉon, tuj ŝprucis granda flamo [8]; se malfermi malgrandan kaŝan flankan pordon, en la okulojn ŝprucas la suno Metrop .
2.
(figure) Etendiĝi, ĵetiĝi dise plurdirekten kvazaŭ gutoj, flamoj ks: de ĉiu monteto ŝprucis malhela arbareto de akacioj, sikomoroj kaj tamarindoj [9]; brufermiĝis la pordoj, ŝprucis la ridoj kaj la ĝojaj salutaj ekkrioj [10]; mi estus feliĉa, se […] iom da tiu amemo povus ŝpruci ĝis mia persono [11]; li esperis, ke rebrilo de tiu nobela titolo ŝprucos sur lin [12]; naŭziga kraĉaĵo, kiu ŝprucis sur ŝiajn sentojn kaj malpurigis ŝiajn memorojn [13]; konstante sur min ŝprucas la malbeno [14]! la spriteco […] elŝprucas el li [15].
3.
(evitinde) Ŝprucigi: Sub benko katon mi ekvidis, ⫽ Sur ĝin mi ŝprucis el botelo [16]; balenoj ŝprucis akvon el la truoj de siaj nazoj supren, ke ĝi elrigardis ĉirkaŭe kiel centoj da fontanoj [17]; ŝprucu sur ilin nur unu solan guton de tiu ĉi trinkaĵo [18].
angle:
gush
beloruse:
пырскаць
ĉine:
涌出 [yǒngchū], 湧出 [yǒngchū], 喷 [pēn], 噴 [pēn], 喷射 [pēnshè], 噴射 [pēnshè], 涌现 [yǒngxiàn], 湧現 [yǒngxiàn]
france:
jaillir, surgir
germane:
1. spritzen, sprudeln
hispane:
1. brotar, manar 2. surgir, aparecer
hungare:
fröcsög, fakad, buzog, locsog (pl. víz)
itale:
1. sprizzare, schizzare (sprizzare) 2. sprizzare, errompere
japane:
噴き出る [ふきでる], わき出る [わきでる], ほとばしる, 不意に現れる [ふいにあらわれる], 躍り出る [おどりでる]
nederlande:
spuiten
pole:
bryzgać, chlupać, pryskać, tryskać
portugale:
1. jorrar, esguichar
ruse:
брызгать, бить ключом
taje:
1. พุ่ง, ไหลออก
ukraine:
бризкати, пирскати, бити ключем, сипати (про іскри)

ŝpruc

(sonimito)
Sono de elpremiĝanta fluaĵo: ŝpruc'! plumingo elsaltis el la fingroj de dormema Zbiĉjo [19].
19. A. Rudawcowa, trad. K. Grochocka: Lernojaro komenciĝis, [vidita en 2013]
beloruse:
пырск!
france:
sproutch !
hispane:
¡chof!
pole:
chlap !, prysk !

ŝprucigi

(tr)
Igi ion ŝpruci: fontoj, ŝprucigantaj akvon [20]; duonon de la sango li ŝprucigis sur la altaron [21]; la fonto elŝprucigas el la sama aperturo dolĉan akvon kaj maldolĉan [22]; la ĉeestantaj virinoj ŝprucigis sur ŝin vinagron [23]; (figure) [li] ŝprucigis tiajn alegoriojn kaj kaŝitajn sencojn, ke ŝajnis, ke oni neniam divenos la veron [24]; ŝprucigu fajron kaj morton el viaj okuloj — min amuzas la kolerego de virino [25]; en mia plena malespero mi ŝprucigis al ili la gason, esperante, ke mi povas ilin fuĝigi [26]. VD:aspergi, duŝi, elĵeti, kraĉi, vomi
beloruse:
распырскваць
ĉine:
喷洒 [pēnsǎ], 噴灑 [pēnsǎ], 溅 [jiàn], 濺 [jiàn], 喷射出 [pēnshèchū], 噴射出 [pēnshèchū]
france:
asperger, projeter (un liquide), pulvériser (un liquide)
germane:
verspritzen, sprühen
hispane:
proyectar (un líquido), pulverizar (un líquido)
hungare:
fröccsent, locsol, fakaszt
itale:
spruzzare
japane:
噴出させる [ふんしゅつさせる]
nederlande:
sproeien
pole:
chlapać
portugale:
jorrar
ruse:
разбрызгивать
ukraine:
обприскувати

ŝprucigilo

AGR Ilo aŭ aparato por ŝprucigi likvaĵon: kelke da homoj […] per ŝprucigiloj malsekigis la arbojn [27]; la dio de dormo per sia sorĉa ŝprucigilo aspergis ĉiujn meblojn [28]; ĉie en la ŝipo troviĝas kameraoj, ŝprucigiloj, fum- kaj fajro-detektiloj [29]; kortizonaj naz-ŝprucigiloj [30]; kiam lia ŝprucigilo funkciis tuj, pro troa ekscitiĝo, eĉ antaŭ ol penetri, […] ŝi sciis redoni al li kuraĝon, […] la duan provon ŝi ŝatis: helpante lin sukcesi, ŝi faris el li viron [31]. VD:akvumilo, aspergilo, ajuto, duzo
beloruse:
распырсьнік, пульвэрызатар
france:
aspersoir, brumisateur, pulvérisateur
germane:
Sprüher
hispane:
aspersor, pulverizador
itale:
spruzzatore, irroratore, lancia (spruzzatore)
japane:
噴霧器 [ふんむき], 吹付け器 [ふきつけうつわ]
pole:
nawilżacz, sikawka, spryskiwacz
taje:
เครื่องพ่นยา
ukraine:
поливальниця, поливалка, обприскувач

disŝpruci

(ntr)
Rapide, forte elflui al ĉiuj direktoj: la akvo disŝprucadis sur la korton [32]; ilia sango estos disŝprucigita kiel polvo [33]; la ondoj amase kuris el la profundaĵoj kaj disŝprucis kun ĝemo ĉe la bordoj [34]; ĉiuflanken disŝprucis homa cerbo, torente fluis la sango [35]. VD:eksplodi
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Cefanja 1:17
34. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
35. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo, (tria skizo el la ĉukĉa vivo), 3, La eŭrope edukita homo
beloruse:
распырскваць
france:
gicler
germane:
verspritzen, versprühen
hispane:
manar
itale:
schizzare
japane:
しぶきを散らす [しぶきをちらす]
pole:
rozpryskać się
ukraine:
розбризкувати, розпилювати

enŝprucigi

(tr)
Rapide kaj forte enigi fluaĵon en ion: Duponto, laŭ la konsiloj de la kapitano, enŝprucis sub ĝian haŭton malfortan kvanton da morfina solvaĵo [36]; baterioj vomantaj la kuglaron, [per] akra pinto enŝpruciganta[j] la morton per eta grateto [37]. SIN:injekti
beloruse:
упырскваць
ĉine:
注射 [zhùshè]
france:
injecter
germane:
hineinspritzen
hispane:
inyectar
hungare:
befecskendez
itale:
iniettare
japane:
注入する [ちゅうにゅうする]
nederlande:
inspuiten
pole:
zastrzykiwać
ruse:
впрыскивать, впрыснуть
ukraine:
впорскувати, спринцювати

administraj notoj