Aldoni tradukojn al ReVo:

ekstravaganc/o ZR

ekstravaganco

serĉi 'ekstravaganco'
[ekstra1.0o]
[ekstra1.0o.MOR]
Ago aŭ parolo kontraŭa al la komuna saĝo, strangaĵo: ili volus per io ekbrili, gloriĝi, okupi plej altan lokon en la socio kaj akiri tiamaniere liberecon fari kion ili volas kaj ŝirmi siajn ekstravagancojn per imagata plialteco Marta ; kia ekstravaganco, renkonti vin kune, ho, mia povra Liza, ĉu vi ne povis ĉerpi pli indan viron ol tiun Vik, kiu iniciatis haremojn en la oriento KrM ? jen iuj urbestroj organizas publikan propagandadon de ekstravaganco [1]; la epiteto „verda“ kaj similaj ekstravagancoj komplete malaperis, dum la uzo de „artefarita“ kaj „helpa“, kvankam reduktita, bedaŭrinde ankoraŭ obstinas EfI . VD:lukso, privilegio, snobismo
1. Monato, Atanasije Marjanović: Lasta vorto, 2013
angle:
extravagance
beloruse:
экстравагантнасьць
ĉeĥe:
extravagance, extravagantnost
ĉine:
鋪張 [pūzhāng]
france:
déraison, excentricité (extravagance), extravagance
germane:
Extravaganz, Überspanntheit
hispane:
extravagancia
hungare:
extravagancia, különcködés, hóbort
japane:
非常識な言行 [ひじょうしきなげんこう], 無茶な行為 [むちゃなこうい], 途方もない考え [とほうもないかんがえ]
katalune:
extravagància
pole:
ekstrawagancja, dziwactwo
portugale:
extravagância
ruse:
экстравагантность, причуда
slovake:
podivínstvo, výstrednosť
ukraine:
екстраваґантність, незвичайність, примхливість, вигадливість

ekstravaganca

serĉi 'ekstravaganca'
[ekstra1.0a]
1.
[ekstra1.0a.io]
(io) Kontraŭa al la komuna saĝo, sensence stranga: la avangarda romano Hura!, […] miksas […] elementojn de filozofieca satiro, gajege ekstravaganca farsa satiro, sciencfikcio kaj fantazio Plumamikoj ; periodo, dum kiu oni enkondukis kelkajn ekstravagancaĵojn kaj gaje eksperimentis pri novaj vortoj kaj sufiksoj, estis baldaŭ likvidita per decido, en 1925, kontraŭ tro facilanima enkonduko de neologismoj EeP ; lia kreema spirito elpensis tre diversajn ekstravagancaĵojn […], letero, skribita de li […] la vortoj estas prezentataj en iu dialekta formo de la nederlanda lingvo, sed krome kun apliko de iu – supozeble de li mem elpensita – gramatika strukturo [2]. VD:atentokapta, bizara, ekscentra, eksterordinara
2.
[ekstra1.0a.iu]
(iu) Ekstravagance aganta, faranta ekstravagancojn: [jen] somerdomo de ia ekstravaganca granda sinjoro, […] eksterordinare preciza, perfekta, solida kaj atestanta pri alta kulturo VaK ; ĉion ŝi volus aksigi ĉirkaŭ si, ĉiam ŝi strebas altiradi atenton al sia ekstravaganca memo SkandalJozef ; ke temis pri ekstravaganculo, kiel cetere preskaŭ ĉiuj artistoj, estas delonge konate […] sed neniu […] imagis, ke [li] tapetos la murojn de la urbeto per centoj da larmeltiraj nekrologoj [3]. VD:ekscentra, freneza, malmodesta, malprudenta
angle:
extravagant
beloruse:
экстравагантны
ĉeĥe:
extravagantní, výstřední
ĉine:
[chǐ], 大手笔 [dàshǒubǐ], 靡 [mǐ], 忕 [tài]
france:
déraisonnable, excentrique (extravagant), extravagant
germane:
extravagant, verstiegen, abgehoben, übergeschnappt
hebree:
בזבזני
hungare:
extravagáns, különc, hóbortos
japane:
常軌を逸した [じょうきをいっした], 突飛な [とっぴな], 無茶な [むちゃな]
katalune:
extravagant
pole:
ekstrawagancki, dziwaczny, cudaczny
ruse:
экстравагантный, причудливый
slovake:
extravagantný, výstredný
ukraine:
екстраваґантний, незвичайний, вигадливий, чудернацький

ekstravaganci

serĉi 'ekstravaganci'
[ekstra1.0i]
(ntr)
[ekstra1.0i.iu]
Ekstravagance konduti: oni devas esti tre atenta kaj ne tro ekstravaganci […sed] ŝi konstatis, ke tute certe la pasantoj ne vidas la flugantinon, neniu levis la kapon MkM . VD:dandi, snobi, paradi2, pavi2
beloruse:
быць экстравагантным
ĉeĥe:
chovat se výstředně, tropit, vyvádět
france:
déraisonner, extravaguer
germane:
sich extravagant benehmen, verstiegen sein, überspannt handeln, überschnappen
hebree:
לבזבז
hungare:
extravagáns, különcködik, hóbortos
japane:
無茶をする [むちゃをする], 常軌を逸する [じょうきをいっする]
katalune:
extravagar
pole:
zachowywać się ekstrawagancko, zachowywać się dziwacznie
ruse:
вести себя экстравагантно
slovake:
podivne, výstredne sa správať
ukraine:
поводитися екстраваґантно, незвичайно, усупереч загальноприйнятим звичаям, правилам, нормі, моді

administraj notoj