*pav/o

*pavo

1.
ZOO Genro el familio fazanedoj (Pavo), kun granda belkolora ventumilforme etendebla vosto kovrita per brilaj okulformaj makuloj: ŝiparo, alportante oron, arĝenton, eburon, simiojn, kaj pavojn [1]; apude staris amaso da pavoj kun etenditaj radiantaj vostoj [2]; kolorriĉa kiel vosto de pavo [3]; pelis pavon, falis kavon PrV ; la instruistino ĉirkaŭpaŝetis kiel pavo inter la laboristoj [4].
2.
(figure) Malmodestulo, parademulo.
angle:
1. peacock
beloruse:
паўлін
bretone:
1. paun 2. brager
ĉeĥe:
páv
ĉine:
1. 孔雀 [kǒngquè]
france:
1. paon
germane:
1. Pfau 2. Angeber, Snob, Schnösel
hispane:
1. pavo real
hungare:
páváskodó 1. páva
indonezie:
1. merak
latinece:
1. Pavo
nederlande:
1. pauw
perse:
1. طاووس
pole:
1. paw
portugale:
pavão
rumane:
1. păun
ruse:
павлин, пава
slovake:
páv
svede:
1. påfågel

Pavo [5] (Pav)

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Pavo): NGC 6398 estas galaksio en konstelacio Pavo [6].
5. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
6. Vikipedio, NGC 6398
angle:
Pavo
beloruse:
Паўлін, Пава (сузор’е)
ĉine:
孔雀座 [Kǒngquèzuò]
france:
Paon (constellation)
germane:
Pfau (Sternbild)
japane:
クジャク, 見えっ張り [みえっぱり], 気取り屋 [きどりや]
latinece:
Pavo
pole:
Paw (gwiazdozbiór)
rumane:
Păunul (constelație)
tibete:
རྨ་བྱ་
ukraine:
пава, павич

pavi

(ntr)
1.
(pri pavo) Marŝi digne, eletendante sian voston.
2.
(figure) Malmodeste paradi, brustoŝveli, fanfaroni: en kortega vest' li pavis, ledajn ŝuojn li surhavis [7]; kiu opinias sin neerarema, tiu pavas, kvazaŭ li estus la egalulo de Dio [8]; se l' viro duan amatinon havas […] ŝi en ekster' ŝajnigas tre angori, sed en la koro pluas bonhumori, kvankam la viro pri l' alia pavas [9]. ofte dum kongresa teatro-vespero oni pavas per tradukita, nacia dramo anstataŭ per indiĝena, vere internacia kaj esperanta originalaĵo [10]. SIN:pavumi
7. Anonimulo el la 14a jarcento, trad. M. Lukáš: Ĉeĥa kaj slovaka antologio, Unua Parto, Stalisto kaj Studento
8. La Libro de la Spiritoj: Allan Kardec, trad. L. C. Porto Carreiro Neto
9. Monato, Carlo Minnaja: Mezepokaj sekret(igit)aj sonetoj
10. Monato, Paul Gubbins: Eternaj demandoj el rubkamiono
angle:
2. strut, swagger
bretone:
rodal 2. bragal
ĉeĥe:
blýskat se, být hrdý přehnaně, chlubit se, honosit se
ĉine:
2. 大搖大擺 [dàyáodàbǎi], 大摇大摆 [dàyáodàbǎi], 昂首闊步 [ángshǒukuòbù], 昂首阔步 [ángshǒukuòbù]
france:
1. faire la roue 2. se pavaner
germane:
1. ein Rad schlagen (Pfau) 2. sich spreizen (wie ein Pfau)
hispane:
pavonear(se)
hungare:
páváskodik
indonezie:
2. menyombongkan (diri)
japane:
尾羽を広げる [おはねをひろげる], 気取って歩く [きどってあるく]
nederlande:
pronken
perse:
1. چتر زدن (طاووس) 2. خرامیدن
pole:
1. rozkładać ogon 2. paradować, puszyć się, chodzić jak paw, popisywać się
rumane:
1. împușcă coada 2. demonstrație, parada, mergând ca un păun, se dă mare
slovake:
rozprestrieť páví chvost
ukraine:
ходити, як пава, ходити з поважним, пихатим виглядом

pavumi

(ntr)
Pavi2: ŝi klopodas pavumi sinjorinece [11].
11. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
angle:
strut, swagger
bretone:
bragal
france:
se pavaner
indonezie:
menyombongkan (diri)
perse:
خرامیدن
pole:
paradować, puszyć się, chodzić jak paw, popisywać się
rumane:
demonstrație, parada, mergând ca un păun, se dă mare

administraj notoj

~umi: Mankas dua fontindiko.