*privilegio
- Aparta rajto aŭ favoro, koncesiita al iu ekster la komuna rajto: materialaj privilegioj [1]; mi senigas min nun je ĉiaj personaj privilegioj [2]; skribi kion oni pensas, tio estas privilegio de la homo [3]; junaj homoj […] ŝajnis al ŝi estaĵoj posedantaj privilegiojn […] kaj feliĉon de duondioj Marta ; ĉu tiu ĉi libro estas presita je via propra kalkulo, ĉu vi jam vendis al iu libristo la privilegion [4]? havi la privilegion libere paroli kun ŝi [5]; ni estas tre dankemaj pro la privilegio kiun vi faris al ni, permesinte viziton [6]; mi misuzis la privilegiojn de la partia funkciulino Metrop ; nova jaro! […] nun ni certe denove ricevos niajn privilegiojn kaj krom tio kompenson pro la kruela vintro [7]. avantaĝo, koncesio, monopolo, prerogativo, prioritato
1.
L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
2. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
3. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXV
4. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXII
5. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
6. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 7
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro

- angle:
- privilege, special advantage, favor
- beloruse:
- прывілей
- ĉeĥe:
- privilegium, privilej, privilégie, výsada
- ĉine:
- 特权 [tèquán], 特權 [tèquán], 殊榮 [shūróng], 殊荣 [shūróng]
- france:
- privilège
- germane:
- Privileg, Vorrecht, Sonderrecht
- greke:
- προνόμιο
- hispane:
- privilegio
- hungare:
- előjog, kiváltság, privilégium
- japane:
- 特権 [とっけん], 特典 [とくてん], 恩典 [おんてん]
- nederlande:
- privilege, voorrecht
- pole:
- przywilej
- portugale:
- privilégio
- rumane:
- privilegiu
- ruse:
- привилегия
- slovake:
- výsada
- ukraine:
- привілей, перевага, пільга
privilegia
- Koncedita per privilegio: Vilfrido eniris la parkosimilan ĝardenon […]o tra pordeto, kiu donis privilegian eniron [8]; la privilegia pozicio de la franca estis […] establita per longa uzado en la diplomatia praktiko [9]; problemon kreas viroj, kiuj deziras konservi sian privilegian pozicion [10]; surbaze de privilegiaj kondiĉoj ekestis, sen multe da laboro, peno kaj mono, nova klaso de riĉuloj [11]; Sud-Afriko iĝas la privilegia partnero en la sud-suda kunlaboro [12].
8.
H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XI
9. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
10. Monato, Renée Triolle: Inter Oriento kaj Okcidento, 2005
11. Monato, Zlatko Hinšt: Kiel oni (trans)vivas en Kroatio, 2007
12. Monato, Serge-Benjamin Zandandu: Sud-suda kunlaboro, 2004

- прывілейны, прывілеяваны
- germane:
- bevorzugt, privilegiert
- japane:
- 特権の [とっけんの], 特権を有する [とっけんをゆうする]
privilegii
(tr)
- Koncesii privilegion al iu, favori: ĝis kiam vi juĝos maljuste kaj privilegios la malvirtuloj[n] [13]? vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn [14]; ĉi tiun pordegon ne povis trapasi la kamparanoj, sed nur la riĉaj burĝoj kaj la privilegiataj klasoj [15]; en la nuna epoko la internacia rilatado ne plu estas monopolo de pugno da privilegiitoj, sed rajto de la amasoj [16]; socio pli kaj pli dividita inter havuloj kaj nehavuloj, pri privilegiitoj kaj neprivilegiitoj [17]; ja superregas la angla, kiu sen jura bazo privilegias la angle[ ]parolantajn ŝtatojn [18]. koncedi, rajtigi
13.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 82:2
14. La Nova Testamento, La agoj 10:34
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
16. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
17. Monato, Paul Gubbins: Laŭdu lernejanojn!, 2012
18. Monato, Zlatko Tišljar: Helpi financi edukadon por eŭropa konscio, 2007

- confer privilege, show favor
- beloruse:
- даць прывілей ~ataj klasoj: прывілеяваны.
- ĉeĥe:
- nadržovat někomu, privilegovat někoho
- france:
- privilégier
- germane:
- privilegieren, ein Sonderrecht einräumen ~ito: Privilegierter.
- hispane:
- privilegiar
- hungare:
- kiváltságban részesít, privilegizál ~ataj klasoj: kiváltságos.
- japane:
- 特権を与える [とっけんをあたえる], 特典を与える [とくてんをあたえる]
- nederlande:
- bevoorrechten
- pole:
- uprzywilejować, nadawać przywileje
- rumane:
- privilegiu, acorda privilegii
- ruse:
- давать привилегии ~ataj klasoj: привилегированный.
- slovake:
- privilegovať niekoho
- ukraine:
- давати привілеї, надавати перевагу, пільгу