prioritato
- 1.
- Unua en laŭgraveca vicordo de farendaĵoj; rajto pli forta ol tiu de aliaj: ekde nun ricevos prioritaton (neglektata) en-, ne ekster-landa politiko [1]; milita taglibro de Paul Gubbins havas prioritaton kaj tiel eble forrabas spacon, kiu estus je dispono por artikolo pri lingvo de eta etno [2]; idiota kutimo kaj regulo estas tiu pri la „prioritato”: se oni hazarde malkovras en la arĥivoj nomon pli antikvan, ol tiu kiu ĝis nun estas uzata, tiu ĉi lasta devas malaperi kaj cedi lokon al la antikvulo [3]; Esperanton mi bedaŭrinde ankoraŭ ne regas, sed tio estas unu el miaj lingvaj prioritatoj en proksima estonteco [4]; ni estas toleremaj rilate ajnan seksan inklinon, tamen ni donas prioritaton al tradiciaj familioj kaj strebas propagandi familiajn valorojn [5]; tio […] donis al li la rajton ne disiĝi de la menciita muro, por cedi prioritaton al iu ajn [6]. prefero
- 2.
- Grado en laŭgraveca vicordo: la redakcia sekretario sidas antaŭ amaso da artikoloj kun prioritato 1, sed […] ne por ĉiuj estas loko en la aktuala numero [7]; prioritato: 2 [8]; prioritato: 3 [9].
1.
Monato, Paul GUBBINS: Taglibro de l'
milito ... el la lando de Ŝekspiro
2. Monato, Stefan Maul: Ŝtopiĝo
3. Monato, Manuel Halvelik: Atentinda solvo por kompleksega problemo
4. Monato, Zlatko Tišljar: Helpi financi edukadon por eŭropa konscio
5. Monato, last: Nek publikaj, nek sekuraj
6. A. Manzoni, B. Cadei: La Gefianĉoj, FEI, 2006
7. Monato, Stefan Maul: Prioritato 1
8. Rafaela Urueña: Vojoj al la sankta urbo, Monato, 2000/03, p. 24
9. LAST: Vilni-plus, Monato, 2000/09, p. 214
2. Monato, Stefan Maul: Ŝtopiĝo
3. Monato, Manuel Halvelik: Atentinda solvo por kompleksega problemo
4. Monato, Zlatko Tišljar: Helpi financi edukadon por eŭropa konscio
5. Monato, last: Nek publikaj, nek sekuraj
6. A. Manzoni, B. Cadei: La Gefianĉoj, FEI, 2006
7. Monato, Stefan Maul: Prioritato 1
8. Rafaela Urueña: Vojoj al la sankta urbo, Monato, 2000/03, p. 24
9. LAST: Vilni-plus, Monato, 2000/09, p. 214
- angle:
- priority
- beloruse:
- прыярытэт, перавага
- ĉeĥe:
- priorita, přednost, přednostní právo
- ĉine:
- 优先 [yōuxiān], 優先 [yōuxiān], 先河 [xiānhé], 优先权 [yōuxiānquán], 優先權 [yōuxiānquán], 偏好 [piānhào], 优先级 [yōuxiānjí], 優先級 [yōuxiānjí], 首要任务 [shǒuyàorènwù], 首要任務 [shǒuyàorènwù]
- france:
- préséance, priorité
- germane:
- Priorität, Vorrang 2. Wichtigkeit
- japane:
- 優先権 [ゆうせんけん], 優先事項 [ゆうせんじこう]
- nederlande:
- voorrang, prioriteit
- pole:
- priorytet, uprzywilejowanie
- portugale:
- prioridade
- slovake:
- prednosť, priorita
- svede:
- prioritet
- ukraine:
- пріоритет, першість, старшинство
prioritata
- Unue konsiderenda, unue farenda: prioritataj taskoj [10]; per la enspezoj oni unue repagas la prioritatajn kreditorojn: impostojn, socian asekuron, dungitojn [11]; la prioritata atento estis direktita al la ekonomiaj avantaĝoj de la internacia kunlaboro [12]; vole nevole, la lernado de la angla kondukas al prioritata intereso pri la nord-amerika kulturo kaj ideologio [13].
10.
R. Corsetti, Lee C.-Y.:
Kampanjo 2000, Esperanto, jaro 1997a, numero 1091a (4a)
11. Roland Rotsaert: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis, Monato, 2001/02, p. 8
12. Monato, Ivo Durwael: Bukedo de popolarto
13. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo
11. Roland Rotsaert: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis, Monato, 2001/02, p. 8
12. Monato, Ivo Durwael: Bukedo de popolarto
13. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo
- beloruse:
- прыярытэтны
- ĉine:
- 着紧 [zháojǐn], 著緊 [zháojǐn], 佔首要地位 [zhànshǒuyàodìwèi], 占首要地位 [zhànshǒuyàodìwèi], 前沿阵地 [qiányánzhèndì], 前沿陣地 [qiányánzhèndì], 特別重要 [tèbiézhòngyào], 特别重要 [tèbiézhòngyào]
- france:
- prioritaire
- germane:
- vorrangig
- nederlande:
- voorrangs-, prioritair (bn.)
- pole:
- priorytetowy
- portugale:
- prioritário
prioritate
- Kun antaŭrajto, kun pleja graveco: li instruu prioritate la turkajn lingvon kaj skribon [14]; se homoj daŭre sin ĵetas de sur klifo, ne indas prioritate okupiĝi pri la kadavroj [15].
14.
Monato, Andreas Künzli: Atentinda
memuaro
15. Monato, Paul Gubbins: Facilas priskribi, malfacilas preskribi
15. Monato, Paul Gubbins: Facilas priskribi, malfacilas preskribi
- beloruse:
- прыярытэтна
- ĉeĥe:
- přednostně
- ĉine:
- 着紧 [zháojǐn], 著緊 [zháojǐn], 率先 [shuàixiān]
- france:
- prioritairement
- germane:
- vorrangig, zuerst
- nederlande:
- met voorrang, prioritair (bw.)
- pole:
- priorytetowo
- slovake:
- prednostne
prioritati
- 1.
-
(ntr)
Esti plej grava, prioritata: prioritatas la riparado de la difektita medio [16]; inter 31 tekstoj prioritatas 11 [17]; por burundanoj prioritatis paco, sekureco, libereco, justeco kaj demokratio [18]. - 2.
-
(tr)
Difini kiel plej grava; prioritatigi: oni […] prioritatu la tradukon de ĉiuj gravaj dokumentoj al tiuj lingvoj [19].
16.
Federacio de Eŭropaj Verdaj Partioj:
Politikaj Gvidlinioj, Ekologio, 1993
17. Monato, Renée Triolle (Reprezentanto de UEA ĉe Unesko): Novaj ideoj ĉe la ideo-laboratorio
18. Monato, Sabiyumva Jérémie/pg: Kie sukero iĝas oro
19. -: UN deklaras 2008 internacia jaro de lingvoj, pdf.iompostiom.net, 2007-05, numero 10a
17. Monato, Renée Triolle (Reprezentanto de UEA ĉe Unesko): Novaj ideoj ĉe la ideo-laboratorio
18. Monato, Sabiyumva Jérémie/pg: Kie sukero iĝas oro
19. -: UN deklaras 2008 internacia jaro de lingvoj, pdf.iompostiom.net, 2007-05, numero 10a
- beloruse:
- мець прыярытэт
- france:
- 1. être prioritaire
- germane:
- 1. Vorrang haben
- nederlande:
- voorrang hebben
- pole:
- ustanawianie priorytetów
- portugale:
- 1. ser prioritário
prioritatigi
(tr)
- Elekti kiel unue atentindan, farendan: ĉu unue certigi militan venkon kontraŭ la reakciularo aŭ prioritatigi la revolucion? [20]; [ili] ne agas en ĉi tiuj kampoj pro la neceso prioritatigi kaj pro la konsidero, ke aliaj neregistaraj organizaĵoj jam aktivas specife en tiuj kampoj [21]; la hispanaj investoj por disvolvado ĉiam prioritatigis Sud-Amerikon, anstataŭ la najbarajn sudajn landojn [22]. preferi
20.
V. Markov:
La hispana intercivitana milito..., La Sago, 2006-12, numero 31a
21. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio
22. Monato, Hektor Alos i Font: Eŭropo plialtigas sian drataron
21. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio
22. Monato, Hektor Alos i Font: Eŭropo plialtigas sian drataron
- angle:
- prioritise
- beloruse:
- аддаваць прыярытэт
- france:
- prioriser
- germane:
- mit höchster Priorität behandeln, den Vorrang geben
- nederlande:
- voorrang geven
- pole:
- priorytetyzować, uprzywilejować
- portugale:
- dar prioridade, priorizar
- svede:
- prioritera