*privilegi/o UV *privilegio serĉi 'privilegio' [privil.0o] [privil.0o.JUR] Aparta rajto aŭ favoro, koncesiita al iu ekster la komuna rajto: materialaj privilegioj [1]; mi senigas min nun je ĉiaj personaj privilegioj [2]; skribi kion oni pensas, tio estas privilegio de la homo [3]; junaj homoj […] ŝajnis al ŝi estaĵoj posedantaj privilegiojn […] kaj feliĉon de duondioj Marta ; ĉu tiu ĉi libro estas presita je via propra kalkulo, ĉu vi jam vendis al iu libristo la privilegion [4]? havi la privilegion libere paroli kun ŝi [5]; ni estas tre dankemaj pro la privilegio kiun vi faris al ni, permesinte viziton [6]; mi misuzis la privilegiojn de la partia funkciulino Metrop ; nova jaro! […] nun ni certe denove ricevos niajn privilegiojn kaj krom tio kompenson pro la kruela vintro [7]. avantaĝo, koncesio, monopolo, prerogativo, prioritato 1. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia2. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia3. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXV4. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXII5. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua6. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 77. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro angle: privilege, special advantage, favor beloruse: прывілей ĉeĥe: privilegium, privilej, privilégie, výsada ĉine: 特权 [tèquán], 特權 [tèquán], 殊榮 [shūróng], 殊荣 [shūróng] france: privilège germane: Privileg, Vorrecht, Sonderrecht greke: προνόμιο hispane: privilegio hungare: előjog, kiváltság, privilégium japane: 特権 [とっけん], 特典 [とくてん], 恩典 [おんてん] katalune: privilegi nederlande: privilege, voorrecht pole: przywilej portugale: privilégio rumane: privilegiu ruse: привилегия slovake: výsada ukraine: привілей, перевага, пільга privilegia serĉi 'privilegia' [privil.0a] Koncedita per privilegio: Vilfrido eniris la parkosimilan ĝardenon […]o tra pordeto, kiu donis privilegian eniron [8]; la privilegia pozicio de la franca estis […] establita per longa uzado en la diplomatia praktiko [9]; problemon kreas viroj, kiuj deziras konservi sian privilegian pozicion [10]; surbaze de privilegiaj kondiĉoj ekestis, sen multe da laboro, peno kaj mono, nova klaso de riĉuloj [11]; Sud-Afriko iĝas la privilegia partnero en la sud-suda kunlaboro [12]. 8. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XI9. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto10. Monato, Renée Triolle: Inter Oriento kaj Okcidento, 200511. Monato, Zlatko Hinšt: Kiel oni (trans)vivas en Kroatio, 200712. Monato, Serge-Benjamin Zandandu: Sud-suda kunlaboro, 2004 beloruse: прывілейны, прывілеяваны germane: bevorzugt, privilegiert japane: 特権の [とっけんの], 特権を有する [とっけんをゆうする] katalune: privilegiat, preferent privilegiiserĉi 'privilegii' [privil.0i] (tr) [privil.0i.JUR] Koncesii privilegion al iu, favori: ĝis kiam vi juĝos maljuste kaj privilegios la malvirtuloj[n] [13]? vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn [14]; ĉi tiun pordegon ne povis trapasi la kamparanoj, sed nur la riĉaj burĝoj kaj la privilegiataj klasoj [15]; en la nuna epoko la internacia rilatado ne plu estas monopolo de pugno da privilegiitoj, sed rajto de la amasoj [16]; socio pli kaj pli dividita inter havuloj kaj nehavuloj, pri privilegiitoj kaj neprivilegiitoj [17]; ja superregas la angla, kiu sen jura bazo privilegias la angle[ ]parolantajn ŝtatojn [18]. koncedi, rajtigi 13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 82:214. La Nova Testamento, La agoj 10:3415. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII16. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto17. Monato, Paul Gubbins: Laŭdu lernejanojn!, 201218. Monato, Zlatko Tišljar: Helpi financi edukadon por eŭropa konscio, 2007 angle: confer privilege, show favor beloruse: даць прывілей ~ataj klasoj: прывілеяваны. ĉeĥe: nadržovat někomu, privilegovat někoho france: privilégier germane: privilegieren, ein Sonderrecht einräumen ~ito: Privilegierter. hispane: privilegiar hungare: kiváltságban részesít, privilegizál ~ataj klasoj: kiváltságos. japane: 特権を与える [とっけんをあたえる], 特典を与える [とくてんをあたえる] katalune: privilegiar nederlande: bevoorrechten pole: uprzywilejować, nadawać przywileje rumane: privilegiu, acorda privilegii ruse: давать привилегии ~ataj klasoj: привилегированный. slovake: privilegovať niekoho ukraine: давати привілеї, надавати перевагу, пільгу administraj notoj