bizara
- Stranga, ŝajne absurda, nekohere aŭ neharmonie impresa: la mondo neniam konis pli bizaran arkitekturon [1]. bizara miksaĵo de fiasko kaj festo [2]; kvankam […] iom bizara, rakontado de tiaj timigaj memoroj kaj tradiciaĵoj estis populara distraĵo [3]; la bizara ago de la juĝisto povas […] doni la impreson, ke oni intencas inkludi en la ĵurio nur simpatiantojn de la akuzito [4]; kvar komplete tradukitaj tabulotekstoj malkovras bizarajn detalojn pri moroj kaj seksritoj […] ĉe la kultvilaĝo Orongo [5]; ekscentra
1.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 25a, p. 263a
2. Paul Gubbins: Politiko elreligita, Monato, 2001/02, p. 6
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Bram Stoker, kreinto de Dracula, 2005
4. IRL: Lando de malsanktuloj, Monato, 2000/04, p. 10
5. Rudiger Hauger: Deĉifrado de la paskinsula skribo, Monato, 2001/02, p. 23
2. Paul Gubbins: Politiko elreligita, Monato, 2001/02, p. 6
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Bram Stoker, kreinto de Dracula, 2005
4. IRL: Lando de malsanktuloj, Monato, 2000/04, p. 10
5. Rudiger Hauger: Deĉifrado de la paskinsula skribo, Monato, 2001/02, p. 23
- angle:
- bizarre, eccentric, odd, strange
- beloruse:
- дзіўны
- bulgare:
- странен
- ĉeĥe:
- bizarní, podivný, podivínský, roztodivný
- france:
- bizarre
- germane:
- bizarr, skurril
- hebree:
- מוּזָר
- hispane:
- raro, inusual
- katalune:
- estrafolari, rar
- pole:
- cudaczny, dziwaczny
- ruse:
- причудливый, диковинный, странный, своеобразный
- slovake:
- podivný
- ukraine:
- чудний, дивний, чудернацький, химерний, своєрідний
bizari
(ntr)
- Aspekti, konduti eksterkutime: ŝi denove kritikos, ke mi bizaras [6].
6.
Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 63a, p.
369a
- angle:
- be bizarre
- beloruse:
- дзіўна выглядаць, дзіўна паводзіць сябе
- france:
- sortir de l'ordinaire
- germane:
- sich bizarr verhalten
- hispane:
- ser inusual
- katalune:
- ser estrafolari
- pole:
- cudować, wydziwiać
- ruse:
- странно вести себя, чудить