al/o aloserĉi 'alo' [al1.0o] [al1.0o.objekto] Objekto forme (sed ne funkcie) iom simila al birda flugilo: sekaj abioj denspremiĝis unu al la alia, ĉirkaŭprenante sin per la branĉoj kaj malalten mallevinte siajn alojn Metrop . Kaj specife: a)[al1.0o.ANA] ĉiu ekstrema flanka parto de la nazo. lobonazalo b)[al1.0o.helica] ĉiu flugilforma peco de rotoro: en la aero komencas io zumi, ie sub la suno mem briletas arĝenta alo kaj sur niajn kapojn ŝutiĝas pluvo de agitfolioj Metrop ; la aloj de mueliloj ŝajnis gigantaj brakoj DKM . padelo c)[al1.0o.ARKI] ĉiu ekstrema flanko de konstruaĵo, pordego ks: Poncio Pilato, la prokuratoro de Judujo, […] eliris en la portikon inter la du aloj de la palaco de Herodo MkM ; la geknaboj larĝe malfermis la du alojn de la malhela ĉambro kaj la etere delikata Luĉia […] kun sia bonodora kafo enpaŝis KKr ; oni elprenis eksplod-tubegon […], fiksis ĝin al la kverka pordego kaj kun surdiga tondro detruis ties ŝtalplatajn alojn [1]. transepto d)[al1.0o.POL] ĉiu ekstrema flanko de armeo aŭ partio: oni ne povis eviti skismon, kiam la porsoveta alo (SEU) forlasis SAT DanĝLng ; la respublikisma partio, rigardata kiel politika alo de la Irlanda Respublikisma Armeo, kaj la sola tutinsula partio, gajnis ses [deputitojn] [2]; nun necesis igi la partion akceptinda […] per forigo de la plej „bruna“ alo [3]. e)[al1.0o.sxaka] vertikala duono de la ŝaktabulo. Rim.: Laŭ BL: Prefere diru flugilo, flankulo; (piedpilkludanto en unu flanko) prefere diru flankludanto; (ĉiu el la lamenoj de helico) prefere diru padelo; (en la kazo de floroj kaj fruktoj) prefere diru folio. al1. Jozefo Horvath: Győr aŭ kie ekkokerikis ventokoko, Monato, 2002/08, p. 222. Garbhan MacAoidh: Irlando ― Ili fruktis kaj multiĝis, Monato, 2002/07, p. 143. Baard Hekland: Triumfas tedulo, Monato, 2001/11, p. 6 angle: 1.a nostril 1.c wing 1.d branch 1.e wing beloruse: крыло, лопасьць bulgare: крило 1.a ноздра ĉeĥe: křídlo (domu| chrámu| letadla) france: aile germane: Flügel 1.a Nasenflügel 1.b Schaufelblatt, Flügel (Rotor) 1.c Seitenflügel, Flügel (Tür) 1.d Flügel (Politik, Armee) 1.e Flügel (Schachbrett) hispane: 1.c ala itale: ala 1.a pinna (del naso) 1.b estremità 1.c ala, braccio (arch.) 1.d ala 1.e ala (scacchi), fianco (scacchi), lato (scacchi) japane: 翼 [つばさ], 羽根 [はね], 鼻翼 [びよく], 小鼻 [こばな] katalune: ala 1.a ala del nas 1.b pala, paleta 1.c ala (constr.) 1.d flanc (mil.) nederlande: vleugel 1.a neusvleugel portugale: 1.a aba 1.b pá 1.c ala 1.d ala ruse: крыло 1.b лопасть slovake: krídlo ukraine: крило (літака) administraj notoj pri ~o: PV markis la vorton kiel Zamenhofan, en PIV1 tiu atribuo malaperis.