lobo
- Rondforma elstara parto de iu organo: ŝiaj oreloj ne estis de la sama grandeco: unu estis granda, kun longega lobo, kaj la alia estis eta, kaj preskaŭ sen lobo [1]; ambaŭ loboj de nazo (alo); sur la kranioj de la java homo estas rimarkeblaj komencaj strukturoj de la tempiaj kaj fruntaj loboj, kiuj respondas al la cerbaj partoj de la parolo [2]; la lobo de hepato.
1.
D. K. Jordan: La Reĝidino Mal, La
Fabeloj de Jordan, [vidita en 2006-05-24]
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
- angle:
- lobe
- beloruse:
- доля (воргана)
- ĉeĥe:
- lalok
- ĉine:
- 耳垂 [ěrchuí], 脑叶 [nǎoyè], 腦葉 [nǎoyè]
- france:
- lobe
- germane:
- Lappen, Flügel, Lobus
- greke:
- λοβός
- hispane:
- lóbulo
- hungare:
- lebeny, cimpa
- japane:
- 葉 [よう], 裂片 [れっぺん]
- katalune:
- lòbul
- nederlande:
- lob, lel
- pole:
- płat
- portugale:
- lobo (ó)
- rumane:
- bucată
- ruse:
- доля (органа)
- slovake:
- lalok
- ukraine:
- частка (якого-н. органу)
orellobo
- Lobo, kiu konsistigas la malsupran parton de ekstera homa orelo: li vidis la helajn harojn, la orellobojn kaj la detalojn de la vizaĝo [3]; [li] ektiris la orellobon de iu infano [4]; li sentis, ke ŝia mano transpasis al lia orelo kaj du fingroj karesis lian belan orellobon [5].
3.
Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
5. Mo Yan, trad. Vejdo: Travidebla Ruĝa Rafano, 2012
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
5. Mo Yan, trad. Vejdo: Travidebla Ruĝa Rafano, 2012
- beloruse:
- мочка (анат.), блінок (анат.)
- ĉine:
- 耳垂 [ěrchuí]
- france:
- lobe de l'oreille
- germane:
- Ohrläppchen
- japane:
- 耳たぶ [みみたぶ]
- pole:
- płatek uszny
trilobulo
- Antikva besto kun tri laŭlongaj lobaj partoj kaj multaj transversaj segmentoj, abunde trovebla inter paleozoikaj fosilioj; el multaspecia klaso de artikuloj (Trilobita): mi ne povas dubi ke ĉiuj Siluriaj trilobuloj devenis de unu krustulo, kiu certe vivis longe antaŭ Silurio [6].
6.
Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 10a
- beloruse:
- трылябіт, трохлобнік
- ĉeĥe:
- trilobit
- ĉine:
- 三叶虫 [sānyèchóng], 三葉蟲 [sānyèchóng]
- france:
- trilobite
- germane:
- Trilobit
- japane:
- 三葉虫 [さんようちゅう]
- latinece:
- Trilobita
- pole:
- trylobit
- rumane:
- trilobita
- slovake:
- trilobit