nazalo
- 1.
- Nazsono: la verko ja postulas regon de ampleksa vort-trezoro […] troveblas lingvaj juveletoj, kiaj […] „tutrutine nazalnazas” [1].
- 2.
- Naza konsonanto: bilabiala nazalo […] estas [prononcata] per ambaŭ lipoj, [dum] aero eliras tra la nazo [2].
Rim.:
Kvankam la plej multaj homoj kaj esperantaj vortaroj opinias,
ke ekzistas vokaloj, kiuj estas nazaloj (kiel ekzemple la
francaj
vokaloj skribitaj per an, in, un, on), tio ne estas la kazo.
Vokaloj ― laŭ la difino de nazaloj ― povas neniam esti nazaloj.
Ili povas esti nur nazaligitaj aŭ nazalecaj, kio signifas,
ke ekzistas nur kroma prononcado per la nazo.
Kontraste al tio, nazalo estas komplete prononcata per la nazo.
[UF]
- angle:
- 2. nasal consonant
- beloruse:
- насавы гук
- ĉeĥe:
- nazála, nosovka, nosovky
- france:
- 1. nasale (consonne ou voyelle)
- germane:
- Nasal
- hispane:
- nasal
- hungare:
- orrhang, nazális
- japane:
- 鼻音 [びおん]
- katalune:
- nasal (fon.)
- nederlande:
- neusklank
- perse:
- همخوان خیشومی
- pole:
- spółgłoska nosowa
- portugale:
- 2. nasal (consoante)
- rumane:
- consoană nazală
- slovake:
- nosová kosť
- ukraine:
- носовий звук
administraj notoj
pri
~o:
Mi opinias forigenda la rimarkon de UF. Ĝi argumentas kontraŭ la ĝenerala uzo de „nazalo“ surbaze de ties difino — sed tio probable signifas ke la koncerna difino estas maltrafa. Cetere, tiu rimarko atestas, ke la ĵargona termino „nazalo“ estas konfuza, kaj ke la skemismaj terminoj „nazsono“, „naza vokalo“ kaj „naza konsonanto“ estas pli precizaj kaj klaraj. Cetere, la aserto ke „nazalo estas komplete prononcata per la nazo“ estas dubinda — kial do /m/ kaj /n/ sonas malsame? [Sergio]