*ŝak/o

*ŝako

SPO
1.
Ŝakludo: la nomoj de ŝako: […] reĝo, soldato (peono), damo […], kuriero, […] ĉevalo, turo [1]; [iuj] ludis ŝakojn kaj damojn, aliaj en societo de dancistinoj trinkis [2]; mi enuas kaj la ŝako min nun ne kontentigis [3]; la usona futbalo iom similas ŝakon, ludatan sur vasta kampo [4]; unika ŝaka kompleto (kun ĉiuj ŝakfiguroj!) el eburo [5]; por liaj filinoj komence ne estis tute facile konkursi kiel ŝakistoj kaj ne nur kiel ŝakistinoj [6].
2.
Situacio de la reĝo (kaj vulgare, de la damo) atakita de malamika ŝakpeco; la vorta deklaro pri tia atako: ŝakon al la nigra reĝo! eterna ŝako; ŝako (aŭ ŝak!) […] mato (aŭ mat!) [7]; oni signas ŝakon per pluso: T:g7+. VD:mato
1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Letero al Th. Thorsteinsson, 1910, O.V. p. 522
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VIII
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
4. Garbhan MacAoidh: Multvizaĝa futbalo, Monato, 2004/06, p. 18
5. Anatoli Ionesov: Perlo ĉe la Silka Vojo, Monato, 2006/08, p. 17
6. Edmund Grimley Evans: Pri edukado de geniuloj, Monato, 2007/12, p. 24
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
angle:
1. chess 2. check
beloruse:
1. шахматы 2. шах (у гульне)
germane:
1. Schachspiel 2. Schach
hispane:
2. jaque
hungare:
1. sakkjáték 2. sakk
indonezie:
1. catur 2. skak
itale:
1. scacchi (gioco) 2. scacco (mossa)
japane:
チェス, 将棋 [しょうぎ], 王手 [おうて]
katalune:
1. escacs 2. escac
nederlande:
1. schaakspel 2. schaak
perse:
1. شطرنج 2. کیش (شطرنج)
pole:
1. szachy 2. szach
portugale:
1. xadrez 2. xeque
ruse:
1. шахматы 2. шах (в шахматах)
svede:
schack
ukraine:
шах

ŝakludo

SPO
Kombinacia surtabla ludo, devenanta verŝajne el Hindujo, por du ludantoj (nomataj la blankulo kaj la nigrulo), havantaj po 16 siakolorajn diversspecajn figuretojn (ŝakpecojn), kiujn ili laŭvice movas sur ŝaktabulo celante mati la reĝon kontraŭulan: en la albana ĉefurbo Tirano okazis la finala monda ŝakluda matĉo por virinoj [8]; ekde septembro ŝakludo fariĝos studobjekto en minimume dek elementaj lernejoj en Albanio [9].
8. Bardhyl Selimi: Ŝak-ŝoko por Gorbaĉov, Monato, 2012/04, p. 14
9. Bardhyl Selimi: Projekto Kasparov, Monato, 2014/06, p. 11
angle:
chess
beloruse:
шахматы
ĉeĥe:
šachy
ĉine:
西洋棋 [xīyángqí], 棋 [qí]
france:
échecs
germane:
Schachspiel
hispane:
ajedrez
hungare:
sakk, sakkjáték
indonezie:
catur
itale:
scacchi (gioco)
japane:
チェスの勝負 [チェスのしょうぶ]
katalune:
escacs
kazaĥe:
шахмат
nederlande:
schaken, schaakspel
perse:
شطرنج
pole:
szachy
portugale:
xadrez
ruse:
шахматы
svede:
schack
turke:
satranç
ukraine:
гра в шахи

ŝakpeco

SPO
Ĉiu el la 16 blankaj aŭ 16 nigraj pecoj, uzataj en ŝakludo: 8+8 peonoj kaj 8+8 figuroj: ĉiu ludanto havas sian aron de 16 ŝakpecoj de 6 specoj [10].
angle:
chess piece, chesspiece chessman, chess piece
beloruse:
шахматная фігура
germane:
Stein, Schachstein, Schachfigur
hispane:
pieza (de ajedrez)
hungare:
sakkbábu, sakkfigura
indonezie:
bidak
itale:
pezzo (degli scacchi), scacco (pezzo)
japane:
チェスの駒 [チェスのこま], 将棋の駒 [しょうぎのこま]
katalune:
peça d'escacs
nederlande:
schaakstuk
perse:
مهرهٔ شطرنج
pole:
figura szachowa, pion szachowy
portugale:
peça de xadrez
ruse:
шахматная фигура
svede:
schackpjäs
ukraine:
шахова фіґура

ŝaktabulo

SPO
Kvadrata tabulo por ludi ŝakon, dispartigita en 8 horizontalojn kaj 8 vertikalojn, kies interkrucado formas 64 kvadratajn fakojn: la lando Gosen havis aspekton de grandega ŝaka tabulo, kies verdaj kaj flavaj kvadratoj estis desegnitaj per la koloro de l' grenoj kaj de l' palmoj, kreskantaj sur la limoj [11]; rafinitaj iroj sur la ŝaka tabulo BdV ; ili estas bagatelaj ŝaksoldatoj, sur la granda ŝaktabulo de la homaro Marta .
angle:
chess board, chessboard
beloruse:
шахматная дошка
ĉine:
棋盘 [qípán], 棋盤 [qípán]
france:
échiquier
germane:
Schachbrett
hispane:
tablero de ajedrez
hungare:
sakktábla
indonezie:
papan catur
itale:
scacchiera
japane:
チェス盤 [チェスばん]
katalune:
escaquer
nederlande:
schaakbord
perse:
صفحهٔ شطرنج
pole:
szachownica
portugale:
tabuleiro de xadrez
ruse:
шахматная доска
svede:
schackbräde
ukraine:
шахівниця

administraj notoj

~peco: Mankas dua fontindiko.