tradukoj: be bg cs de en es fr gl he hi hu id it ku la nl pl pt ro ru sk sv tp tr vo zh

ReVo
*ter/o

*tero

1.  
La planedo, sur kiu la homoj loĝas: de atendo kaj espero pereis multaj sur la tero PrV ; la tero ne estas la plej paca planedo [1]. (♁) SIN:tergloboVD:mondo
2.
Ekstera firma tavolo de ĉi tiu planedo: super la tero sin trovas aero [2]; eĉ el sub la tero aperas la vero PrV ; kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero PrV ; sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro PrV ; li ĵetis min sur la teron [3]; ili ĵetiĝis vizaĝaltere [4]; helhaŭtuloj rabadis de aborigenoj la teron [5]; ĉiu terpeco estas prilaborata de la kamparanoj, kiuj kultivas ĉion disponeblan [6].
3.  
Substanco el kiu konsistas tiu tavolo: argila, sabla, seka, kulturebla tero; terkulturo; pot' el tero PrV ; el sama tero devenas, saman sukon entenas PrV . VD:argilo, grundo
4.
Solida grundo kontraste al akvo ekzemple rivera aŭ mara: atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero PrV ; ne moku riveron, ne atinginte la teron PrV ; ankaŭ sur la maro, kiel sur la tero, la sorto daŭrigas metadi al li malhelpojn [7]; laŭdu la maron, sed restu sur tero PrV .

tera

1.
Apartenanta al la planedo tero: la tera supraĵo; la tera diametro; la teraj polusoj [8]; teraj regnoj [9]; la tuta tera globo [10]; nenia tera okulo povis vidi tiujn ĉi ĉielajn estaĵojn [11]; en la tera nokto ni rigardas supren al la steloj [12].
2.  
El la substanco de la tero: tera poto; arĝento, purigita en tera fandujo [13]. SUB:argila

alteriĝi, surteriĝi  

(ntr)
Alveni al la tera surfaco.
a)
MAR Atingi teron post surakva veturo: La 6-an de junio, 1944, la koalicia armeo komencis alteriĝi en Normandio en suda parto de Francio [14]; la terbordo estis sur deklivo, tiel ke ne estis loko por surteriĝi [15].
b)
AVI Surgrundiĝi post flugo: lia aviadilo malfruis, kaj alia ne povis ĝuste alteriĝi pro la nebulo [16]; ni flugas dek mil futojn alte, dekstre vi vidas la Alpojn, maldekstre insuleton; post dekdu minutoj ni surteriĝos en Bervalo [17]. ANT:deteriĝi1

ĉeftero  

GEOG Pli granda terpeco, kontinento aŭ granda insulo kontraste al pli malgranda: ekde la 19a jarcento oni eltiras graniton en ŝtonminejo en la nordo de la insulo, transportas ĝin […] per ŝipo al la ĉeftero [18]; la insulanoj finfine devis rezigni pri sia konstanta batalo kontraŭ malfavoraj kondiĉoj kaj malvolonte translokiĝis al la irlanda ĉeftero [19]; antaŭ ĉirkaŭ 10 000 jaroj, leviĝo de la marnivelo disigis la insulon de la aŭstralia ĉeftero [20].

deteriĝi  

(ntr)
AVI Ekflugi de sur la tero: la aviadilo tute ne fervoris por deteriĝi [21]; la flugmaŝino komencis deteriĝi kaj kraŝis en alian flugmaŝinon, kiu tre malfeliĉe hazarde ankoraŭ baris la vojon [22]. ANT:alteriĝi1.b

eksterterano  

Supozata vivulo pli-malpli homsimila, kiu ne venus de la planedo tero: eksterterano invitis la ĵurnaliston al sia fluganta telero [23]; eĉ se vi estus eksterterano vi rajtus kritiki la malbonaĵojn de la tero [24].

*enterigi  

1.
Meti en la teron: enterigi trezoron, markoton; ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj PrV .
2.  
Sepulti metante la korpon de mortinto en subteran tombon: permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron [25]; neniu el ni rifuzos al vi sian tomblokon, por enterigi vian mortintinon [26]; kiu eltrinkos la pokalojn […] povos uzi la glavon, kiu estas enterigita antaŭ la sojlo [27].
3.
(figure) Forgesigi, vanigi, neniigi: se la entrepreno de tiuj teoriistoj daŭrus iom pli longe, la tuta ideo de lingvo internacia jam delonge estus tute senkreditigita kaj enterigita [28]; ilia afero ŝajnos al la mondo eĉ mortinta kaj je ĉiam enterigita EE .

elterigi

Eltiri el la tero: mi nur elterigis tion, pri kio iom forgesis la postaj generacioj [29]; arkeologoj elterigis kaj transdonis al la loka muzeo kvanton da gravaj objektoj, kiuj laŭ noto en historia libro estas aĵoj de antaŭ pli ol 2000 jaroj [30]; elterigado de ercoj [31].

Novtero  

GEOG Novlando: la amerika maranaso reproduktiĝas en malproksima nordo de Nordameriko en Labradoro kaj Novtero [32]; en 1880, Kanado inkluzivis la tuton de sia nuna area krom Novtero kaj Labradoro [33].

subteraĵo  

Natura aŭ artfarita spaco sub la tero: ili iris malsupren en la subteraĵojn de la templo de Ptah kaj baldaŭ atingis vastan kelon [34]; en la subteraĵoj de liaj turoj oni regaladu vin per akvo kaj pano tiel longe, ĝis viaj haroj elkreskos kiel aglaj plumoj [35]; la subteraĵoj de Palermo [36]. SUB:kelo, tunelo

surtera

Okazanta aŭ vivanta sur la tero: surteraj bestoj [37]; surtera loĝejo [38]; enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj [39]; en la loĝejo de la surtera etaĝo li demetis la pulvoplenajn vestojn [40]; li diris adiaŭ al la mondo surtera (mortis) PrV .

surterigo

Meti sur la teron: ili surterigis la ŝipon kaj la antaŭo fiksiĝis [41]; kreis rekordon la pilotoj, kiuj unuafoje surterigis aviadilon ĉe la poluso sur nepreparita loko [42].

terglobo  

Tero1: tergloba varmiĝo [43]; la estigita tertremo estis mezurebla sur la tuta terglobo [44]; la gripviruso povas kaŭzi vastegajn epidemiojn, kiuj povas endanĝerigi la tutan terglobon [45]; pli vasta ol la terglobo [46].

terkapo  

GEOG Promontoro: duoninsulo da ĝangalo etendiĝis al mallarĝa terkapo [47]; en terkapo kuŝas grandegaj konkoj [48]. SIN:kabo, kapo4.aVD:terlango

terkonekto  

ELEELETRAD Tiu konekto per drato inter elektra aparato kaj la tero, kiun oni faras por utiligi la tersurfacon kiel unu platon de granda kondensatoro, kies alia plato povas esti la anteno.

terkontakto  

ELEELET Okaza kontakto de elektra kondukilo kun la tero, kien elfluas kaj perdiĝas parto de la kurento de la cirkvito. VD:liki

terlaboristo

AGR Salajrulo, kiu prilaboras la teron: Kain fariĝis terlaboristo [49]; la estro de la terlaboristoj estas Hebreo [50].

terlango  

GEOG Longa, mallarĝa strio de tero, kiu etendiĝas en maron, lagon aŭ riveron: la kurŝa terlango, dividita inter Litovio kaj Rusio [51]; kelkaj rokplatoj kuŝis kiel malgrandaj terlangoj en la neprofunda akvo [52]. VD:terkapo

termezurado

GEOD Mezurado de la surfaco de agro, arbaro, herbejo, dislimi ilin ktp: la malnova termezura stango [53]; inĝeniaj instrumentoj por termezurado kaj vojkonstruo [54].

termezuristo  

GEOD Tiu kies profesio estas termezurado: termezuristo laborema kaj modesta VivZam ; en samajn figurojn estas ja dividataj niaj kampoj, kaj la ŝtataj termezuristoj lernas ilin en la lernejoj [55]; lia kariero ĉi tie estis termezuristo [56].

ternukso

1.  
BOT Specio de arakido, herbo, kies semgrajnoj maturiĝantaj en subtera guŝo estas manĝeblaj, kaj liveras oleon kaj grasan butersimilan ŝmiraĵon.
2.  
KUI La guŝo aŭ unu el la ordinare du enaj semgrajnoj de ternukso1: la asteroido havas formon similan al ternukso [57]; okcident-Afrika plado de ternukso, viando, tomato, cepo, ajlo [58].

sekigitaj ternuksoj
CC BY-SA 3.0  [59]

terparto  

GEOG Mondoparto: Kaj tamen, malgraŭ tio, P. partoprenis en la disvolvigo de E plej aktive kaj donis ekde la unuaj tempoj al la mondo la plej eminentajn E-istojn. La gazetaro eliranta en unu terparto estis legata en la dua... [60].

terpeco  

Pli-malpli granda peco de tero: la tuta apartigita terpeco devas havi dudek kvin mil kontraŭ dudek kvin mil (mezurstangoj) [61]; ĉi tie […] ĉiu terpeco estas historia [62]; sur la sama terpeco oni konstruis belan domon [63]; replugita kampo, kie la verdaĵo elvidiĝas el la renversitaj terpecoj [64]. VD:parcelo

*terpomo  

KUI Manĝebla radikotubero de la terpomujo, vaste uzata kiel legomo kaj por produkti amelon: vi ricevos de mi sakon da terpomoj [65]; kelke da rostitaj terpomoj kaj bongustan grasan pecon da ŝinko ŝi ricevis [66]; terpoma kampo [67]; terpomŝelo [68]; senŝeligi terpomon [69]; frititaj terpomoj [70]; terpomkaĉo [71].

*terpomujo  

BOT Specio de solano (Solanum tuberosum), legoma staŭdo devena de Ameriko kun manĝeblaj radikotuberoj.

terpomfloko  

HejmVort
KUI Ĉipso: saketoj enhavantaj, ekzemple, ĉokoladojn, nuksojn aŭ terpomflokojn [72]; japanoj pli kaj pli dikiĝis pro usonstilaj vivmaniero kaj manĝaĵoj kiel hamburgeroj, terpomflokoj kaj Koka-kolao [73].

terpomflokoj
CC-BY-SA-3.0  [74]

terpomfingro  

HejmVort
KUI Frito: hamburgeroj kaj terpomfingroj en rapidmanĝejo [75]; keĉupo […] por trempi en ĝi frititajn terpomfingrojn [76].

terpomfingroj kun keĉupo
CC BY-SA 4.0  [77]

terskuo  

GEOL Ĉiu el pli-malpli fortaj sismaj movoj en tertremo: la unua terskuo de la Granda Krimea Tertremo [78].

tertremo  

GEOL Grava movo de la terkrusto, ordinare okaziganta domfalojn ktp: jen okazis granda tertremo [79]; fariĝis granda tertremo, tiel ke la fundamentoj de la malliberejo skuiĝis [80]. en la tertremo mortis sep mil homoj [81]; tertremo kaŭzita supozeble de vulkana aktivado [82]; tsunamo[n] kaŭzis la submara tertremo pro la eksplodo de la kratero [83].

terzono

1.
Mallarĝa areo de tero: Evian kuŝas sur mallarĝa terzono enŝlosita inter la Alpoj kaj la lago [84].
2.
GEOG Ĉiu el la kvin grandaj dividoj de la terglobo, inter la tropikoj kaj la polusoj: varmega, mezvarma, glacia terzono.

tradukoj

anglaj

~o: earth; ~a 1.: terrestrial, earthly, telluric; ~a 2.: earthen; al~iĝi, sur~iĝi: to land, go ashore; ĉef~o: mainland; ekster~ano: extraterrestrial; en~igi: to bury; el~igi: to unearth; Nov~o: Newfoundland; sub~aĵo : subterrane; sur~a: terrestrial; sur~igo: landing; ~globo: globe; ~kapo: cape, promontory; ~konekto: ground (electrical); ~kontakto: ground; ~laboristo: agricultural worker, farm hand; ~lango: spit; ~mezurado: to survey land; ~mezuristo: land surveyor; ~nukso: peanut; ~parto: landmass, continent; ~peco: plot, lot; ~pomo: potato; ~pomujo: potato (plant); ~pomfloko: potato chip (usone), crisp (brite); ~pomfingro: French fry (usone), potato chip (brite); ~skuo: seismic tremor, wave, shock; ~tremo: earthquake; ~zono: geographical zone.

belorusaj

~o 1.: Зямля; ~o: зямля; ~a 1.: зямны; ~a 2.: земляны; al~iĝi, sur~iĝi: прызямліцца; en~igi 1.: закапаць, зарыць; en~igi 2.: пахаваць, хаваць; en~igi 3.: пахаваць; el~igi: выкапаць, адкапаць, раскапаць; sub~aĵo : падвал, падзямельле , склеп, сутарэньне; sur~a: наземны, зямны; ~globo: Зямля, зямны шар, зямная куля; ~kapo: мыс; ~konekto: зазямленьне; ~kontakto: замыканьне на зямлю; ~lango: каса (геагр.); ~mezuristo: каморнік, землямер; ~parto: частка сьвету; ~peco: палетак, пляц; ~pomo: бульба; ~pomujo: бульбятнік ; ~skuo: штуршок (падчас землятруса); ~tremo: землятрус; ~zono: кліматычная зона.

bulgaraj

~o 1.: Земя; sur~igo: кацане; ~pomo: картоф; ~tremo: земетресение.

ĉeĥaj

~o: půda, zem, zemina, země; ~a: pozemský, půdní, zemní; ekster~ano: mimozemšťan; en~igi: pohřbívat, uložit do země, zakopávat; el~igi: vykopat ze země; Nov~o: Nová Země; sur~a: pozemní, pozemský, vezdejší; ~globo: zeměkoule; ~kapo: mys; ~konekto: uzemnění; ~kontakto: uzemnění; ~laboristo: zemědělský dělník; ~lango: kosa; ~mezurado: měřit v terénu; ~mezuristo: zeměměřič; ~nukso: arašíd, arašídový oříšek, podzemnice olejná; ~parto: kontinent, světadíl; ~peco: parcela, pozemek; ~pomo: brambora; ~pomujo: brambora; ~skuo: otřes půdy, seizmický otřes; ~tremo: otřes půdy, seizmický otřes; ~zono: zemské pásmo, zeměpisné pásmo, zóna.

ĉinaj

~o 1.: 地球 [dìqiú] ; ~o: 土 [tǔ]; ~globo: 地球 [dìqiú].

francaj

~o: terre; ~a: en terre, terrestre; al~iĝi, sur~iĝi: atterrir; ĉef~o: continent (subst.), ile principale; de~iĝi : décoller du sol; ekster~ano: extra-terrestre (subst.); en~igi: enterrer; el~igi: déterrer; Nov~o: Terre-Neuve; sub~aĵo : souterrain (subst.); sur~a: terrestre; ~globo: globe terrestre; ~kapo: cap, promontoire; ~konekto: terre (électricité); ~laboristo: ouvrier agricole; ~lango: cap, langue de terre; ~mezurado: arpenter (mesurer les surf.); ~mezuristo: arpenteur; ~nukso: cacahouète; ~parto: région du monde; ~peco: terrain; ~pomo: pomme de terre; ~pomujo: pomme de terre (plante); ~pomfloko: chips; ~pomfingro: frite; ~skuo: secousse tellurique; ~tremo: séisme, tremblement de terre.

galegaj

~o 1.: Terra; ~o: terra; ~a 1.: terrestre, telúrico; ~a 2.: térreo, terroso; al~iĝi, sur~iĝi: aterrar (aterraxe); ekster~ano: extraterrestre; en~igi 2.: inhumar, sepultar; en~igi: enterrar, soterrar; el~igi: desenterrar, exhumar; Nov~o: illa de Terra Nova, Terra Nova; ~mezuristo: agrimensor; ~nukso: cacahuete; ~pomo: pataca, baloca, castaña, castaña da terra; ~tremo: terremoto, sismo, tremor, tremor de terra.

germanaj

~o: Erde; ~a 1.: irdisch; ~a 2.: irden, erdig; al~iĝi, sur~iĝi: landen; ĉef~o : Hauptinsel, Festland; de~iĝi : starten; de~iĝi : abheben; ekster~ano: Außerirdischer; en~igi 1.: eingraben; en~igi 2.: begraben; en~igi 3.: begraben; el~igi: ausgraben; Nov~o : Neufundlan; sub~aĵo : Verlies, Keller; sur~a : irdisch, oberirdisch; sur~igo: Landung; ~globo: Erdkugel; ~kapo: Kap, Landspitze; ~konekto : Erde (Elektr.); ~laboristo : Feldarbeiter, Ackerbauer; ~lango: Landzunge; ~mezurado : Landvermessung; ~mezuristo : Landvermesser, Geodät; ~nukso: Erdnuss; ~parto : Erdteil; ~peco : Scholle (Acker), Stück Land, Ackerscholle, Erdscholle, Ackerfläche, Grundstück; ~pomo: Kartoffel; ~pomujo: Kartoffel; ~pomfloko : Kartoffelchip; ~pomfingro: Pommes frites, Fritten; ~tremo: Erdbeben; ~zono 1.: Landstrich; ~zono 2.: Klimazone. ~pomŝelo: Kartoffelschale; frititaj ~pomoj: Bratkartoffeln; ~pomkaĉo: Kartoffelbrei.

hebreaj

~o 1.: כדור הארץ; ~o 2.: קרקע; ~o 3.: אדמה; ~o: ארץ; ~a 1.: ארצי; al~iĝi, sur~iĝi: לנחות \נחת\; en~igi 1.: לטמון \טמן\, להטמין \טמן\; en~igi 2.: לקבור \קבר\; sub~aĵo : מנהרה; ~globo: כדור הארץ; ~konekto: הארקה; ~kontakto: הארקה; ~laboristo: עובד אדמה, חקלאי; ~lango: לשון יבשה; ~nukso: בוטן; ~peco: פיסת קרקע; ~pomo: תפוח אדמה; ~pomfingro: טוℷן, צ'יפס (אחד).

hindaj

~pomo: आलू [ālū].

hispanaj

~o 1.: Tierra; ~o: tierra; ~a 1.: terrestre, telúrico, terreo; ~a 2.: terrenal, térreo, terroso; al~iĝi, sur~iĝi: aterrizar; ekster~ano: extraterrestre; en~igi 2.: inhumar, sepultar; en~igi: enterrar, soterrar; el~igi: desenterrar, exhumar; Nov~o: isla de Terranova, Terranova; ~globo: globo terráqueo; ~kapo: cabo; ~lango: cordón litoral; ~mezuristo: agrimensor; ~nukso: cacahuate, cacahuete, maní; ~pomo: papa, patata; ~pomujo: patata, papa; ~pomfloko: papas fritas (plural); ~pomfingro: papas a la francesa (plural); ~tremo: temblor, terremoto, seísmo, sismo, temblor de tierra, movimiento telúrico.

hungaraj

~o 1.: Föld; ~o 2.: föld; ~o 3.: föld, agyag; ~a 1.: földi, föld-; ~a 2.: földes, föld-, agyag-; al~iĝi, sur~iĝi: földet ér, landol; en~igi 1.: elás, földbe ás; en~igi 2.: eltemet, elhantol; en~igi 3.: eltemet; el~igi: kiás, kihantol; sub~aĵo : föld alatti járat, föld alatti építmény; sur~a: földi; ~globo: földgolyó; ~kapo: fok (tengerbe nyúló), hegyfok; ~konekto: földelés; ~kontakto: földrövidzárlat; ~laboristo: béres, mezőgazdasági munkás, mezei munkás; ~lango: földnyelv; ~mezurado: felmér; ~mezuristo: földmérő; ~nukso: amerikai mogyoró, földimogyoró, búrmogyoró; ~parto: földrész; ~peco: földdarab; ~pomo: burgonya, krumpli; ~pomujo: burgonya, krumpli; ~pomfloko: burgonyaszirom, csipsz; ~pomfingro: hasábburgonya; ~skuo: földlökés; ~tremo: földrengés; ~zono: égtáj.

indoneziaj

~o 1.: bumi; ~o 3.: tanah; ~pomo: kentang; ~tremo: gempa.

italaj

~o 1.: Terra; ~o: terra; ~a 2.: terreo; ~a: terrestre; al~iĝi, sur~iĝi: atterrare (atterraggio); ekster~ano: extraterrestre, alieno; en~igi: seppellire, sotterrare, inumare, interrare; el~igi: dissotterrare, esumare, disseppellire; Nov~o: Terranova; ~lango: lingua di terra; ~mezuristo: agrimensore; ~nukso 2.: nocciolina, nocciolina americana, bagigi, seme di arachide, spagnoletta; ~nukso: arachide; ~pomo: patata; ~pomujo: patata; ~tremo: terremoto, scossa tellurica, sismo.

kurdaj

latinecaj

~pomujo : Solanum tuberosum.

nederlandaj

~o 1.: aarde, aardbol; ~o 2.: grond, land; ~o 3.: aarde, grond; ~a 1.: aard-; ~a 2.: aarden; al~iĝi, sur~iĝi: landen; en~igi 1.: ingraven; en~igi 2.: begraven; en~igi 3.: begraven; el~igi: opgraven; sub~aĵo : onderaardse gang; sur~a: bovenaards, bovengronds; ~globo: aardbol, aarde; ~kapo: kaap, voorgebergte; ~konekto: aarding; ~kontakto: aarding; ~laboristo: landbouwer; ~lango: landtong; ~mezurado: landmeten; ~mezuristo: landmeter; ~nukso: aardnoot; ~parto: werelddeel; ~peco: landgoed; ~pomo: aardappel; ~pomujo: aardappel; ~pomfloko: chip; ~pomfingro: friet, frites, patat; ~skuo: aardtrilling; ~tremo: aardbeving; ~zono: aardgordel.

polaj

~o 1.: Ziemia; ~o 2.: ziemia, skorupa ziemska; ~o 3.: ziemia; ~o 4.: ziemia, ląd; ~a 1.: ziemski; ~a 2.: ziemny; al~iĝi, sur~iĝi: lądować, przybijać do lądu; ekster~ano: istota pozaziemska, ufoludek, marsjanin; en~igi 1.: zakopywać; en~igi 2.: pochować; en~igi 3.: zakopywać, pochować; el~igi: odkopywać; sub~aĵo : podziemie; sur~a: naziemny; ~globo: kula ziemska, glob ziemski, Ziemia; ~kapo: cypel, przylądek; ~konekto: uziom, uziemnienie; ~kontakto: przebicie do ziemi; ~laboristo: robotnik do prac ziemnych; ~lango: cypel, mierzeja; ~mezuristo: mierniczy; ~nukso: orzeszek ziemny, arachid; ~parto: kontynent; ~peco: skrawek ziemi; ~pomo: ziemniak, kartofel; ~pomfloko: chips, chrupka ziemniaczana, chrupka kartoflana; ~pomfingro: frytka; ~skuo: ruch tektoniczny; ~tremo: trzęsienie ziemi; ~zono: strefa (klimatyczna).

portugalaj

~o 1.: Terra; ~o: terra; ~a 1.: telúrico; ~a: terrestre; al~iĝi, sur~iĝi: aterrissar; ekster~ano: extraterrestre; en~igi 2.: inumar, sepultar; en~igi: enterrar, soterrar; el~igi: desenterrar, exumar; Nov~o: ilha da Terra Nova, Terra Nova; ~lango: cordão litoral; ~mezuristo: agrimensor; ~pomo: batata, semilha; ~pomujo: batata; ~tremo: sismo, terremoto, tremor de terra, terramoto, abalo sísmico.

rumanaj

al~iĝi, sur~iĝi: ateriza; ~kapo: cap, promontoriu.

rusaj

~o 1.: Земля; ~o: земля; ~a 1.: земной; ~a 2.: земляной; al~iĝi, sur~iĝi: приземлиться; ekster~ano: инопланетянин ; en~igi 1.: закопать, зарыть; en~igi 2.: хоронить, похоронить, захоронить; en~igi 3.: похоронить; el~igi: откопать, раскопать; sub~aĵo : подземелье, подвал; sur~a: наземный, земной; ~globo: Земля, земной шар; ~konekto: заземление; ~kontakto: замыкание на землю; ~laboristo: сельскохозяйственный рабочий; ~lango: коса (геогр.); ~mezurado: межевать; ~mezuristo: землемер; ~nukso: арахис, земляной орех; ~parto: часть света; ~peco: участок земли; ~pomo: картофель; ~pomujo: картофель (растение); ~pomfloko: чипсы (plurale); ~pomfingro: картофель во фритюре, картофель жареный соломкой; ~skuo: толчок (при землетрясении) ; ~tremo: землетрясение; ~zono: климатический пояс.

slovakaj

~o: pôda, zem; ~a: zemský; ekster~ano: mimozemšťan; en~igi: pochovať, zahrabať do zeme, zakopať; el~igi: vybrať, vyhrabať; Nov~o: Nová Zem; sur~a: pozemný, pozemský; ~globo: zemeguľa; ~kapo: mys, zemský výbežok do mora; ~konekto: uzemnenie; ~kontakto: zemný kontakt, zvod; ~laboristo: poľnohospodársky robotník; ~lango: mys, zemský výbežok; ~mezurado: zameriavať zemské plochy; ~mezuristo: zememerač; ~nukso: arašid, podzemnica olejná; ~parto: kontinent, svetadiel; ~peco: kus zeme, pozemok; ~pomo: zemiak; ~pomujo: zemiak; ~skuo: záchvev zeme; ~tremo: záchvev zeme; ~zono: zemský pás (klimatický).

svedaj

~kapo: udde.

tokiponaj

~o: ma.

turkaj

~o 1.: dünya, Yer; ~o 2.: yeryüzü, dünya; ~o 3.: toprak; ~kapo: burun; ~pomo: patates; ~pomujo: patates.

volapukaj

~o 2.: glun; ~o 3.: glun.

fontoj

1. Monato, http://steloj.de/esperanto/monato2/007070.html
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
3. Monato, Robert Robertson: Reago: Metempsikozo
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 16:45
5. Monato, Igarasi Takeo: Torĉo de hipokriteco
6. Monato, S. Maul: Laŭ ritmo de la rizejoj
7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, De Eube el Odeso
8. Monato, Kaj la Suno Haltis... , 93/11
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 12:8
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 12:6
14. -: Alteriĝo en Normandio , Ĉina Radio Internacia, 2005
15. D. Defo, trad. A. Krafft: Robinsono Kruso, 1908
16. J. Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 1982
17. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
18. Monato, Garbhan Macaoidh: Mistera insulo Ailsa Craig, 2004
19. Monato, Garbhan MacAoidh: Insulo de verkistoj, 2007
20. M. Furness: Kanguru-insulo, edukado.net, 2008-01-29
21. T. Steele: Konvinka Kamuflaĵo, 2014
22. Monato, Ĉu ni mortu miskomprene? (2)
23. Monato, last: Verdaj vizitontoj, 2009
24. E. Fabian: R: Kie estas la stranguloj?, soc.culture.esperanto, 2002-05-25
25. La Nova Testamento, S. Luko 9:59
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 23:6
27. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, du fratoj
28. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
29. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
30. Monato, Mu Binghua: Senmonaj muzeoj, 2005
31. J. Mendl: Konsekvencoj de ekonomiaj transformoj, Monato, 2002:12, p. 10a
32. Vikipedio, amerika maranaso, 2012-01-22
33. Diskuto:Kanado - Vikipedio
34. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 14a
35. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
36. Monato, Roberto Pigro: En Palermo subtere, 2014
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:24
38. La Nova Testamento, II. Korintanoj 5:1
39. La Nova Testamento, Filipianoj 2:10
40. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
41. La Nova Testamento, La agoj 27:41
42. Monato, Brrr . . .
43. Monato, Stefan MacGill: Dudirekta instruo kaj influo, 2005
44. Monato, Evgeni Georgiev: Vulkanoj
45. Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?, 2003
46. Monato, Hose Marques: Argentino: Vojaĝo al la provinco Tukumano
47. „Tarzan de la Simioj“
48. Ferioj en Ĥersona provinco: insulo Ĝarilgaĉo kaj Oleŝka Sablaro
49. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:2
50. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
51. Monato, Laimius Straznickas: Terlango ― natura valoro
52. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, unua parto, ĉapitro 2a
53. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, kuristoj
54. Monato, Garbhan Macaoidh: Kampoj de Soria Antonio Machado, universala poeto, 2004
55. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 2
56. Monato, Elson B. Snow: Kapitano Postnikov, 2005
57. Astronomio
58. Maafe
59. H. Zell, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Arachis_hypogaea_004.JPG
60. „Enciklopedio de Esperanto...“ - RuLit - Страница 214
61. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 48:20
62. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, ligo de amikeco
63. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, malnova domo
64. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malbona princo (Legendo)
65. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 3, anekdotoj
66. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
67. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
68. Monato, Boris Kolker: Edukemaj bestoj
69. Monato, Albisturo Kvinke: La Pendantaj Ĝardenoj estis sonĝo, 2009
70. Monato, Petro Desmet': Jubile, jubilade, gargantuece palatkareseme, 2006
71. Monato, S. Maul: Kiel savi la germanan kulturon
72. Monato, John Gobourne: Tiam ... kaj nun, 2012
73. Monato, Hori Yasuo: Dikuloj maldikiĝu!, 2009
74. Rainer Zenz : https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Kartoffelchips-1.jpg
75. Vikipedio, Rapidmanĝejo
76. Vikipedio, Keĉupo
77. Lupus in Saxonia, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:%2BPommes_Rot_-_Bild_001.jpg
78. Vikipedio, Granda Krimea Tertremo
79. La Nova Testamento, Mateo 28:2
80. La Nova Testamento, La agoj 16:26
81. La Nova Testamento, Apokalipso 11:13
82. Monato, Hori Jasuo: Erupcias maltrankvilo
83. Monato, Evgeni Georgiev: Vulkanoj
84. Monato, Claude Piron: Francio invitas, Svislando suferas, 2003

~konekto: Mankas fontindiko.
~konekto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~kontakto: Mankas fontindiko.
~kontakto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~nukso: Mankas verkindiko en fonto.
~parto: Mankas dua fontindiko.
~pomujo: Mankas dua fontindiko.
~pomujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~pomfloko: Mankas verkindiko en fonto.
~pomfingro: Mankas verkindiko en fonto.
~skuo: Mankas dua fontindiko.
~zono: Mankas dua fontindiko.


administraj notoj

pri sub~aĵo :
      Mi ĝeneraligis la difinon, kiu ampleksis nur "galerion
      fositan". La tradukoj eble ne plu tute ĝustas.
      [ĵv]
    

ℛevo | datumprotekto | ter.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.88 2020/03/21 20:10:19