liki
(ntr)
- 1.
- (pp ujo) Tralasi likvaĵon pro fendiĝinta vando: likas kaldrono, tubo, vazo; likanta ŝipo (enlasanta akvon); riparoj de likantaj domoj, konstruitaj dum la 1990aj jaroj pro malbonaj decidoj pri normoj de konstruado [1].
- 2.
- (pp fluaĵo, elektro, pulvoro ks) Tralikiĝi: Dunjo, malfermu! ĉu de vi likas la akvo [2]? en la maron likis centoj da tunoj da petrolo el la ŝipo [3]; ĝenis koto, kiu likis sur la tersurfacon kaj ofte eniris domojn [4]; [el la] skatolo […] likis blanka pulvoro [5].
- 3.
- (figure) (pp sekreto) Malkonfidenciĝi: la polico […] subtile likigas al la amaskomunikiloj, ke la trovita eksplodilo neniam estis uzita de ETA [6]; poste sendependa esplor-komisiono trovis aliajn tiel nomatajn faktojn, kiujn komisionano likigis al la brita gazetaro [7]; likigo de ŝtataj sekretoj [8]; humanisto, […] laŭ li, estas „tiu, kiu en sia vivo centras homojn ― ne diojn, racion ― ne superstiĉon, faktojn ― ne fantaziojn“ […] el tiu Gubbins-a difino pri „humanisto“ likas, certe senintence, pli ol aplombo, io malrespekta al homoj sincere serĉantaj aŭ racimotivitaj dikredantoj [9].
1.
Monato, D. E. Rogers: Ĉu malriĉuloj riĉulojn subtenas?, 2010
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita,
3. Monato, D. E. Rogers: Tremetoj surteraj, tremegoj subteraj, 2012
4. Monato, D. E. Rogers: Tremoj teraj, financaj, politikaj, 2011
5. Monato, Helga Rapley: Blanka dramo en Bureso, 2004
6. Monato, Hektor Alos i Font: Kronologio de kanajla mistifikado, 2004
7. Monato, Paul Gubbins: Faktoj senfaktaj kaj murdo en la metroo, 2005
8. Monato, Paul Peeraerts: Kaj Pilato lavis siajn manojn ..., 2007
9. Monato, Armando Zecchin: Kiu estas humanisto?, 2007
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita,
3. Monato, D. E. Rogers: Tremetoj surteraj, tremegoj subteraj, 2012
4. Monato, D. E. Rogers: Tremoj teraj, financaj, politikaj, 2011
5. Monato, Helga Rapley: Blanka dramo en Bureso, 2004
6. Monato, Hektor Alos i Font: Kronologio de kanajla mistifikado, 2004
7. Monato, Paul Gubbins: Faktoj senfaktaj kaj murdo en la metroo, 2005
8. Monato, Paul Peeraerts: Kaj Pilato lavis siajn manojn ..., 2007
9. Monato, Armando Zecchin: Kiu estas humanisto?, 2007
- angle:
- leak
- beloruse:
- цячы, прапускаць ваду, даваць цечу, даваць уцечку
- ĉeĥe:
- nabírat vodu, propouštět kapalinu, prosakovat, téci
- ĉine:
- 会漏 [huìlòu], 會漏 [huìlòu], 漏水 [lòushuǐ]
- france:
- fuire
- germane:
- lecken, leck sein 1. auslaufen 2. auslaufen, durchsickern 3. durchsickern (Geheimnis)
- hispane:
- rezumar, fugar
- hungare:
- 1. szivárog, ereszt, folyat
- japane:
- 漏る [もる], 浸水する [しんすいする], 漏電する [ろうでんする]
- nederlande:
- lekken
- pole:
- przeciekać 1. cieknąć, przeciekać
- portugale:
- vazar
- ruse:
- протекать, давать течь, давать утечку
- slovake:
- netesniť, prepúšťať kvapalinu, presakovať
- svede:
- läcka
- tibete:
- ཐིག་པ་རྒྱག་
- ukraine:
- протікати, текти, пропускати воду
liko
- Difektita loko, je kiu likas la responda fluaĵo ks: liko en la bortrua tubo [10]; loĝanto menciis, ke jam meze de la 80aj jaroj okazis eta liko el la baseno [11]; (figure) li sendis resumon de la dokumento al la transmara retejo […], kiu publikigis ĝin en siaj paĝoj, kiam la ĉina registaro rimarkis tion, ĝi petis la honkongan oficejon de Yahoo! kontroli, kie estis la liko [12].
10.
Monato, Werner Fuss: Novtipa gasminado: ĉu vere danĝera?, 2014
11. Monato, Thierry Salomon: Ruĝŝlima vulkano, 2010
12. Monato, Paul Peeraerts: Kaj Pilato lavis siajn manojn ..., 2007
11. Monato, Thierry Salomon: Ruĝŝlima vulkano, 2010
12. Monato, Paul Peeraerts: Kaj Pilato lavis siajn manojn ..., 2007
- angle:
- leak
- beloruse:
- цеча, прабоіна
- ĉeĥe:
- prasklina, skulina, štěrbina
- ĉine:
- 漏洞 [lòudòng], 漏 [lòu]
- france:
- fuite
- germane:
- Leck, undichte Stelle
- hispane:
- fuga
- hungare:
- lék, szivárgó hely
- japane:
- 漏れ口 [もれこう], 浸水口 [しんすいこう], 漏電個所 [ろうでんかしょ]
- nederlande:
- lek
- pole:
- przeciek, wyciek, przebicie (elektr.)
- ruse:
- течь
- slovake:
- 1.netesnosť, 2.izolačný defekt (el. tech.), puklina
- svede:
- läcka
- ukraine:
- тріщина, шпара
likimuna
- Ne penetrebla de la akvo, p.p. ŝipvando ks: ju pli firma estas la tegmento, des pli likimuna ĝi estas [13]; la mara fundo ja estas likimuna [14]; (figure) konstruiĝas tiam paralela realo, likimuna kaj apartiga [15].
13.
Zheng Zhenjie: Vojagho al Maiji-monto, Ĉina Interreta Informa Centro
14. Gejaj rakontoj en Esperanto: Sidvangoj de l' semajno 30 ...
15. Turismo, la industrio de revo ― Tre enkadrigita neniofarado
14. Gejaj rakontoj en Esperanto: Sidvangoj de l' semajno 30 ...
15. Turismo, la industrio de revo ― Tre enkadrigita neniofarado
- angle:
- leakage-immune, leak-resistant
- beloruse:
- воданепранікальны
- ĉeĥe:
- nepropustný, vodotěsný
- germane:
- dicht
- hungare:
- szivárgásmentes
- japane:
- 防水の [ぼうすいの], 絶縁の [ぜつえんの]
- nederlande:
- lekvrij
- pole:
- nieprzeciekający, nieprzepuszczający, szczelny
- ruse:
- водонепроницаемый
- slovake:
- nepriepustný, vodotesný
- svede:
- tät
tralikiĝi
- angle:
- to leak out, to leak through
- beloruse:
- сачыцца, прасочвацца (пра вадкасьць)
- ĉine:
- 渗出 [shènchū], 滲出 [shènchū], 渗过 [shènguò], 滲過 [shènguò], 滴下 [dīxià], 漓 [lí], 灕 [lí], 透过 [tòuguò], 透過 [tòuguò], 透 [tòu], 渗透 [shèntòu], 滲透 [shèntòu], 漏水 [lòushuǐ]
- france:
- fuire
- germane:
- austreten, durchlecken, durchsickern
- hungare:
- kiszivárog
- japane:
- 漏れ出る [もれでる], にじみ出る [にじみでる]
- nederlande:
- doorlekken
- pole:
- przeciekać, wyciekać
- ruse:
- просочиться
- svede:
- läcka (igenom)
memorlikado
- Programista eraro, manifestiĝanta en perdo de loko en komputila memoro pro multobla disponigo de dinamika memorareo por datumoj sen posta liberigo de ĝi, pro kio la disponebla memoro elĉerpiĝas kaj la programo paneas: Laŭ la planoj oni komencos serioze koncentriĝi je plirapidigo de la programo (kaj forigo de memorlikado) nur en M19 aŭ M20. [19]
19.
Bertilo Wennergren: soc.culture.esperanto,
Message-ID: 8uusm3$2ve8d$1@ID-4825.news.dfncis.de
- angle:
- memory leak
- beloruse:
- уцечка памяці
- ĉine:
- 內存泄漏 [nèicúnxièlòu], 内存泄漏 [nèicúnxièlòu]
- france:
- fuite de mémoire
- germane:
- Speicherleck
- hungare:
- memóriafogyás
- nederlande:
- geheugenlek
- pole:
- wyciek pamięci
- ruse:
- утечка памяти
- svede:
- minnesläcka