tunelo
- Tubforma subtera foskavo ebliganta pasi tra monto, sub rivero, trafikvojoj ks: kial Hanibalo iris trans la Alpojn? — ĉar tiam la tunelo ne estis ankoraŭ preta FK ; en la tunelo oni aŭdas la bruon de ĵus trapasinta vagonaro IKr ; tra la kanala tunelo oni veturas al Francujo [1]; ni iras nun malsupre en luma koridoro de la estonta tunelo, laŭlonge de nealtaj blankaj muretoj staras en senfinaj vicoj lignaj subteniloj Metrop ; tra la fojnamasoj ili faris longajn tunelojn, en kiuj ili kaŝludis InfanTorent2 ; ni trasusuris tunelon sub la rivero, poste, aliborde suprenkurante VaK ; la formik[…]oj kunportadis multe da nutraĵo kaj ĉion ordigis en profundaj tuneloj [2]; (figure) la fino de la ekonomia krizo jam alvenis, […] finfine videblas lumo fine de la tunelo [3]; (figure) se vi suferas de ajna formo de dormoproblemo, estas bona ideo provi tiun substancon, antaŭ ol eniri la tre danĝeran tunelon de psikomedikamentoj [4]. galerio5, koridoro3.b, ŝakto1
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
2. La Ondo de Esperanto, 2003, № 1
3. Monato, Roberto Pigro: En rubujon, kulturo kaj lingvo de Italio, 2014
4. Monato, Roberto Pigro: Dormu bone, vivu bone (per melatonino), 2012
2. La Ondo de Esperanto, 2003, № 1
3. Monato, Roberto Pigro: En rubujon, kulturo kaj lingvo de Italio, 2014
4. Monato, Roberto Pigro: Dormu bone, vivu bone (per melatonino), 2012
- angle:
- tunnel
- beloruse:
- тунэль
- bulgare:
- тунел
- ĉeĥe:
- chodba, tunel
- ĉine:
- 地道 [dìdào], 隧道 [suìdào], 隧 [suì], 地下通道 [dìxiàtōngdào]
- france:
- tunnel
- germane:
- Tunnel
- hispane:
- túnel
- hungare:
- alagút
- itale:
- tunnel, galleria, cunicolo
- japane:
- トンネル [とんねる], 隧道 [すいどう], 地下道 [ちかどう]
- katalune:
- túnel
- nederlande:
- tunnel
- perse:
- تونل، دالانه
- pole:
- tunel
- portugale:
- túnel
- ruse:
- туннель, тоннель
- slovake:
- tunel
- svede:
- tunnel
- tibete:
- ས་འོག་གྲོ་ལམ་
- ukraine:
- тунель
tuneli
(x)
- Per fosado estigi tunelon: sufiĉe grandaj animaloj, kiel kunikloj, talpoj kaj musoj […] tunelas en la grundo [5]; (figure) oni ŝteladas eĉ pli ofte, pli rafinite, ruze, vidu la t.n. tuneladon: la malaperigon de publika mono en poŝojn de financ-ruzuloj [6].
5.
W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
6. Monato, HRADIL Jozefo: Ĉu la dekalogo ankoraŭ validas?, 2004
6. Monato, HRADIL Jozefo: Ĉu la dekalogo ankoraŭ validas?, 2004
- angle:
- tunnel
- beloruse:
- капаць тунэль
- ĉeĥe:
- razit tunel, tunelovat
- germane:
- durchtunneln
- hispane:
- tunelar, hacer un túnel
- japane:
- トンネルをつける [とんねるをつける]
- katalune:
- excavar, contruir un túnel
- perse:
- تونل زدن، تونل کندن
- pole:
- kopać tunel, drążyć tunel
- slovake:
- raziť tunel
- ukraine:
- прокладати тунель