1tunel/o JED tuneloserĉi 'tunelo' [tunel.0o] [tunel.0o.KON] Tubforma subtera foskavo ebliganta pasi tra monto, sub rivero, trafikvojoj ks: kial Hanibalo iris trans la Alpojn? — ĉar tiam la tunelo ne estis ankoraŭ preta FK ; en la tunelo oni aŭdas la bruon de ĵus trapasinta vagonaro IKr ; tra la kanala tunelo oni veturas al Francujo [1]; ni iras nun malsupre en luma koridoro de la estonta tunelo, laŭlonge de nealtaj blankaj muretoj staras en senfinaj vicoj lignaj subteniloj Metrop ; tra la fojnamasoj ili faris longajn tunelojn, en kiuj ili kaŝludis InfanTorent2 ; ni trasusuris tunelon sub la rivero, poste, aliborde suprenkurante VaK ; la formik[…]oj kunportadis multe da nutraĵo kaj ĉion ordigis en profundaj tuneloj [2]; (figure) la fino de la ekonomia krizo jam alvenis, […] finfine videblas lumo fine de la tunelo [3]; (figure) se vi suferas de ajna formo de dormoproblemo, estas bona ideo provi tiun substancon, antaŭ ol eniri la tre danĝeran tunelon de psikomedikamentoj [4]. galerio5, koridoro3.b, ŝakto1 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj2. La Ondo de Esperanto, 2003, № 13. Monato, Roberto Pigro: En rubujon, kulturo kaj lingvo de Italio, 20144. Monato, Roberto Pigro: Dormu bone, vivu bone (per melatonino), 2012 angle: tunnel beloruse: тунэль bulgare: тунел ĉeĥe: chodba, tunel ĉine: 地道 [dìdào], 隧道 [suìdào], 隧 [suì], 地下通道 [dìxiàtōngdào] france: tunnel germane: Tunnel hispane: túnel hungare: alagút itale: tunnel, galleria, cunicolo japane: トンネル [とんねる], 隧道 [すいどう], 地下道 [ちかどう] katalune: túnel nederlande: tunnel perse: تونل، دالانه pole: tunel portugale: túnel ruse: туннель, тоннель slovake: tunel svede: tunnel tibete: ས་འོག་གྲོ་ལམ་ ukraine: тунель tuneliserĉi 'tuneli' [tunel.0i] (x) [tunel.0i.fosi] Per fosado estigi tunelon: sufiĉe grandaj animaloj, kiel kunikloj, talpoj kaj musoj […] tunelas en la grundo [5]; (figure) oni ŝteladas eĉ pli ofte, pli rafinite, ruze, vidu la t.n. tuneladon: la malaperigon de publika mono en poŝojn de financ-ruzuloj [6]. 5. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 19676. Monato, HRADIL Jozefo: Ĉu la dekalogo ankoraŭ validas?, 2004 angle: tunnel beloruse: капаць тунэль ĉeĥe: razit tunel, tunelovat germane: durchtunneln hispane: tunelar, hacer un túnel japane: トンネルをつける [とんねるをつける] katalune: excavar, contruir un túnel perse: تونل زدن، تونل کندن pole: kopać tunel, drążyć tunel slovake: raziť tunel ukraine: прокладати тунель administraj notoj