1koridor/o PV

koridoro

1.
ARKI Trairejo komunikiganta ĉambrojn de sama etaĝo, de sama apartamento: granda domo kun mallumaj koridoroj, malplenaj ĉambroj, kaj mirinde silenta [1]; li trapasis jam dekkelkon da ĉambroj kaj koridoroj [2]; ili rapide trapasas grandajn salonojn, malgrandajn ĉambrojn, malvastajn koridorojn [3]; en la fino de tiu ĉi koridoro estas kelo [4]; Ajla kondukis la vizitantojn unue tra la maldekstra koridoro, montrante al ili, unu post alia, dekkelke da belegaj ĉambroj [5].
2.
(figure) Horizontala pasejo, nelarĝa longa spacparto, komunikiganta iojn: okcidente la delikataj sed nudaj deklivoj de Libiaj montoj, oriente krutaj kaj fenditaj arabiaj ŝtonegoj estas muroj de ĉi tiu koridoro, sur kies fundo fluas Nilo [6].
a)
TRA Veturkoridoro: la kamiono veturis en la malrapida koridoro; kvarkoridora ŝoseo; devigante la ŝoforon denove bremsi kaj ŝanĝi koridoron [7]; tramoj veturas ofte laŭ propraj koridoroj kaj ne estas malhelpataj de aŭtoj [8].
b)
AVI Flugkoridoro: la aviadiloj flugis en la koridoroj je kvin niveloj [9].
c)
EKOL Strio de tero, liganta naturterenojn, kiun bezonas sovaĝaj vegetaĵoj kaj bestoj por disvastiĝi.
d)
POL Strio de teritorio, kiu trairas la teritorion de alia ŝtato, ordinare por ebligi trairon al la maro: Rail Baltica estas parto de la internacia transporta koridoro North Sea-Baltic, kiu kunligos la landojn de Benelukso, Germanion, Pollandon kaj Litovion, kaj sekve Latvion, Estonion kaj Finnlandon [10]; en 2003 la tiamaj registaroj de la du landoj atingis interkonsenton pri markoridoro (interkonsento Drnovšek–Račan) [11].
3.
(evitinde) Galerio15.
a)
ARKI korto ĉirkaŭita per koridoro apogita sur kolonoj [12].
b)
GEOL laŭ la pariza maniero ni elfosus en du-tri lokoj de Mjasnickaja-strato ŝaktojn, el ĉi tie ni per varmigitaj fermitaj koridoroj farus nian subteran ofensivon! Metrop ; kiam vi venos sur la fundon de la arbo, vi troviĝos en longa koridoro [13]; ili elfosis novajn serpentumajn koridorojn el la pasejo kaj el sia turego [14].
angle:
1. corridor, hall, passageway 2.a lane 2.b air corridor 2.c wildlife corridor 2.d corridor
beloruse:
калідор
ĉeĥe:
chodba, koridor
ĉine:
甬道 [yǒngdào], 走廊 [zǒuláng], 通道 [tōngdào], 过道 [guòdào]
france:
couloir 1. corridor 2.d corridor
germane:
1. Gang, Flur, Korridor, Durchgang, Diele 2.a Fahrspur 2.c Wildtierkorridor 2.d Korridor
hispane:
1. corredor, pasillo 2.a carril 2.d corredor
hungare:
1. folyosó 2.c élőfolyosó 2.d folyosó (politikai), korridor 3.a tornác, kerengő, árkád 3.b tárna, vágat, járat
itale:
1. corridoio 2.a corsia 2.b corridoio (aereo) 2.c corridoio 2.d corridoio 2. corridoio, passaggio 3.a corridoio, loggia, galleria (portico), portico 3.b cunicolo
japane:
廊下 [ろうか], 通廊 [つう廊], 回廊 [かいろう], 回廊地帯 [かいろうちたい], 車線 [しゃせん]
nederlande:
1. corridor, gang 2.a wegvak 2.b luchtcorridor 2.c corridor 2.d corridor 3.a galerij (ontr.)
pole:
1. korytarz 2.a pas ruchu 2.b korytarz powietrzny 2.d korytarz
portugale:
1. corredor 2.d corredor
rumane:
1. coridor, culoar
ruse:
1. коридор 2.a ряд(автомобильного движения), полоса(движения) 2.b воздушный коридор 2.d коридор 3.b горный коридор, подземный ход, штрек, штольня
slovake:
chodba, kuloár, územný pás

flugkoridoro, aerkoridoro

AVI Mallarĝa kaj malalta longa parto da aerspaco, disponigita al avio por flugi al ĝia celloko: ili krome decidis flugi laŭlonge de la federacia flugkoridoro „Victor 23[15]; kontraŭe al la surteraj vojoj al Berlino, ekzistis kontrakto pri la aerkoridoroj de Berlino, kiu garantiis al la aliancanoj ties liberan uzon [16].
france:
couloir aérien, voie aérienne
germane:
Luftkorridor
pole:
korytarz powietrzny

veturkoridoro

AUTTRA Ĉiu veturejo de ŝoseo kies unu aŭ ambaŭ flankoj estas markitaj per blanka aŭ flava linio, destinita por veturado de vico da aŭtomobiloj: Švejk elpuŝis kaj elportis lin el la veturkoridoro kaj trenis lin sur trotuaro direkte al la hejmo [17].
17. J. Hašek, trad. V. Váňa: La brava soldato Ŝvejk, 2001
angle:
lane
ĉeĥe:
průjezd
ĉine:
小路 [xiǎolù], 巷 [xiàng], 行車軌跡 [xíngchēguǐjì]
france:
voie (partie de chaussée)
germane:
Fahrspur
pole:
pas ruchu
slovake:
prechod

administraj notoj