1koridor/o JED koridoroserĉi 'koridoro' [korido.0o] 1.[korido.0o.ARKI] Trairejo komunikiganta ĉambrojn de sama etaĝo, de sama apartamento: granda domo kun mallumaj koridoroj, malplenaj ĉambroj, kaj mirinde silenta [1]; li trapasis jam dekkelkon da ĉambroj kaj koridoroj [2]; ili rapide trapasas grandajn salonojn, malgrandajn ĉambrojn, malvastajn koridorojn [3]; en la fino de tiu ĉi koridoro estas kelo [4]; Ajla kondukis la vizitantojn unue tra la maldekstra koridoro, montrante al ili, unu post alia, dekkelke da belegaj ĉambroj [5]. 2.[korido.0o.FIG] (figure) Horizontala pasejo, nelarĝa longa spacparto, komunikiganta iojn: okcidente la delikataj sed nudaj deklivoj de Libiaj montoj, oriente krutaj kaj fenditaj arabiaj ŝtonegoj estas muroj de ĉi tiu koridoro, sur kies fundo fluas Nilo [6]. a)[korido.0o.TRA] Veturkoridoro: la kamiono veturis en la malrapida koridoro; kvarkoridora ŝoseo; devigante la ŝoforon denove bremsi kaj ŝanĝi koridoron [7]; tramoj veturas ofte laŭ propraj koridoroj kaj ne estas malhelpataj de aŭtoj [8]. b)[korido.0o.AVI] Flugkoridoro: la aviadiloj flugis en la koridoroj je kvin niveloj [9]. c)[korido.0o.EKOL] Strio de tero, liganta naturterenojn, kiun bezonas sovaĝaj vegetaĵoj kaj bestoj por disvastiĝi. d)[korido.0o.POL] Strio de teritorio, kiu trairas la teritorion de alia ŝtato, ordinare por ebligi trairon al la maro: Rail Baltica estas parto de la internacia transporta koridoro North Sea-Baltic, kiu kunligos la landojn de Benelukso, Germanion, Pollandon kaj Litovion, kaj sekve Latvion, Estonion kaj Finnlandon [10]; en 2003 la tiamaj registaroj de la du landoj atingis interkonsenton pri markoridoro (interkonsento Drnovšek–Račan) [11]. 3.[korido.0o.galerio] (evitinde) Galerio1 aŭ 5. a)[korido.0o.ARKI_galerio] korto ĉirkaŭita per koridoro apogita sur kolonoj [12]. b)[korido.0o.GEOL] laŭ la pariza maniero ni elfosus en du-tri lokoj de Mjasnickaja-strato ŝaktojn, el ĉi tie ni per varmigitaj fermitaj koridoroj farus nian subteran ofensivon! Metrop ; kiam vi venos sur la fundon de la arbo, vi troviĝos en longa koridoro [13]; ili elfosis novajn serpentumajn koridorojn el la pasejo kaj el sia turego [14]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III5. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 5a6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo7. S. Johansson: Dis!, p. 1208. Monato, Walter Klag: Tramo-amo9. Vikipedio, Berlina aerponto10. Monato, Last: Litovio relas al Eŭropo11. Monato, Zlatko Tišljar: Novaj ĉapitroj en najbar-konflikto12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo14. J.R.R. Tolkien, trad. William Auld: La Mastro de l'Ringoj, Parto 2a, ĉap. 9a angle: 1. corridor, hall, passageway 2.a lane 2.b air corridor 2.c wildlife corridor 2.d corridor beloruse: калідор ĉeĥe: chodba, koridor ĉine: 甬道 [yǒngdào], 走廊 [zǒuláng], 通道 [tōngdào], 过道 [guòdào] france: couloir 1. corridor 2.d corridor germane: 1. Gang, Flur, Korridor, Durchgang, Diele 2.a Fahrspur 2.c Wildtierkorridor 2.d Korridor hispane: 1. corredor, pasillo 2.a carril 2.d corredor hungare: 1. folyosó 2.c élőfolyosó 2.d folyosó (politikai), korridor 3.a tornác, kerengő, árkád 3.b tárna, vágat, járat itale: 1. corridoio 2.a corsia 2.b corridoio (aereo) 2.c corridoio 2.d corridoio 2. corridoio, passaggio 3.a corridoio, loggia, galleria (portico), portico 3.b cunicolo japane: 廊下 [ろうか], 通廊 [つうろう], 回廊 [かいろう], 回廊地帯 [かいろうちたい], 車線 [しゃせん] katalune: 1. corredor, passadís 2.a carril 2.b corredor aeri 2.c corredor ecològic 2.d corredor nederlande: 1. corridor, gang 2.a wegvak 2.b luchtcorridor 2.c corridor 2.d corridor 3.a galerij (ontr.) pole: 1. korytarz 2.a pas ruchu 2.b korytarz powietrzny 2.d korytarz portugale: 1. corredor 2.d corredor rumane: 1. coridor, culoar ruse: 1. коридор 2.a ряд(автомобильного движения), полоса(движения) 2.b воздушный коридор 2.d коридор 3.b горный коридор, подземный ход, штрек, штольня slovake: chodba, kuloár, územný pás flugkoridoro, aerkoridoro serĉi 'flugkoridoro' serĉi 'aerkoridoro' [korido.flug0o] [korido.flug0o.AVI] Mallarĝa kaj malalta longa parto da aerspaco, disponigita al avio por flugi al ĝia celloko: ili krome decidis flugi laŭlonge de la federacia flugkoridoro „Victor 23“ [15]; kontraŭe al la surteraj vojoj al Berlino, ekzistis kontrakto pri la aerkoridoroj de Berlino, kiu garantiis al la aliancanoj ties liberan uzon [16]. 15. Vikipedio, D. B. Cooper, 2011-02-2216. Vikipedio, Berlina aerponto france: couloir aérien, voie aérienne germane: Luftkorridor katalune: corredor aeri pole: korytarz powietrzny veturkoridoroserĉi 'veturkoridoro' [korido.vetur0o] [korido.vetur0o.AUT] Ĉiu veturejo de ŝoseo kies unu aŭ ambaŭ flankoj estas markitaj per blanka aŭ flava linio, destinita por veturado de vico da aŭtomobiloj: Švejk elpuŝis kaj elportis lin el la veturkoridoro kaj trenis lin sur trotuaro direkte al la hejmo [17]. 17. J. Hašek, trad. V. Váňa: La brava soldato Ŝvejk, 2001 angle: lane ĉeĥe: průjezd ĉine: 小路 [xiǎolù], 巷 [xiàng], 行車軌跡 [xíngchēguǐjì] france: voie (partie de chaussée) germane: Fahrspur katalune: carril pole: pas ruchu slovake: prechod administraj notoj