1kontinent/o PV

kontinento

1.
GEOGGEOL Granda teramaso, ĉirkaŭita de oceano kaj kiun oni povas trapasi ne transirante maron: en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kuradis kaj alportadis grandegan utilon, sur la kontinento de Eŭropo (la kontinenta parto de Eŭropo, kontraste al insula Anglujo) [1]; sub la piedoj la sablo fariĝas pli kaj pli malprofunda kaj el sub ĝi komencas eliĝi kalka ŝtonego kvazaŭ kontinento [2]; efektive tio estas kontinento, eĉ lando, en la mezo de la sabla maro [3]; kiam la kanalo estos preta la tuta fenicia kaj egipta ŝiparo ... atingas tiajn riĉajn landojn, kiujn preskaŭ neeble estas atingi tra la kontinento [4].
2.
(evitinde) Mondoparto: ni filoj de la malnova kaj maljuna kontinento (Eŭropo) venis al vi kiel gastoj ... kaj ni esperas ke nia voko ne restos vana sed ĝi baldaŭ eĥe resonos en ĉiuj anguloj de via lando kaj tra tuta via kontinento (Ameriko) [5]; invadis Eŭropon ja aliance usonanoj kies dolaro, kulturo, vivstilo poste superregis la kontinenton [6].
1. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉapitro 1a
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 17a
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 17a
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 6a
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington, 1910
6. Monato, Reviviĝas la fantomoj, 1994-05
beloruse:
1. кантынэнт, мацярык 2. частка сьвету
ĉeĥe:
kontinent, pevnina, světadíl
ĉine:
1. 大洲 [dàzhōu], 大陆 [dàlù], 陆 [lù]
france:
1. continent (subst.)
germane:
1. Festland, Kontinent
japane:
大陸 [たいりく]
nederlande:
1. continent, vasteland 2. werelddeel (ontr.)
perse:
قاره
pole:
kontynent 1. kontynent
portugale:
1. continente
rumane:
continent 1. continent
ruse:
1. материк, континент
slovake:
pevnina, svetadiel

kontinenta

Sur kontinento 1: kontinenta klimato, blokado, breto; la kontinentaj vojoj malaperis kaj la ŝipetoj tiel amase rapidis sur la akvo, ke ili similis foliojn en aŭtuno [7].
beloruse:
кантынэнтальны, мацерыковы
ĉeĥe:
kontinentální
ĉine:
大陆性 [dàlùxìng]
france:
continental
germane:
kontinental
japane:
大陸の [たいりくの], 大陸性の [たいりくせいの]
nederlande:
continentaal
perse:
قاره‌ای
pole:
kontynentalny
rumane:
continental
ruse:
материковый, континентальный
slovake:
kontinentálny

prakontinento

GEOL Tre antikva kontinento el kiu estiĝis nunaj kontinentoj per drivo: la Tinamedoj devenas el prakontinento Gondvano [8].
8. Vikipedio, artikolo „tinamedoj“, 2007-08-24
beloruse:
пракантынэнт
france:
supercontinent (géol.)
germane:
Superkontinent, Urkontinent
nederlande:
supercontinent
perse:
اَبَرقاره
pole:
superkontynent
rumane:
supercontinent

subkontinento

GEOGGEOL Parto de kontinento pli-malpli izolita inter maroj, montoj aŭ aliaj baroj, iama kontinento: la loĝantaro ne konsistas el nigruloj sed el enmigrintoj el diversaj landoj de orienta Eŭropo, de la arabaj landoj kaj de la hinda subkontinento [9].
9. S. Zaft: Du Diaj Monaj Ridetoj, 2007
beloruse:
субкантынэнт
ĉine:
次大陆 [cìdàlù]
france:
sous-continent
germane:
Subkontinent
japane:
亜大陸 [あたいりく]
nederlande:
subkontinent
perse:
شبه‌قاره
pole:
subkontynent, podkontynent
rumane:
subcontinent

administraj notoj