1kontinent/o PV kontinentoserĉi 'kontinento' [kontin.0o] 1.[kontin.0o.terkuno] Granda teramaso, ĉirkaŭita de oceano kaj kiun oni povas trapasi ne transirante maron: en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kuradis kaj alportadis grandegan utilon, sur la kontinento de Eŭropo (la kontinenta parto de Eŭropo, kontraste al insula Anglujo) [1]; sub la piedoj la sablo fariĝas pli kaj pli malprofunda kaj el sub ĝi komencas eliĝi kalka ŝtonego kvazaŭ kontinento [2]; efektive tio estas kontinento, eĉ lando, en la mezo de la sabla maro [3]; kiam la kanalo estos preta la tuta fenicia kaj egipta ŝiparo ... atingas tiajn riĉajn landojn, kiujn preskaŭ neeble estas atingi tra la kontinento [4]. 2.[kontin.0o.terparto] (evitinde) Mondoparto: ni filoj de la malnova kaj maljuna kontinento (Eŭropo) venis al vi kiel gastoj ... kaj ni esperas ke nia voko ne restos vana sed ĝi baldaŭ eĥe resonos en ĉiuj anguloj de via lando kaj tra tuta via kontinento (Ameriko) [5]; invadis Eŭropon ja aliance usonanoj kies dolaro, kulturo, vivstilo poste superregis la kontinenton [6]. 1. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉapitro 1a2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 17a3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 17a4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 6a5. L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington, 19106. Monato, Reviviĝas la fantomoj, 1994-05 beloruse: 1. кантынэнт, мацярык 2. частка сьвету ĉeĥe: kontinent, pevnina, světadíl ĉine: 1. 大洲 [dàzhōu], 大陆 [dàlù], 陆 [lù] france: 1. continent (subst.) germane: 1. Festland, Kontinent japane: 大陸 [たいりく] nederlande: 1. continent, vasteland 2. werelddeel (ontr.) perse: قاره pole: kontynent 1. kontynent portugale: 1. continente rumane: continent 1. continent ruse: 1. материк, континент slovake: pevnina, svetadiel kontinentaserĉi 'kontinenta' [kontin.0a] [kontin.0a.GEOG] Sur kontinento 1: kontinenta klimato, blokado, breto; la kontinentaj vojoj malaperis kaj la ŝipetoj tiel amase rapidis sur la akvo, ke ili similis foliojn en aŭtuno [7]. 7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 12a beloruse: кантынэнтальны, мацерыковы ĉeĥe: kontinentální ĉine: 大陆性 [dàlùxìng] france: continental germane: kontinental japane: 大陸の [たいりくの], 大陸性の [たいりくせいの] nederlande: continentaal perse: قارهای pole: kontynentalny rumane: continental ruse: материковый, континентальный slovake: kontinentálny prakontinentoserĉi 'prakontinento' [kontin.pra0o] [kontin.pra0o.GEOL] Tre antikva kontinento el kiu estiĝis nunaj kontinentoj per drivo: la Tinamedoj devenas el prakontinento Gondvano [8]. 8. Vikipedio, artikolo „tinamedoj“, 2007-08-24 beloruse: пракантынэнт france: supercontinent (géol.) germane: Superkontinent, Urkontinent nederlande: supercontinent perse: اَبَرقاره pole: superkontynent rumane: supercontinent subkontinentoserĉi 'subkontinento' [kontin.sub0o] [kontin.sub0o.GEOG] Parto de kontinento pli-malpli izolita inter maroj, montoj aŭ aliaj baroj, iama kontinento: la loĝantaro ne konsistas el nigruloj sed el enmigrintoj el diversaj landoj de orienta Eŭropo, de la arabaj landoj kaj de la hinda subkontinento [9]. 9. S. Zaft: Du Diaj Monaj Ridetoj, 2007 beloruse: субкантынэнт ĉine: 次大陆 [cìdàlù] france: sous-continent germane: Subkontinent japane: 亜大陸 [あたいりく] nederlande: subkontinent perse: شبهقاره pole: subkontynent, podkontynent rumane: subcontinent administraj notoj