*kelo
- Subtera ĉambro, ordinare uzata por konservi provizojn, karbon, ktp: lia kuirejo kaj kelo estas bone provizitaj [1]; en la malalta kelo loĝis malriĉa, malsana knabo [2]; tiu fripono […] rompis la pordon de la najbara kelo, kie estis vino, renversis kelke da multvaloraj kruĉoj kaj tiel ebriiĝis [3]; mia patro ĉeestis ĉe lia entombiĝo: li vidis lian ĉerkon metitan en la funebran kelon [4]; (figure) li estis fiera de sia kelo (t.e. ties enhavo da vino...); li havas nek ĉelon nek kelon (li estas senhejmulo) PrV ; malfermita kelo tentas al ŝtelo PrV .
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Anĝelo
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekoka
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Anĝelo
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekoka
- angle:
- cellar
- beloruse:
- склеп, падвал, сутарэньне
- bretone:
- kav
- ĉeĥe:
- sklep, suterén
- ĉine:
- 窖 [jiào], 地下室 [dìxiàshì], 窌 [jiào], 窨 [yìn]
- france:
- cave (subst. fém.), sous-sol li havas nek ĉelon nek ~on: il est à la rue.
- germane:
- Keller
- hispane:
- bodega, despensa, almacén
- hungare:
- pince
- japane:
- 地下室 [ちかしつ], 穴倉 [あなぐら], 地下貯蔵庫 [ちかちょぞうこ], ワイン [わいん]
- nederlande:
- kelder
- perse:
- زیرزمین
- pole:
- piwnica piwnica
- portugale:
- adega, despensa, frasqueira, garrafeira
- rumane:
- beci beci
- ruse:
- подвал, погреб
- slovake:
- pivnica
- tibete:
- ཨོག་ཁང་
- ukraine:
- льох, погріб, підвал
kelisto, kelestro
- Servisto, kiu zorgas speciale pri la vinprovizoj: en la ĉefa korto komencis kolektiĝi la amaso: kuiristoj, ĉevalistoj, kelistoj [5]; tio, kion elpensis mia kelisto, ne estas biero [6]; kiam ili venis al la bareloj, la kelestro volis doni al ĝi vinon [7]; kvar kelistoj penis […] sensoifigi la soifantajn dancantojn [8].
- angle:
- cellarman
- beloruse:
- склепнік, наглядчык віннага склепа
- bretone:
- paotr ar c'hav
- ĉeĥe:
- sklepník
- france:
- caviste, sommelier, préposé aux vins
- germane:
- Kellermeister
- hispane:
- bodeguero
- hungare:
- pincemester, pincemunkás
- japane:
- 酒庫係 [さけこかかり]
- nederlande:
- bottelier
- pole:
- sommelier
- rumane:
- sommelier
- ruse:
- управляющий винным погребом, заведующий винами, сомелье
- slovake:
- vedúci pivnice
- ukraine:
- офіціант (на роздачі вина), працівник ресторану, що відає алкогольними напоями, іст. виночерпій
vinkelo
- Kelo en kiu oni stokas vinon, foje ankaŭ servante gastojn (vd vinejo): la vinkeloj de Tartessos [9]; posttagmeze oni povis viziti Ĉefepiskopajn Vinkelojn [10]; veturante perŝipe oni vidos vilaĝojn, monumentojn, vinkelojn kaj restoraciojn [11].
9.
Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Pythagoras
10. La Ondo de Esperanto, Ljubomir Trifonĉovski: La 55a Kongreso de IKUE
11. Monato, Marc Gassion: Aude, 2003
10. La Ondo de Esperanto, Ljubomir Trifonĉovski: La 55a Kongreso de IKUE
11. Monato, Marc Gassion: Aude, 2003
- angle:
- wine cellar
- beloruse:
- вінны склеп
- ĉine:
- 酒窖 [jiǔjiào]
- france:
- cave à vin
- germane:
- Weinkeller
- japane:
- 地下酒蔵 [ちかさかぐら], ワインセラー
- ukraine:
- винний погріб