Aldoni tradukojn al ReVo:

*kel/o

*kelo

serĉi 'kelo'
[kel.0o]
Subtera ĉambro, ordinare uzata por konservi provizojn, karbon, ktp: lia kuirejo kaj kelo estas bone provizitaj [1]; en la malalta kelo loĝis malriĉa, malsana knabo [2]; tiu fripono […] rompis la pordon de la najbara kelo, kie estis vino, renversis kelke da multvaloraj kruĉoj kaj tiel ebriiĝis [3]; mia patro ĉeestis ĉe lia entombiĝo: li vidis lian ĉerkon metitan en la funebran kelon [4]; (figure) li estis fiera de sia kelo (t.e. ties enhavo da vino...); li havas nek ĉelon nek kelon (li estas senhejmulo) PrV ; malfermita kelo tentas al ŝtelo PrV .
angle:
cellar
beloruse:
склеп, падвал, сутарэньне
bretone:
kav
ĉeĥe:
sklep, suterén
ĉine:
[jiào], 地下室 [dìxiàshì], 窌 [jiào], 窨 [yìn]
france:
cave (subst. fém.), sous-sol li havas nek ĉelon nek ~on: il est à la rue.
germane:
Keller
hispane:
bodega, despensa, almacén
hungare:
pince
japane:
地下室 [ちかしつ], 穴倉 [あなぐら], 地下貯蔵庫 [ちかちょぞうこ], ワイン [わいん]
nederlande:
kelder
perse:
زیرزمین
pole:
piwnica piwnica
portugale:
adega, despensa, frasqueira, garrafeira
rumane:
beci beci
ruse:
подвал, погреб
slovake:
pivnica
tibete:
ཨོག་ཁང་
ukraine:
льох, погріб, підвал

kelisto, kelestro

serĉi 'kelisto'
serĉi 'kelestro'
[kel.0isto]
Servisto, kiu zorgas speciale pri la vinprovizoj: en la ĉefa korto komencis kolektiĝi la amaso: kuiristoj, ĉevalistoj, kelistoj [5]; tio, kion elpensis mia kelisto, ne estas biero [6]; kiam ili venis al la bareloj, la kelestro volis doni al ĝi vinon [7]; kvar kelistoj penis […] sensoifigi la soifantajn dancantojn [8].
angle:
cellarman
beloruse:
склепнік, наглядчык віннага склепа
bretone:
paotr ar c'hav
ĉeĥe:
sklepník
france:
caviste, sommelier, préposé aux vins
germane:
Kellermeister
hispane:
bodeguero
hungare:
pincemester, pincemunkás
japane:
酒庫係 [さけこかかり]
nederlande:
bottelier
pole:
sommelier
rumane:
sommelier
ruse:
управляющий винным погребом, заведующий винами, сомелье
slovake:
vedúci pivnice
ukraine:
офіціант (на роздачі вина), працівник ресторану, що відає алкогольними напоями, іст. виночерпій

vinkelo

serĉi 'vinkelo'
[kel.vin0o]
Kelo en kiu oni stokas vinon, foje ankaŭ servante gastojn (vd vinejo): la vinkeloj de Tartessos [9]; posttagmeze oni povis viziti Ĉefepiskopajn Vinkelojn [10]; veturante perŝipe oni vidos vilaĝojn, monumentojn, vinkelojn kaj restoraciojn [11].
9. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Pythagoras
10. La Ondo de Esperanto, Ljubomir Trifonĉovski: La 55a Kongreso de IKUE
11. Monato, Marc Gassion: Aude, 2003
angle:
wine cellar
beloruse:
вінны склеп
ĉine:
酒窖 [jiǔjiào]
france:
cave à vin
germane:
Weinkeller
japane:
地下酒蔵 [ちかさかぐら], ワインセラー
ukraine:
винний погріб

administraj notoj