sepult/i SPV

sepulti

(tr)
Prizorgi la kadavron de mortinto per entombigo, bruligo aŭ alia mora procedo: la reĝino Artemiza sepultis sian edzon […] en tombon […] grandiozan [1]; ne nur ĉerkoĉare ŝanĝiĝas la sepulta kulturo, pli altan ŝparefikon jam kunportis la aktuala multobliĝo de urnaj enterigoj [2]; liaj amikoj kaj parencoj kunvenis ĉe sepultistejo, la rabeno ĉantis funebran kadiŝon per forta, klara voĉo, kiu gvidis la lamentantojn [3].
beloruse:
хаваць (мёртвага)
ĉeĥe:
pochovat (zemřelého), pohřbít
ĉine:
土葬 [tǔzàng], 葬 [zàng]
france:
faire la sépulture de
germane:
beerdigen
hispane:
sepultar
hungare:
temet, eltemet
itale:
seppellire (cer. funebre), cremare (cer. funebre)
japane:
葬る [ほうむる], 埋葬する [まいそうする]
pole:
chować, grzebać (zmarłego)
portugale:
sepultar
ruse:
хоронить, похоронить, погрести
slovake:
pochovať
ukraine:
ховати, хоронити

sepulto

Parto de funebro kiam oni prizorgas la korpon de la mortinto: Vilela prizorgis la sepulton, la mortokultojn, kaj la inventaron [4]; pluvego […] trafis ĉe la urbolimo sepultoprocesion de eksiĝinta brigadestro [5].
4. Machado de Assis, trad. Paulo Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, Oportuno, jaro 2005a, p. 12a
5. La Ondo de Esperanto, 1999, No 6 (56)
beloruse:
пахаваньне
ĉeĥe:
pohřeb
ĉine:
告別式 [gàobiéshì], 告别式 [gàobiéshì]
france:
sépulture (action)
germane:
Beerdigung
hispane:
sepultura
hungare:
temetés
itale:
sepoltura
japane:
埋葬 [まいそう], 葬送 [そうそう], 葬儀 [そうぎ]
pole:
pogrzeb
portugale:
sepultamento
ruse:
погребение
slovake:
pohreb

sepultejo

Loko por restaĵoj de mortintoj; tombo: la sekvaj papoj […] ofte vizitis la sepultejon de la apostolo, situanta en la kripto de loka katedralo [6].
6. Rafaela Urueña: Vojoj al la sankta urbo, Monato, 2000/03, p. 24
beloruse:
магіла, месца пахаваньня
ĉeĥe:
hřbitov, pohřebiště
ĉine:
[cài], 墓穴 [mùxué], 坟 [fén], 墳 [fén], 坟墓 [fénmù], 墳墓 [fénmù]
france:
sépulture (lieu)
germane:
Grab, Grabstätte
hispane:
cementerio
hungare:
temetkezési hely
itale:
sepolcreto, sepolcro
japane:
墓地 [ぼち], 墓所 [ぼしょ]
pole:
cmentarz
portugale:
sepultura
ruse:
могила
slovake:
cintorín, pohrebisko
ukraine:
гробівець, склеп

administraj notoj