*promontoro
- Parto da seka tero, akutangule antaŭiĝanta en maron, riveron aŭ lagon: iliaj ideoj kaj tradicioj laŭdire devenis de la „monaĥa promontoro“ Athos en Grekio [1]; profunde en la malantaŭo vidiĝas la ekstera fjordo kun insuloj kaj promontoroj [2]; rondirinte ĉirkaŭ la Horna promontoro kaj ĝin transirinte, „la Fatalo“ vagadis en la vasteco de Pacifiko [3]; pasiginte naŭ monatojn ĉe la Promontoro de Bona Espero, ni pensis, ke estus la plej bona afero, kiun ni povas fari, dungi ŝipon, kaj velveturi al la Spicaj Insuloj por aĉeti kariofilojn [4]; sed Nero, enŝipiĝinte kun sia kortego ĉe la promontoro Miseno, revenis malrapide, vizitante envoje apudbordajn urbojn [5].
Rim.:
La vorto estas Fundamenta, kaj jam tial preferinda ol la
senbezonaj sinonimoj
terkapo,
kabo,
kapo 4.a;
la PIV-oj arbitre kaj senargumente (eĉ senekzemple) ial
asertas, ke promontoro estas alta kabo ― malgraŭ ke
inter la Fundamentaj tradukoj angla kaj franca apud
„promontory“ kaj „promontoire“ aperas
respektive „cape“ kaj „cap“; tamen la reala
motivo de la PIV-oj probable estas simpla malemo uzi la vorton
promontoro, ĉar ĝuste la „altajn kabojn“, kiel la
Bonespera promontoro aŭ la Horna promontoro ili ja nomas
„Kabo“. [Sergio Pokrovskij]
- angle:
- promontory, cape
- beloruse:
- мыс
- ĉeĥe:
- předhoří, vysoký mys
- ĉine:
- 岬角 [jiǎjiǎo], 海角 [hǎijiǎo]
- france:
- promontoire, cap
- germane:
- Landspitze, Kap, Landzunge, Vorgebirge [ark]
- hungare:
- hegyfok
- japane:
- 岬 [みさき]
- nederlande:
- voorgebergte
- pole:
- cypel, przylądek
- portugale:
- promontório
- rumane:
- promontoriu, cap
- ruse:
- мыс Horna ~o: Мыс Горн. P~o de Bona Espero: Мыс Доброй Надежды.
- slovake:
- horský výbežok do mora
- svede:
- udde
- ukraine:
- мис