4inert/a

inerta

1.
Ne havanta propran movon: inerta ŝtono, kadavro; delikate inerta, velkanta vaksfloro KKr ; jen la haŭto de la korposubo subite inertiĝis, ekcedis kaj malfermiĝis KKr ; la policistoj povis fari halton kun ebriulo, inerte pendanta inter iliaj krudaj brakoj VRA ; dekstre kreskis maljuna, inerta, de likenoj venkita abio VRA ; la animo ŝtelis dormmomenton interne, en sia nesto de inertiĝintaj muskoloj VRA ; la aliulo certe pensus, ke mi estas inertulo KrM ; inerta homo VdE (senmova, kvazaŭ senviva). VD:rigida, senmova, senviva
2.
KEMPIV1 Ne reaganta ĥemie: inerta gaso (nobla gaso).
3.
(figure) Ne agema, ne havanta iniciatokapablon, senenergia: resti inerta antaŭ la danĝero; inerta (pasiva) kontraŭstaro; la fumo iom vekis lin el lia inerta stato InfanTorent2 ; fidante ke tiu inerta amaso sekvos la decidojn de siaj gvidantoj EeP ; vi, viroj, estas inerta ŝafaro! KKr ! la ombroj kaj memoroj pri Solferino lin tute obsedis, sed ili nun ne inertigis lin KKr . VD:indiferenta2, pasiva2, pigra1
angle:
inert ~a gaso: inert gas, noble gas.
beloruse:
інэртны ~a gaso: інэртны газ.
ĉeĥe:
inertní, nereagující na nic, netečný
ĉine:
惰性 [duòxìng]
france:
inerte ~a gaso: gaz rare, gaz inerte, gaz noble.
germane:
1. bewegungslos, unbeweglich 2. inert, reaktionsträge ~a gaso: Edelgas. 3. träge
hispane:
inerte
hungare:
1. tehetetlen, mozdulatlan 2. semleges kémhatású, vegyileg közömbös ~a gaso: nemesgáz. 3. tehetetlen, tunya
itale:
inerte (agg.) ~a gaso: gas inerte, gas nobile.
japane:
惰性的な [だせいてきな], 無気力な [むきりょくな], 消極的な [しょうきょくてきな], 不活性の [ふかっせいの]
katalune:
inert ~a gaso: gas noble, gas inert, gas rar.
nederlande:
1. bewegingsloos ~a gaso: edelgas. 3. energieloos, inert, traag
portugale:
inerte ~a gaso: gás nobre.
ruse:
1. инертный ~a gaso: инертный газ. 3. инертный, косный
slovake:
nevšímavý, ľahostajný
ukraine:
інертний, бездіяльний, в’ялий, безініціативний, інертний

inerteco, inerto

1.
FIZVdE Natura eco de la materio, laŭ kiu korpo emas resti en la sama stato de movo aŭ senmovo kaj ne povas mem modifi tiun staton: la inerteco de korpo mezuriĝas per ties maso; inertoforto; inertorado. SIN:inercio 2.
2.
(figure) Manko de iniciato, neagemo, senenergieco: al ĉiuj admonoj li respondas per nevenkebla inerteco; libertempo kaj kristnasko plenigis ilin per kreviga ĝojo, kiu forigis ilian vintran inerton InfanTorent2 ; ili estas teksitaj el laceco, inerteco kaj samtempe el obstina sed sencela vivovolo Tor ; pri tio ne kulpas la demokrateco de UEA, […] sed neinteresiĝo kaj inerteco EeP . SIN:inercio 1VD:apatio, deprimo, enuo, farniento, flegmo, malviglo, marasmo2, langvoro
angle:
inertia
beloruse:
інэрцыя, інэртнасьць
ĉeĥe:
nečinnost, zkostnatělost
ĉine:
惰性 [duòxìng], 惯量 [guànliàng], 惯性 [guànxìng], 惯性原理 [guànxìngyuánlǐ], 惯力 [guànlì], 惯性力 [guànxìnglì]
france:
1. inertie (phys.) 2. inertie, apathie, inaction, léthargie
germane:
Trägheit 2. Antriebslosigkeit
hispane:
inercia
hungare:
1. tehetetlenség 2. tunyaság, tehetetlenség
itale:
1. inerzia (fis.) 2. inerzia, apatia, inanità, inazione, letargia
japane:
惰性 [だせい], 無気力 [むきりょく], 不活性 [ふかっせい]
katalune:
inèrcia
nederlande:
traagheid
portugale:
inércia
ruse:
1. инерция 2. инертность, косность
slovake:
apatia, skostnatenosť, ľahostajnosť
ukraine:
інертність, бездіяльність, в’ялість, безініціативність, інертність, апатія

inerteca

FIZ
Rilata al inerteco 1: inerteca principo (korpo, submetata al eksteraj fortoj, kies sumo estas nula, restas senmova aŭ moviĝas rektlinie kun konstanta rapido); inerteca referenco-sistemo (tia referenco-sistemo, ke en ĝi validas la inerteca principo); inerteca forto [1] (forto, kiun necesas aldoni al la eksteraj fortoj, por ke la inerteca principo ŝajnu aplikiĝi ankaŭ en la neinertecaj referenco-sistemoj; ekz-e centrifuga forto). SIN:inercia, inerciuma.
angle:
inertial
beloruse:
інэрцыяльны ~eca forto: сіла інэрцыі.
ĉine:
惰性 [duòxìng]
france:
d'inertie, inertiel ~eca principo: principe d'inertie. ~eca principo: principio d'inerzia. ~eca referenco-sistemo: référentiel d'inertie, référentiel inertiel. ~eca forto: force d'inertie.
germane:
~eca forto: Trägheitskraft.
hispane:
~eca forto: fuerza de inercia.
hungare:
tehetetlenségi, inerciális ~eca forto: tehetetlenségi erő, tömegerő.
itale:
inerziale ~eca referenco-sistemo: sistema di riferimento inerziale. ~eca forto: forza apparente, forza inerziale, forza fittizia.
katalune:
inercial ~eca principo: principi d'inèrcia. ~eca referenco-sistemo: sistema de referència inercial. ~eca forto: força inercial.
nederlande:
~eca forto: inertie.
portugale:
inercial
ruse:
инерциальный, инерционный ~eca referenco-sistemo: инерциальная система отсчёта. ~eca forto: сила инерции.

administraj notoj

pri ~eca:
    La terminon "referenco-sistemo" restas por difini aux por
    anstatauxigi per io pli konvena. Mi prenis gxin en PIV2,
    artikolo "inerciuma", sed trovis difinon nek sub "sistemo",
    nek sub "referenco".
    [MB]
  
~eca: Mankas dua fontindiko.
~eca: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.