pigr/a

pigra

1.
Maldiligenta: li estas pigra kaj rifuzas labori kaj konstante ĝenas min [1]; la pordo subite knaris, malfermiĝis kaj enlasis iun homon, li pigre sin demandis: „ĉu virino?“ [2]; mi tro pigras por paŝi, dum pluva posttagmezo, al alia konstruaĵo [3]; se ni renkontas ĉiam kaj nur vidpunktojn egalajn al niaj propraj, tio senaverte kondukas al pigriĝo-febliĝo-dogmiĝo de nia menso [4].
2.
Etoso ripoziga, malvigliga: ni ambaŭ ŝatis […] la dolĉan babiladon dum la pigraj someraj antaŭvesperoj [5].
1. L. Frank Baum, trad. de Donald Broadribb: Tiktoko de Oz
2. Konstanten Krysakov: Kota akvo, Monato, 2000/03, p. 28
3. Monato, Paul Gubbins: Montriloj de la tempoj, 2012
4. Monato, Filippo Franceschi: Altnivela kultur-revuo esperantlingva, 2005
5. Julian Modest: Vetiha, Monato, 2001/02, p. 26
angle:
lazy, indolent, slothful, slow-going, work-shy
beloruse:
лянівы, гультаяваты
ĉeĥe:
líný
ĉine:
[duò], 懒散 [lǎnsǎn], 懶散 [lǎnsǎn], 疏懒 [shūlǎn], 疏懶 [shūlǎn], 怠 [dài], 蔫 [niān]
france:
indolent, nonchalant
germane:
faul, träge, arbeitsscheu
hispane:
haragán, perezoso, vago
hungare:
lusta, henye
itale:
pigro, indolente
nederlande:
lui
perse:
تنبل، کاهل، تن‌پرور
pole:
nonszalancki, leniwy, próżniaczy
portugale:
preguiçoso
ruse:
ленивый
slovake:
lenivý, záhaľčivý
tibete:
ཉོབ་དོ་
ukraine:
ледачий, лінивий

pigri

(x)
Maldiligenti: li tuj krias, „ĉu oni pagas vin, por ke vi pigru aŭ por kio?“ [6]; mi ja pigris fosi en vortaroj [7].
6. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, dua libro, ĉapitro 43a
7. Jurij Finkel: Re: Estonta patro demandas, soc.culture.esperanto, 2000-07-13
beloruse:
ленавацца, гультаіць
ĉeĥe:
být líný
france:
se laisser vivre, paresser
germane:
faul sein
hispane:
haraganear, holgazanear, vagear
hungare:
lustálkodik
nederlande:
lui zijn
perse:
تنبلی کردن
pole:
lenić się, próżniaczyć, obijać się
portugale:
ter preguiça
ruse:
лениться
slovake:
byť lenivý

pigro, pigreco

Maldiligento: pro nura pigro kaj pro malemo / mi faras ja nenion, min mankas vol' [8]; laŭ lia pensoskemo ankaŭ burokratismo, same kiel pigreco, estas malnatura [9].
8. Bertilo Wennergren: bluso en rubuj'
9. Monato, Donald Broadribb: Utopia verko deknaŭjarcenta, 2005
angle:
laziness, sloth, idleness, indolence, laze, slothfulness
beloruse:
лянота
ĉeĥe:
lenost
ĉine:
懒散 [lǎnsǎn], 懶散 [lǎnsǎn]
france:
indolence, nonchalance
germane:
Faulheit, Trägheit
hispane:
holgazanería, pereza
hungare:
lustaság, henyeség
nederlande:
luiheid
pole:
nonszalancja, lenistwo, próżniactwo
portugale:
preguiça
ruse:
лень
slovake:
lenivosť
ukraine:
лінь, лінощі

pigrulo

(ntr)
Maldiligentulo: jen ĝuste Potifar: malzorgema pigrulo, ĉiam preta ŝarĝi iun alian per siaj propraj tedaĵoj [10]; mezepoka hontotintileto, kiun pigrulo devis kunporti pendigita antaŭ la frunto [11].
10. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, konfeso de la Potifar-edzino
11. Saliko: Kolekti sonorilojn, Monato, 2001/02, p. 24
beloruse:
гультай, лорта, абібок
ĉeĥe:
flákač, zahaleč, zahálčivec
france:
paresseux (subst.)
germane:
Faulpelz, Faulenzer
hispane:
holgazán, perezoso, vago
nederlande:
luiwammes, luiaard
pole:
leń, próżniak, obibok, wałkoń, nygus
portugale:
indolente, mandrião, preguiçoso
ruse:
лентяй
slovake:
flákač, zaháľač

administraj notoj