Aldoni tradukojn al ReVo:

ReVo *seri/o

*serio

serĉi 'serio'
[seri.0o]
1.
[seri.0o.aro]
Finita aro da samspecaj kaj iel ordigitaj objektoj aŭ aferoj: serio da kaseroloj; serio da ŝlosiloj; serio da koloroj; serio da sonoj (gamo); post serio da jaroj [1]; dum longa serio da tagoj kun fervoro kaj kredo li dediĉis sin al piaj servoj [2]; tra serio da ĉambroj […] la faraono pasis al sia kabineto [3]; komenciĝis serio da festenoj kaj amuzoj [4]; en la daŭro de la sekvintaj tagoj Sofra aranĝis por la princo serion da ĉasoj [5]; la penso pri fino de la mondo turmentis la homojn jam longe kaj trovis esprimon en granda serio da antaŭdiroj FK ; la plena serio de la elektromagnetaj ondoj [6]; serio da poemoj (ciklo); por la intervaloj ekzistas du serioj de nomoj RokPop .
a)
[seri.0o.aroTIP]
TIP Aro da iel similaj publikigaĵoj, eldonitaj kun unuforma aspekto, kelkfoje numeritaj, kaj kies totala nombro ne estas antaŭdifinita: serio Oriento-Okcidento; serio "Stafeto" [7]; la unua verko de la librara serio VivZam ; seriotitolo. SIN:biblioteko, kolektoPRT:volumoSUP:seriaĵo
b)
[seri.0o.aroTIP2]
TIP Teme aŭ tempe difinita subkolekto de periodaĵo: Informilo por Interlingvistoj, 7-a jaro, tria serio; nova serio.
c)
[seri.0o.KIN]
KIN Filmserio: la ĉefa aktoro forlasis la serion [8]
2.
[seri.0o.vico]
Vico da analogaj aferoj: el tiuj vortoj ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj [9]; antaŭ ili staris granda serio da pafilegoj [10]; serio da artikoloj; serio da interparoloj; serio de eksplodoj; tra serio da ĉambroj [11]; serio da katastrofoj (lavango); serio da demandoj (kaskado). VD:ĉeno, sinsekvo
3.
[seri.0o.MAT]
MAT[12] Vico `u`, konsiderata kune kun ties vico `v` de partaj sumoj (`v_n=u_0+u_1+...+u_n`): la harmona serio (kies ĝenerala termo egalas al `1//n`) ne konverĝas; geometria serio (bazita sur geometria progresio) konverĝas, se kaj nur se la absoluta valoro de ĝia kvociento estas strikte malpli granda ol 1. VD:termo, parta sumo, sumo, resto, konverĝa.
Rim.: Ne ekzistas formala diferenco inter la nocioj vico kaj serio. Ĉiun vicon oni povas konsideri ankaŭ kiel serion. La diferenco aperas nur, kiam temas pri konverĝo, ĉar por serio oni interesiĝas pli pri la konverĝo de la vico `v`, ol pri tiu de `u`.
angle:
series harmona ~o: harmonic series. geometria ~o: geometric series.
beloruse:
сэрыя, шэраг, пасьлядоўнасьць
ĉeĥe:
set v tenise, série, řada
ĉine:
连续剧 [liánxùjù], 連續劇 [liánxùjù], 系序 [xìxù] 3. åˆ— [liè], 級數 [jíshù], 级数 [jíshù]
france:
1.a collection 1.b série 1.c série (de films) 3. série (math.) harmona ~o: série harmonique. geometria ~o: série géométrique.
germane:
Serie 3. Reihe harmona ~o: harmonische Reihe. geometria ~o: geometrische Reihe.
hispane:
serie, colección
hungare:
1.a sorozat ~otitolo: sorozatcím. 1.b sorozat 2. sor 3. sor harmona ~o: harminikus sor. geometria ~o: mértani sor.
japane:
連続 [れんぞく], ひと続き [ひとつづき], 続き物 [つづきもの], シリーズ [しりーず], 系列 [けいれつ], 直列 [ちょくれつ], 級数 [きゅうすう], 統 [とう]
nederlande:
serie, reeks
pole:
1.a seria 2. ciąg, rząd 3. szereg harmona ~o: szereg harmoniczny. geometria ~o: szereg geometryczny.
ruse:
1.a ÑÐµÑ€Ð¸Ñ 1.b Ð¿Ð¾Ð´ÑˆÐ¸Ð²ÐºÐ°, подборка 2. Ð¿Ð¾ÑÐ»ÐµÐ´Ð¾Ð²Ð°Ñ‚ельность, ряд, серия 3. Ñ€ÑÐ´ (мат) harmona ~o: гармонический ряд. geometria ~o: геометрический ряд.
slovake:
filmový seriál
ukraine:
серія, ряд

seriaĵo

serĉi 'seriaĵo'
[seri.0ajho]
[seri.0ajho.TIP]
TIPKIN Ĉiu serie eldonita publikigaĵo: ĉiu periodaĵo estas seriaĵo, sed reciproke ne BT ; kontraste al la pli komplikaj unua kaj tria filmoj de la serio, tiu ĉi dua seriaĵo estas plena je spektaklaj persekutoj kaj bataloj [13]; satira romano […], kiu aperis en la revuo „Der Teutsche Merkur“ dum la jaroj 1774 ĝis 1780 kiel seriaĵo [14]. SUB:periodaĵo, serio 1.a
angle:
serial
beloruse:
сэрыя публікацыяў
ĉine:
连续剧 [liánxùjù], 連續劇 [liánxùjù], 丛集 [cóngjí], 叢集 [cóngjí], 系列 [xìliè]
france:
publication en série
germane:
Serie
hungare:
sorozatkiadvány, sorozatmű
pole:
seria (publikacji)
ruse:
сериал

filmserio, dramserio HejmVort

serĉi 'filmserio'
serĉi 'dramserio'
[seri.film0o]
[seri.film0o.KIN]
KIN Tuto de filmoj prezentataj kiel sinsekvaj eroj de sama rakonto: mia frato antaŭ du semajnoj donacis al mi DVD-kopiojn de la filmseriskeleto „perdita“ [15]; al ŝi tre plaĉas la dramserio „la Ĵuro de Ĉangum“, kiu estis farita en Koreio [16]. VD:felietono
15. R. Torabi: [blogo], 2008-07-03
16. Vastalto: Akvosfero, 2006-02-17
beloruse:
сэрыял, тэлесэрыял
ĉine:
特輯 [tèjí], 特辑 [tèjí]
france:
feuilleton (télévisé), série (de films)
germane:
Filmreihe
japane:
連続ドラマ [れんぞくドラマ]
pole:
serial filmowy

potencoserio

serĉi 'potencoserio'
[seri.potenco0o]
MAT[17]
(ĉirkaŭ punkto `x_0`) Serio de funkcioj, kies ĝenerala termo `u_n(x)` havas formon `a_n(x-x_0)^n`: la partaj sumoj de potencoserio estas polinomaj funkcioj; elvolvi funkcion en potencoserion; la serio de Taylor de reela aŭ kompleksa funkcio `f(x)`, kiu estas malfinie diferencialebla en najbaraĵo de nombro `a`, estas […] potencoserio […] [18]. VD:konverĝocirklo, konverĝintervalo, konverĝoradiuso.
angle:
power series, entire series
beloruse:
шэраг ступеневы
ĉeĥe:
geometrická řada, mocninná řada
ĉine:
冪級數 [mìjíshù], 幂级数 [mìjíshù]
france:
série entière
germane:
Potenzreihe
hungare:
hatványsor
pole:
szereg potęgowy
ruse:
степенной ряд
slovake:
geometrický rad

televidserio

serĉi 'televidserio'
[seri.televid0o]
[seri.televid0o.KIN]
KIN Televidebla filmserio: „La vero estas tie ekstere“ eble vi spektis iufoje tiun famkonatan televidserion el Usono [19]; kiam finfine eblis spekti en mia lando lian televidserion Kosmo, mia tuta familio kvazaŭreligie sidis antaŭ la malnova televidilo, tagon post tago [20].
19. Fátima: La sekreta ĝardeno, 2005-11-04
20. Monato, Alberto García Fumero: Scienco kaj religio kunfluu, ne kverelu
beloruse:
тэлесэрыял
ĉeĥe:
televizní seriál
ĉine:
连续剧 [liánxùjù], 連續劇 [liánxùjù], 电视剧 [diànshìjù], 電視劇 [diànshìjù]
france:
feuilleton télévisé, série télévisée
germane:
Fernsehserie
pole:
serial telewizyjny
slovake:
televízny seriál

serio de funkcioj[21], funkciserio

serĉi 'serio de funkcioj'
serĉi 'funkciserio'
[seri.0o_de_funkcioj]
MAT
Serio, kies termoj estas reelaj aŭ kompleksaj funkcioj. M-provo de Weierstrass estas analogo de la kompara provo por malfinia serio de funkcioj [22]; la malkompono de periodaj funkcioj en konverĝa serio de sinusoidaj funkcioj, nomata serio de Fourier [23].
angle:
function series
beloruse:
шэраг функцыйны
ĉeĥe:
set v tenise, série, řada
france:
série de fonctions
germane:
Funktionsreihe, Funktionenreihe
hungare:
függvénysor
pole:
szereg funkcyjny
ruse:
функциональный ряд
slovake:
filmový seriál

entjera serio

serĉi 'entjera serio'
[seri.entjera0o]
ĉeĥe:
mocninná řada
pole:
szereg potęgowy
slovake:
mocninný rad

formala potencoserio, formala serio

serĉi 'formala potencoserio'
serĉi 'formala serio'
[seri.formalapotenco0o]
MAT
(super komuteca unuhava ringo) Vico `(u_n)_(n in NN)`, kutime prezentata kvazaŭ temus pri „senfina polinomo“ per skribaĵo de la tipo `sum u_n bb X^n`: la ringon de formalaj potencoserioj super ringo `bb R` oni kutime signas per `bb R[[bb X]]`; la frakcikorpon de ĉi tiu ringo oni kutime nomas korpo de formalaj potencoserioj kaj signas per `bb R((bb X))`; la reela polinomo `1-bb X` akceptas kiel inverson la formalan potencoserion `sum bb X^n`; formala serio de Laurent [25].
angle:
formal power series, formal series
beloruse:
шэраг фармальны
ĉeĥe:
formální mocninná řada
france:
série entière formelle, série formelle
germane:
formale Potenzreihe, formale Reihe
hungare:
formális hatványsor
pole:
szereg formalny
ruse:
формальный степенной ряд, формальный ряд
slovake:
formálny mocninný rad

administraj notoj

pri ~o 3.:
      Mi permesis al mi forpreni la rusan tradukon
      последовательность, kiu ne ŝajnas al
      mi fake ĝusta, eĉ se veras, ke oni foje ne
      distingas "vico" kaj "serio". [MB]
    
entjera ~o: Mankas dua fontindiko.
entjera ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
formala potenco~o, formala ~o: Mankas dua fontindiko.