periodo
- 1.
- Tempa daŭro inter du difinitaj fazoj de fenomeno aŭ de evoluado; parto de epoko: la traktato […] garantios al Egipto periodon de paco [1]; venis la lasta tago de la aŭtuna instruperiodo [2]; sekvis kelktempa laboro jen tie, jen tie, kun longaj interaj periodoj de senlaboreco kaj longaj vojaĝoj de loko al loko [3]; la unua, suĉinfana periodo de nia lingvo [4]; tiam venis la periodo de la granda postulado de reformoj, feliĉe tiu periodo daŭris ne longe [5]; en la unua epoko de la historio de Esperanto […] facile estas distingi tri periodojn [6]; pri la intermilita periodo mankas kompletaj kaj precizaj informoj rilate la faktan instruadon de la lingvo [7]; aresto kaj kondamno de Fernando […], morto de Filipo, […], ŝiaj geedzaj amrilatoj kun Petro, naskiĝo de Maŭrico, fine reveno kaj malkondamno de ŝia edzo, […] en ŝia cerbo, tiu sesjara periodo estas anstataŭita de granda nigra truo [8]; ĉi tiu vespero estis eble la lasta de la plej bela periodo de lia vivo [9]; la finiĝo de la stabilperiodo Metrop ; skribaj dokumentoj pri homa ekonomia pensado ekzistas por periodo de iom pli ol 2000 jaroj [10]; en la fina periodo de sia scienca aktiveco (1912-1929), Trombetti reduktis al 9 la nombron de la grandaj lingvaj grupoj [11]; en antaŭaj elektoperiodoj la partipolitika konstelacio ĉiam malhelpis realigon de tia reformo [12]; la Neandertalulo vivis en la tria interglacia periodo, eble ĝis la finiĝo de la lasta glacia periodo [13]; adoleski – […] tiu vivperiodo, kiu venas post la infanaĝo [14]; Ilona […] ĵus foriris el monaĥina provperiodo [15]. erao2, stadio1
- 2.
-
Plej malgranda intervalo,
post kiu iu fenomeno ripetiĝas, aparte ĉe ondoj ĝi
respondas al la ondolongo.
- a)
- Tempo, kiun bezonas astro por retroviĝi en sama punkto de sia rondvojo. fazo, stadio
- b)
- [16]
(de reela funkcio
`f`)
Ĉiu tia reelo `T`, ke
`f(x+T)=f(x)`,
kiu ajn estas `x`; pli specife: la
plej malgranda el tiuj nombroj:
la funkcio sinuso havas
periodon `2pi`.
Rim.: La difino nature vastiĝas al kompleksaj funkcioj kaj al ĉiuj aliaj okazoj, kiam adicio estas difinita en la fonto-aro.
- c)
- La elementoj de unu linio en la Perioda tabelo.
- 3.
- En geokronologio, tempointervalo ampleksanta plurajn epokojn, responda al sistemo en kronostratigrafio: oni devas legi en la tertavoloj, […] en ĉiuj periodoj de la tero [17]. erao3
- 4.
- Aro da frazoj1 prezentanta malvolviĝon de iu unueca penso: por signi novan periodon oni faras longan paŭzon [18]; [tio] ebligas ne nur la korektan akcentadon de la silaboj en la vorto, sed ankaŭ la akcentadon de la vorto en la frazo, kaj de la frazo en la parolada periodo [19]. frazaro
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
2. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
3. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Kuniĝo
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
6. Kabe: Parolado ĉe la unua Universala Kongreso, 1905
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
8. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvara
9. Internacia krestomatio, En Kvieta Vespero
10. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001/02, p. 16
11. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
12. Stefan Maul: Majstroverko, sed nur taktika, Monato, 2000/10, p. 8
13. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
14. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, Glosaro
15. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 16
16. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §333
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
18. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
19. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
2. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
3. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Kuniĝo
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
6. Kabe: Parolado ĉe la unua Universala Kongreso, 1905
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
8. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvara
9. Internacia krestomatio, En Kvieta Vespero
10. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001/02, p. 16
11. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
12. Stefan Maul: Majstroverko, sed nur taktika, Monato, 2000/10, p. 8
13. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
14. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, Glosaro
15. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 16
16. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §333
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
18. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
19. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
- angle:
- period
- beloruse:
- пэрыяд
- ĉeĥe:
- fáze, období, perioda, časový úsek
- ĉine:
- 周期 [zhōuqī], 週期 [zhōuqī], 期 [qī], 期間 [qījiān], 期间 [qījiān], 时期 [shíqī], 時期 [shíqī], 时代 [shídài], 時代 [shídài], 历时 [lìshí], 歷時 [lìshí], 阵子 [zhènzi], 陣子 [zhènzi]
- france:
- période
- germane:
- Periode
- hungare:
- körmondat 1. időszak, időköz 2.a periódus, keringési idő 2.b periódus, szakasz
- japane:
- 期間 [きかん], 時期 [じき], 時代 [じだい], 周期 [しゅうき], 紀 [き], 総合文 [そうごうぶん]
- katalune:
- període
- nederlande:
- periode
- pole:
- okres 2.b okres (funkcji)
- portugale:
- período
- rumane:
- perioadă
- ruse:
- период
- slovake:
- fáza, obdobie, časový úsek
- ukraine:
- період
perioda
- 1.
- Ripetiĝanta post pli malpli difinita tempo: perioda febro, eldonaĵo, fenomeno; Jarlibro de UEA estas sendube la plej konsultata perioda eldonaĵo en nia lingvo [20]; [ŝi] inklinigis lin rigardi kun malpli da malfavoro periodan transloĝiĝon al la ĉefurbo [21]; li […] submetiĝis al perioda medicina kontrolo [22]; Ison estas kometo tiel nomata tanĝa, ne perioda [23]. intermita
- 2.
- a)
- MatVort (p.p. reela funkcio) Akceptanta almenaŭ unu periodon 2.b.
- b)
- [24]pozicia frakcio.
- 3.
- Karakterizata per periodoj4: perioda stilo.
20.
La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)
21. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro X
22. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 2
23. Roberto Pigro: Ne ĉio brilanta estas diamanto, Monato, 2013/02, p. 19
24. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 9
21. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro X
22. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 2
23. Roberto Pigro: Ne ĉio brilanta estas diamanto, Monato, 2013/02, p. 19
24. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 9
- angle:
- periodic, periodical
- beloruse:
- пэрыядычны
- ĉeĥe:
- opakující se, periodický
- france:
- périodique (adj.) 2.a (fonction) périodique
- germane:
- periodisch 2.a periodisch (-e Funktion)
- hungare:
- 1. periodikus, időszakos 2.a periodikus (függvény) 3. körmondatos
- japane:
- 周期的な [しゅうきてきな], 定期的な [ていきてきな]
- katalune:
- periòdic (adj.)
- nederlande:
- periodiek
- pole:
- okresowy 2.a (funkcja) okresowa
- ruse:
- периодический 2.a периодическая (функция)
- slovake:
- občasný, periodický
- ukraine:
- періодичний
periodaĵo
- Publikigaĵo, kies sinsekvaj partoj, numeritaj kaj datitaj, periode aperas por ne antaŭdifinita tempo kaj ofte kun fiksaj rubrikoj verkitaj de diversaj aŭtoroj: la nomon de la periodaĵo kutime sekvas la numero de la jar-volumo [25]; [li] dum ok jaroj redaktis la periodaĵon „Sciencaj Komunikaĵoj“ [26]; en periodaĵoj regule aperas artikoloj, kies aŭtoroj entuziasme priskribas simptomojn de nova progresperiodo en arto [27]; [li] jam iom longe ekzamenis la periodaĵojn de la magazeno [28]. seriaĵobulteno, gazeto, informletero, jarlibro, ĵurnalo, magazino, novaĵletero, revuojarkolekto, kajero, numero
25.
Ulrich Lins: La danĝera lingvo, studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto, Atentigo de la 2a
eldono
26. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 2000/12, p. 3
27. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, I. Enkonduko
28. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Spiona rondo
26. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 2000/12, p. 3
27. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, I. Enkonduko
28. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Spiona rondo
- angle:
- periodical
- beloruse:
- пэрыядычнае выданьне
- ĉine:
- 期刊 [qīkān]
- france:
- périodique (publication)
- germane:
- Periodikum
- hungare:
- folyóirat, periodika
- japane:
- 定期刊行物 [ていきかんこうぶつ], 定期的な事 [ていきてきなこと]
- katalune:
- periòdic (subst.)
- nederlande:
- tijdschrift
- pole:
- periodyk
- ruse:
- периодическое издание
- ukraine:
- періодичне видання, часопис
periodigi
(tr)
- Dividi tempon laŭ periodoj: niaj eseistoj verkas […] pri periodigo de nia beletro [29]; sciencecaj esploroj de Pietiläinen kaj Sutton pri periodigo de la esperantlingva literatur-historio [30].
29.
A. Valén:
Agrableta surprizo post timo de desaponto , libera folio, 2013-02-09
30. Nikolao Gudskov: Porkonkursa reflekto, Monato, 2013/08, p. 30
30. Nikolao Gudskov: Porkonkursa reflekto, Monato, 2013/08, p. 30
- angle:
- divide (history/time) into periods, periodize, periodise
- beloruse:
- пэрыядызаваць
- ĉeĥe:
- periodizovat, časově rozložit
- france:
- périodiser
- germane:
- in Perioden einteilen, periodisieren
- nederlande:
- in periodes verdelen
- slovake:
- časovo rozložiť
mandatperiodo
- Difinita tempo, dum kiu daŭras ies oficado laŭ mandato1: mi rekandidatiĝas por nova mandatperiodo kiel ministroprezidanto [31]; Helen Clark sukcesis gvidi minoritatan registaron tra du antaŭaj mandatperiodoj, do verŝajne ŝi same faros denove [32]; poste mi demandas, kion li opinius, se Putin kandidatus por kvara mandatperiodo [33].
31.
Marko Naoki LINS: Kiu prezidos la EU-Komisionon?, Monato, 2004/06, p. 8
32. D. E. Rogers: Denove Clark denove koalicio, Monato, 2006/02, p. 8
33. K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016
32. D. E. Rogers: Denove Clark denove koalicio, Monato, 2006/02, p. 8
33. K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016
- angle:
- term of office
- beloruse:
- тэрмін паўнамоцтваў
- ĉine:
- 任期 [rènqī]
- france:
- mandature
- germane:
- Legislaturperiode
- japane:
- 任期 [にんき]
Perioda tabelo
- La klasifika sistemo de ĥemiaj elementoj1.d, kreita de Demetrio Mendelevo, prezentanta la „Periodan leĝon“ de li malkovritan.
- angle:
- periodic table
- beloruse:
- Пэрыядычная табліца элемэнтаў
- ĉeĥe:
- periodická soustava, periodická tabulka
- ĉine:
- 元素周期表 [yuánsùzhōuqībiǎo], 元素週期表 [yuánsùzhōuqībiǎo], 周期表 [zhōuqībiǎo], 週期表 [zhōuqībiǎo]
- france:
- tableau périodique des éléments
- germane:
- Periodensystem, Periodensystem der Elemente, PSE, Periodensystem der chemischen Elemente
- hungare:
- periódusos rendszer
- katalune:
- taula periòdica
- nederlande:
- periodiek systeem der elementen, tabel van Mendeleev
- pole:
- Układ okresowy pierwiastków
- ruse:
- Периодическая таблица элементов
- slovake:
- periodická sústava