Processing math: 100%

interval/o PVEF

intervalo

1.
Regula, laŭmezura interspacointertempo: traflugante en elektraj vagonaroj super la tersupraĵo arkoformajn intervalojn inter tuneloj de la metropoliteno Metrop ; la religia kredo […] donu enhavon kaj celon en nian vivon, sen kiuj ĝi estus nur nuda […] intervalo inter la naskiĝo kaj morto [1]; Pola Esperantisto […] kun kelkaj intervaloj, aperas ĝis hodiaŭ [2]; kun intervaloj de unu aŭ kelkaj jaroj, okazas multaj aliaj renkontiĝoj [3]; trajnoj veturas nur laŭ 30-minutaj intervaloj [4]; la intervalo inter la elŝprucoj, kiuj daŭras ĉirkaŭ 25 minutojn[…] estas 36-38 horoj [5]. VD:distanco, intermito, periodo, spano
2.
MUZ Interspaco, disiganta du notojn: la uzatajn tiam intervalojn (kvinto, seksto) nun oni nomas „vakaj“ [6]; uzo de disonancaj intervaloj [7]; ili donas nomojn al la plej malgrandaj intervaloj inter sonoj kaj klinas siajn orelojn [8].
3.
MATPIV1 Aro de ĉiuj reeloj, troviĝantaj inter du reeloj a kaj b; pli ĝenerale: konveksa subaro de la aro de reeloj: la intervalon oni notas per skribaĵo de la tipo [a,b] (fermita intervalo, a kaj b apartenas al la koncerna aro), (a,b) (malfermita intervalo, nek a nek b apartenas al ĝi), [a,b)(a,b] (duonfermita intervalo); la reelojn a kaj b oni nomas randoj de la intervalo.
Rim.: La nocio estas vastigebla al nefiniaj valoroj de ab: [a,+) (ĉiuj reeloj pli grandaj ol a, inkluzive de a), (-,+) ktp.
angle:
3. interval
beloruse:
інтэрвал
ĉeĥe:
dosah, rozsah
ĉine:
区间 [qūjiān], 間歇 [jiànxiē], 間隔期 [jiàngéqī]
france:
intervalle
germane:
Intervall 1. Spanne
hispane:
intervalo
hungare:
2. hangköz 3. intervallum
itale:
intervallo
japane:
音程 [おんてい], 区間 [くかん]
katalune:
interval
nederlande:
interval, tussenruimte
perse:
2. فاصله (موسیقی) 3. بازه
pole:
2. interwał 3. przedział
portugale:
intervalo (música, matemática)
ruse:
интервал
slovake:
interval, medzidobie, rozpätie
ukraine:
інтервал, проміжок, відстань

konverĝintervalo

MAT[9]
(de reela potencoserio S(x) ĉirkaŭ x0) Malfermita intervalo (x0-ρ,x0+ρ), kie ρ signas la konverĝoradiuson de la serio.
angle:
interval of convergence
beloruse:
інтэрвал зьбежнасьці
france:
intervalle de convergence
germane:
Konvergenzintervall
hungare:
konvergenciatartomány
itale:
intervallo di convergenza
katalune:
interval de convergència
perse:
بازهٔ همگرایی
pole:
przedział zbieżności
portugale:
intervalo de convergência
ruse:
интервал сходимости

administraj notoj

konverĝ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.