span/o SPV

spano

1.
(komune) La distanco inter la etenditaj pintoj de malgranda fingro kaj dikfingro, uzata kiel mezurunuo: mi vidis min tiel proksima al la ĉielo, ke mi apenaŭ distancis de ĝi unu spanon kaj duonon [1]; tiu fosaĵo […] estas mezurita je spanoj, ĝi estas la magra heredaĵo, kiun la vivo lasis al vi [2]; mi ŝatis la kurtegan [ŝtrumpon], kies tuta longo estis malpli ol span’ de kalkano ĝis krurzono [3]. SIN:manstreĉoVD:colo, fingro2, futo, ulno1
2.
ARKI La distanco inter du subportaj kolonoj de arkaĵoponto: la Ponto […] super la rivero Jangzio [havas] longon de 1,741 m kaj spanon de 552 metroj [4].
1. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 2a, ĉapitro 41a, p. 622a
2. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, João Cabral de Mello Neto: Eltiraĵo de la drama verko de la pernambuka poeto: Morte e Vida Severina, En la lando de senteruloj ― Balotadoj gravegaj por Brazilo
3. Garbhan MacAoidh: Skotlando ― Gaelaj naciaj kostumoj, Monato, 2016/04, p. 15
4. Jangzio - Vikipedio
beloruse:
1. пядзя 2. пралёт (паміж апорамі, калёнамі)
ĉeĥe:
rozpětí (oblouku)
ĉine:
跨度 [kuàdù] 2. 极差 [jíchāi], 極差 [jíchāi], 振幅 [zhènfú], 拉幅宽度 [lāfúkuāndù], 拉幅寬度 [lāfúkuāndù]
france:
empan, portée (d'une arche)
germane:
1. Handspanne, Spanne 2. Joch (Architektur), Spannweite
hungare:
1. arasz 2. fesztáv, oszlopköz, ívnyílás
indonezie:
1. jengkal
japane:
スパン, 径間 [けいかん]
nederlande:
1. span (oude lengtemaat), handbreedte 2. spanwijdte, vlucht (spanwijdte)
perse:
1. وجب
pole:
piędź, przęsło
slovake:
rozpätie oblúka (mostového)
ukraine:
п’ядь (міра довжини), невелика відстань, розмах крил літака, проліт моста, відстань між опорами арки

administraj notoj