*futo
- Mezurunuo de longo proksimuma de piedo, laŭ la landoj varianta inter 26,5 kaj 33 cm (ĉ. triono de metro aŭ 12 coloj) la flankaj galerio […] havis la longon de tridek tri futoj [1]; alta je kvin futoj kaj kvin coloj [2]; mi flugas dek futojn malsupren, — jen mi kuŝas [3]; kiam la maro profundiĝis unu futo plu, mi puŝegis la floson sur ebenan pecon da tero, por ĝin alligi [4]; ili nun flugis je 6 000 futoj super la kanada arbaro [5].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 41:6
2. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro II
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
4. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto II
5. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
2. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro II
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
4. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto II
5. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
- angle:
- foot
- beloruse:
- фут
- ĉeĥe:
- foot, stopa (míra)
- france:
- pied (mesure)
- germane:
- Fuß (Maßeinheit), Schuh (Maßeinheit)
- hispane:
- pie (medida de longitud)
- hungare:
- láb (hosszmérték)
- japane:
- フィート
- nederlande:
- voet (lengtemaat)
- pole:
- stopa (jednostka długości)
- portugale:
- pé (medida de comprimento)
- ruse:
- фут
- slovake:
- stopa (dĺžková miera)
- ukraine:
- фут (міра довжини)