*fut/o UV *futo serĉi 'futo' [fut.0o] [fut.0o.MEZ] Mezurunuo de longo proksimuma de piedo, laŭ la landoj varianta inter 26,5 kaj 33 cm (ĉ. triono de metro aŭ 12 coloj) la flankaj galerio […] havis la longon de tridek tri futoj [1]; alta je kvin futoj kaj kvin coloj [2]; mi flugas dek futojn malsupren, — jen mi kuŝas [3]; kiam la maro profundiĝis unu futo plu, mi puŝegis la floson sur ebenan pecon da tero, por ĝin alligi [4]; ili nun flugis je 6 000 futoj super la kanada arbaro [5]. Rim.: Laŭ BL: (uzata kiel mezuro de longeco en kelkaj landoj en kelkaj epokoj) ankaŭ eblas diri piedo. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 41:62. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro II3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria4. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto II5. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978 angle: foot beloruse: фут ĉeĥe: foot, stopa (míra) france: pied (mesure) germane: Fuß (Maßeinheit), Schuh (Maßeinheit) hispane: pie (medida de longitud) hungare: láb (hosszmérték) japane: フィート nederlande: voet (lengtemaat) pole: stopa (jednostka długości) portugale: pé (medida de comprimento) ruse: фут slovake: stopa (dĺžková miera) ukraine: фут (міра довжини) administraj notoj