erao
- 1.
-
Kronologia sistemo en kiu oni indikas la jarojn
relative al iu fiksita komenca tempopunkto (epoko1);
tempokalkulo, jarkalkulo:
erao de la Olimpiadoj, de la fondo de Romo,
de la Mondokreo;
erao de l' Heĝiro;
la klasika sanskrito estis studata de la hindaj lingvistoj, antaŭ ĉiuj de la
fama Panini, kiu vivis en la kvara jarcento antaŭ nia erao
[1];
la imperiestro Hongwu, la unua de la dinastio Ming, en la 14a jarcento
[…] dekretis, ke la nomo de la erao restu sama dum la regado de
ĉiu monarĥo
[2];
ĉirkaŭ la komenciĝo de la 4-a jarcento antaŭ nia erao sur la itala duoninsulo
troviĝis almenaŭ tri ĉefaj italaj lingvogrupoj kun granda nombro da subgrupoj
[3].
Rim.: Tiu ĉi senco estas oficialigita en la 10a Oficiala Aldono.
- 2.
- (figure) La tempodaŭro al kiu oni aplikas la jarkalkulon laŭ erao1: la galla lingvo apartenis al la kelta familio kaj estis uzata en Gallio antaŭ la kristana erao [4]; li do decidis konstrui nederlandan vilaĝon apud la golfo Oomura, […] kie situis nederlanda konsulejo dum Edo-erao (1600-1868) [5]; post la fondiĝo de Ligo de Nacioj, […] kreskis la esperoj pri nova paca erao kaj kontentiga solvo de mondaj problemoj [6]; la bezonoj de la moderna homo en la kosma erao [7]; en la komenca erao de la personaj komputiloj [8].
- 3.
- Geokronologia tempunuo, entenanta plurajn periodojn, parto de eono: paleozoiko, mezozoiko kaj kenozoiko estas paleontologiaj eraoj PIV2 ; erao respondas al kronostratigrafia unuo eratemo PIV2 ; [ili] kredis vidi en ili la posteulojn de dinosaŭroj de la Sekundara Erao [9]; limojn de eraoj difinas grandaj movoj de terkrusto aŭ radikalaj ŝanĝoj de organika mondo. arkeano, proterozoiko, paleozoiko, mezozoiko, kenozoiko
- 4.
- (evitinde) epoko1
1.
Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
2. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 17
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
4. A. Cherpillod: La galla, ĉu malaperinta?, Monato, 1998:6, p. 16a
5. Monato, Hori Yasuo: Fermiĝas la arbaro-domo, 2003
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
8. R. Rotsaert: WordPerfect 10 ĉu lasta provo?, Monato, 2002:5, p. 18a
9. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
2. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 17
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
4. A. Cherpillod: La galla, ĉu malaperinta?, Monato, 1998:6, p. 16a
5. Monato, Hori Yasuo: Fermiĝas la arbaro-domo, 2003
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
8. R. Rotsaert: WordPerfect 10 ĉu lasta provo?, Monato, 2002:5, p. 18a
9. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
- angle:
- era
- beloruse:
- эра
- bulgare:
- ера
- ĉeĥe:
- doba, epocha, geol. éra, letopočet, éra
- ĉine:
- 1. 計時 [jìshí] 3. 紀元 [jìyuán], 卋 [shì] 4. 紀元 [jìyuán], 卋 [shì]
- france:
- ère
- germane:
- Ära 1. Zeitrechnung 2. Zeitalter
- hispane:
- era
- hungare:
- éra, korszak, kor (történelmi pl.: középkor)
- itale:
- era
- japane:
- 紀元 [きげん], 時代 [じだい], 代 [だい]
- katalune:
- era (temps)
- nederlande:
- era, tijdrekening
- pole:
- era 3. era geologiczna
- portugale:
- era
- rumane:
- eră
- ruse:
- эра
- slovake:
- epocha, éra
- ukraine:
- ера
10nia erao, komuna erao
- La tempodaŭro komenciĝanta ĉe la supozita naskiĝo de Kristo en la jaro 1 de la gregoria kaj julia kalendaroj: la klasika sanskrito estis studata de la hindaj lingvistoj, antaŭ ĉiuj de la fama Panini, kiu vivis en la kvara jarcento antaŭ nia erao [10]; proksime al la fino de la dudeka jarcento de nia erao, diversaj scienculoj komencis spekulativi pri ebla ekzisto de alternativaj universoj [11]; anstataŭ „antaŭ Kristo“, „post Kristo“, ili diras kaj skribas „antaŭ la komuna erao“ aŭ „laŭ la komuna erao“ [12]; meze de la tria jarcento de la komuna erao, en la Ĉielan Imperion invadis nordaj barbaroj konsistantaj el diversaj etnoj [13]; la antikva sciulo Strabono (63-20 antaŭ la komuna erao) notis en la sepa volumo de sia Geografio, ke „iliroj kaj makedonoj parolas saman lingvaĵon [kaj] havas similajn morojn kaj kutimojn“ [14].
- germane:
- unsere Zeitrechnung