10era/o PV eraoserĉi 'erao' [era.0o] 1.[era.0o.KAL] Kronologia sistemo en kiu oni indikas la jarojn relative al iu fiksita komenca tempopunkto (epoko1); tempokalkulo, jarkalkulo: erao de la Olimpiadoj, de la fondo de Romo, de la Mondokreo; erao de l' Heĝiro; la klasika sanskrito estis studata de la hindaj lingvistoj, antaŭ ĉiuj de la fama Panini, kiu vivis en la kvara jarcento antaŭ nia erao [1]; la imperiestro Hongwu, la unua de la dinastio Ming, en la 14a jarcento […] dekretis, ke la nomo de la erao restu sama dum la regado de ĉiu monarĥo [2]; ĉirkaŭ la komenciĝo de la 4-a jarcento antaŭ nia erao sur la itala duoninsulo troviĝis almenaŭ tri ĉefaj italaj lingvogrupoj kun granda nombro da subgrupoj [3]. Rim.: Tiu ĉi senco estas oficialigita en la 10a Oficiala Aldono. 2.[era.0o.post] (figure) La tempodaŭro al kiu oni aplikas la jarkalkulon laŭ erao1: la galla lingvo apartenis al la kelta familio kaj estis uzata en Gallio antaŭ la kristana erao [4]; li do decidis konstrui nederlandan vilaĝon apud la golfo Oomura, […] kie situis nederlanda konsulejo dum Edo-erao (1600-1868) [5]; post la fondiĝo de Ligo de Nacioj, […] kreskis la esperoj pri nova paca erao kaj kontentiga solvo de mondaj problemoj [6]; la bezonoj de la moderna homo en la kosma erao [7]; en la komenca erao de la personaj komputiloj [8]. 3.[era.0o.GEOL] Geokronologia tempunuo, entenanta plurajn periodojn, parto de eono: paleozoiko, mezozoiko kaj kenozoiko estas paleontologiaj eraoj PIV2 ; erao respondas al kronostratigrafia unuo eratemo PIV2 ; [ili] kredis vidi en ili la posteulojn de dinosaŭroj de la Sekundara Erao [9]; limojn de eraoj difinas grandaj movoj de terkrusto aŭ radikalaj ŝanĝoj de organika mondo. arkeano, proterozoiko, paleozoiko, mezozoiko, kenozoiko 4.[era.0o.epoko] (evitinde) epoko1 1. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto2. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 173. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto4. A. Cherpillod: La galla, ĉu malaperinta?, Monato, 1998:6, p. 16a5. Monato, Hori Yasuo: Fermiĝas la arbaro-domo, 20036. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto8. R. Rotsaert: WordPerfect 10 ĉu lasta provo?, Monato, 2002:5, p. 18a9. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18 angle: era beloruse: эра bulgare: ера ĉeĥe: doba, epocha, geol. éra, letopočet, éra ĉine: 1. 計時 [jìshí] 3. 紀元 [jìyuán], 卋 [shì] 4. 紀元 [jìyuán], 卋 [shì] france: ère germane: Ära 1. Zeitrechnung 2. Zeitalter hispane: era hungare: éra, korszak, kor (történelmi pl.: középkor) itale: era japane: 紀元 [きげん], 時代 [じだい], 代 [だい] katalune: era (temps) nederlande: era, tijdrekening pole: era 3. era geologiczna portugale: era rumane: eră ruse: эра slovake: epocha, éra ukraine: ера 10nia erao, komuna erao serĉi 'nia erao' serĉi 'komuna erao' [era.nia_0o] La tempodaŭro komenciĝanta ĉe la supozita naskiĝo de Kristo en la jaro 1 de la gregoria kaj julia kalendaroj: la klasika sanskrito estis studata de la hindaj lingvistoj, antaŭ ĉiuj de la fama Panini, kiu vivis en la kvara jarcento antaŭ nia erao [10]; proksime al la fino de la dudeka jarcento de nia erao, diversaj scienculoj komencis spekulativi pri ebla ekzisto de alternativaj universoj [11]; anstataŭ „antaŭ Kristo“, „post Kristo“, ili diras kaj skribas „antaŭ la komuna erao“ aŭ „laŭ la komuna erao“ [12]; meze de la tria jarcento de la komuna erao, en la Ĉielan Imperion invadis nordaj barbaroj konsistantaj el diversaj etnoj [13]; la antikva sciulo Strabono (63-20 antaŭ la komuna erao) notis en la sepa volumo de sia Geografio, ke „iliroj kaj makedonoj parolas saman lingvaĵon [kaj] havas similajn morojn kaj kutimojn“ [14]. 10. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto11. Monato, Garbhan Macaoidh: Parakosmo, 200412. Monato, Reago: Ĉu vere kristana erao?13. Monato, La Manĉura: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio14. Monato, Bardhyl Selimi: Ridinda aserto, 2009 germane: unsere Zeitrechnung administraj notoj