2revu/o PV

revuo

1.
Solena parada inspektado al soldata trupo ks: revuo de la armeo [1]; matena revuo de la gvardio [2]; la generalo Kirsanov, eksigita post malsukcesa revuo, translokiĝis kun la edzino Peterburgon PatrojFiloj ; Ramzes postulis, ke oni […] montru al li la riĉaĵojn de la provinco, la revuo […] daŭris kelke da semajnoj, ĉiutage […] venis diversaj metiistaj korporacioj, […] por montri al la princo siajn produktojn [3]. VD:ekspozicio, kontrolo, parado1, superrigardo2
2.
Gazeta artikolo pri aktualaĵoj en iu aparta fako. VD:felietono, kroniko, raporto, recenzo, superrigardo3
3.
Perioda, sed ne ĉiutaga presaĵo en formo de gazeto aŭ broŝuro kaj speciale dediĉita al iu aparta fako: internacia scienca revuo; tie aŭ aliloke en diversaj gazetoj kaj revuoj aperas artikoloj plenaj de aprobo EE ; via edzo laboras ĉe unu el la ilustritaj revuoj, eble oni tie bezonus iun, kiu scias desegni Marta ; pedagogia revuo, eldonita de la flandra ministrejo pri edukado [4]. VD: fakĵurnalo, kompendio
4.
TEA Teatraĵo temanta pri aktualaĵoj prezentataj en fantazia kaj ŝerca maniero: fama svedlanda ĵazkapelo el Stokholmo, la nesuperebla revuo […] kun la dek ok mondfamaj anglaj dancistinoj InfanTorent2 ; rigardante solenajn vizaĝojn, jubile kantantajn la himnon en ĉi tiu teatro de operetoj kaj revuoj Metrop ; mi eĉ ne scias, kio min plej mirigis en ĉi tiu luksega revuejo, ĉu la teatro mem, ĉu tio, kion mi surprize ĉi tie aŭdis Metrop . VD:kabareto, komedio1, muzikalo, opereto, varieteo, vodevilo
angle:
review
beloruse:
1. агляд (вайсковы) 2. агляд (у прэсе) 3. часопіс 4. рэвю
ĉeĥe:
vojenská přehlídka
ĉine:
1. 閱兵 [yuèbīng], 阅兵 [yuèbīng] 3. 定期出版物 [dìngqīchūbǎnwù], 木库 [mùkù], 木庫 [mùkù], 杂志 [zázhì], 雜誌 [zázhì]
france:
revue
germane:
1. Truppenmusterung, Truppeninspektion, Truppenschau 2. Zeitungsbericht 3. Zeitschrift, Umschau (Zeitschrift), Rundschau (Zeitschrift), Revue (Zeitschrift) 4. Kabarett, Revue [ark]
hispane:
revista
hungare:
1. díszszemle, csapatszemle 2. szemle 3. folyóirat 4. bohózat
japane:
専門雑誌 [せんもんざっし], 評論雑誌 [ひょうろんざっし], 評論 [ひょうろん], 閲兵 [えっぺい], 閲兵式 [えっぺいしき], レビュー [れびゅー], 風刺劇 [ふうしげき]
katalune:
revista 1. ressenya, inspecció 2. gaseta 3. magazín
nederlande:
revue 3. tijdschrift
pole:
przegląd, czasopismo
portugale:
revista
rumane:
vedere
ruse:
1. военный смотр 2. обозрение 3. журнал 4. ревю
slovake:
vojenská prehliadka
ukraine:
журнал, огляд, військовий огляд, парад

revui

(tr)
Fari revuon 12: la reĝo Jehoram eliris el Samario kaj revuis la tutan Izraelon [5]; dum ĵusa kontrolkunsido en […] li revuis la rolon de la ministerio [6]. VD:ekzameni, kontroli1, revizii1
beloruse:
аглядаць, рабіць агляд
ĉeĥe:
přehlížet
ĉine:
检阅 [jiǎnyuè], 檢閱 [jiǎnyuè], 查看 [chákàn]
france:
passer en revue
germane:
überprüfen, nachprüfen, nachsehen, inspizieren, mustern
hispane:
pasar revista
hungare:
megszemlél, szemléz, áttekint
japane:
評論する [ひょうろんする], 閲兵する [えっぺいする]
katalune:
revistar, passar revista
nederlande:
een parade afnemen, inspecteren
pole:
dokonywać przeglądu, lustrować, napisać przegląd
portugale:
revista, passar em revista
rumane:
inspecta, controla, scrie o recenzie
slovake:
prehliadať
ukraine:
оглядати, робити/проводити огляд

administraj notoj