kompendi/o JED

kompendio

Verko resumanta la tuton de scienco aŭ doktrino: la „Didaĥeo“ […] estas, por tiel diri, kompendio pri eklezia vivo [1]; kompendio de historiaj dokumentoj [2]; Kompendio de la Kompara Gramatiko de la Hindogermanaj Lingvoj [3]; mil-kaj-unua provo sistemigi kaj kompendiigi la vivon de Kristo surbaze de la Sankta Skribo [4]; griza kompendio, nelerta kaj neinteresa nombrado de vendoteknikoj kun nekonvinkaj ekzemploj [5]. VD:artikolaro, epitomo, kompilaĵo, manlibro
1. trad. G. Berveling: la didaĥeo, enkonduko. - IABO, 1979
2. Monato, Carlo Minnaja: Tridek jaroj da saĝo, 2003
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
4. La Ondo de Esperanto, 2000, No 7 (69)
5. Monato, Sergeo Dereviannykh: Kiu instigas nin al farado, kiel plej multe faras, 2004
angle:
compendium, concise but comprehensive abridgment
beloruse:
кампэндыюм
ĉeĥe:
kompendium, příručka
ĉine:
简编 [jiǎnbiān]
france:
compendium, abrégé, aide-mémoire, épitomé, introduction (ouvrage), mémento, vade-mecum
germane:
Kompendium, Abriss, Handbuch
hispane:
compendio
japane:
概要 [がいよう], 概論 [がいろん]
katalune:
compendi
nederlande:
compendium
pole:
kompendium, konspekt, skrót, zarys
portugale:
compêndio, resumo, epítome, manual
rumane:
compendiu, sinopsis, schiță
ruse:
компендий, компендиум
slovake:
manuál, príručka, rukoväť
ukraine:
компендій, короткий посібник, короткий підручник

administraj notoj